Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

79. III. Batalado

Aŭ libro de Zarathustra

Onego czasu w serce ZoroastraZ nieba Iranu spłynęło honover.En tiu tempo al la kor’ de ZarathustraEl Irana ĉielo defluis honover,[23]Kaj li ekvidis veron per spirit’ radiaKaj vokis: Arjoj, estos venkita Ahriman,Ĉar leviĝis la luma di’ Ahura-Mazda,Kaj en la suno iras — venkont’ de krepuskoj.Eterne kun la lumo batalas krepuskoj: —Divoj[24] ĉiam ribelas kontraŭ Zarathustra,Krepuskon ĉiam venkas di’ Ahura-MazdaKaj teren sendas — kiel la sian honover,Virojn, kiuj batalas hontraŭ di’ Ahriman,Per belo, bono, kiel pafarko radia.Pelvanoj[25] de la lumo, en krono radia,Kuraĝege atakas murojn de krepuskojKaj en rubojn faligas regnon de Ahriman;Dum tondre sonas suna himn’ de Zarathustra,Plivastiĝas ilia kono de honover,Kiun sendis sur teron di’ Ahura-Mazda.Sunojn kaj florojn donis di’ Ahura-Mazda.Lia don’: ĉio bona, brilanta, radia —La kanto — kaj la amo — de scio honover!De Ahriman kreitaj: veneno, krepuskoj,Dolor’ — kaj dubo en la kor’ de Zarathustra —Militoj de popoloj — verko de Ahriman.Terura estas iam forto de Ahriman —Malfortiĝas la luma di’ Ahura-Mazda,Kaj vane vokas Iran: venu Zarathustra,Kiu dispelos per la rigardo radiaNubon de Ahrimanaj densegaj krepuskoj —De krepuskoj, en kiuj pereas honover!Sed denove eksonos laŭte la honover,Pro timego ektremos regno de Ahriman,Kiel nuboj en suno — diskuros krepuskoj!Kaj denove vekiĝos di’ Ahura-MazdaKun sia suna ŝildo — kun glavo radia!Ekbrulos en Irano fajr’ de Zarathustra.Kanto de Zarathustra — jen granda honoverEn la sonĝo radia! — Jen falos Ahriman,Venkos Ahura-Mazda — pereos krepuskoj!
Перейти на страницу:

Похожие книги