Aperas nun la demando: se iu nacia lingvo reprezentas la interkonsenton inter regionoj kie oni parolas malsamajn dialektojn, kun la interesoj de la malplimultoj subigitaj al la intereso de la nacia tuto, kial ne interkonsenti pri iu supernacia lingvo, kiu, celante la interesojn de la homaro precipe pri paco kaj alproksimigho inter la popoloj, tamen ne devigas ilin subighi al la lingva mastrado de fremda popolo?
* * *
Esperanto ne volas anstataui la naciajn lingvojn. Ghia devizo estas: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."
Por chiu terano Esperanto intencas esti la dua lingvo, post la patrolanda. Fakte la fama Deklaracio pri Esperantismo, aprobita en la Unua Universala Kongreso, okazinta en Bulonjo che maro, en 1905, kaj ankorau valida, komencighas jene: "
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn..." (vidu paghon 4).Sed, nur por rezonadi, ni konsentu, ke Esperanto volas anstataui la naciajn lingvojn. Chu tio estus ebla?
Shajnas ke, se ekzistas tiu eblo, ghi povus nur okazi en tre fora estonteco.
Ni pliampleksigu nian hipotezon, akceptante, ke Esperanto iam elpushos la naciajn lingvojn. Chu la tujan interkomprenadon inter la teranoj, au alivorte la kompletan detruon de Babelo oni povus konsideri "negativa fenomeno"?
* * *
Ni forlasu la kampon de la hipotezoj kaj pritraktu praktikajn aferojn.
Por kontraustari la chi analizitan antaujughon, la adeptoj:
1. esperantigu chiujn chefverkojn de la homaro, pruvante tiel, ke ankau Esperanto sukcesas esprimi la animojn de la popoloj. Tio feliche jam de longe estas farata, kun granda avantagho por la reciproka kultura aprezado inter la popoloj. Tiurilate estas menciinda la Serio Oriento-Okcidento eldonata de UEA; en ghi aperis lastatempe la romano "Negha lando", de Kawabata yasunari, Nobelpremiito;
2. diskonigu la jenan devizon: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."
2.7.
Esperanto havas praktikan valoronSepa antaujugho: "Esperanto ne havas praktikan valoron: ghi estas uzata en neniu internacia renkontigho kaj oni preskau ne povas trovi personojn, kiuj konas ghin."
* * *
La praktika valoro de Esperanto estas granda. Jen kelkaj ekzemploj:
— la korespondado pere de la Internacia Lingvo estas ofta (*), kaj permesas chiuspecajn intershanghojn: de poshtmarkoj, poshtkartoj, moneroj, diskoj, libroj, revuoj, informoj, fotajhoj, ideoj kaj... sentoj. Pluraj geedzighoj jam okazis rezulte de korespondado en Esperanto, kvankam tiu apliko de la Internacia Lingvo shajnas esti riska. UEA havas "Korespondan Servon Mondskalan", kies prizorgantino estas f-ino C. Hueter, 12 rue des Jacobins, F-63-Clermont-Ferrand (P. de D.), Francujo.
- La legado en Esperanto permesas ghui chefverkojn de popoloj kies originaloj estas neatingeblaj pro la lingva baro, ekzemple: "Bulgara Prozo" (19 noveloj ekde Vazov), "Japanaj malnovaj rakontoj" (Yanagita), "China Antologio 1949-1959", "Dana Antologio" (elstaraj danaj literaturajhoj de la 17-a ghis la 20-a jarcento), "Kalevala" (la fama finna nacia epopeo), "Sveda poemaro", "Elektitaj poemoj" (Castro Alves) ktp, chiuj haveblaj che Libroservo de UEA. La esperantaj revuoj havas internacian karakteron kaj per ili oni konstante havas kontakton kun la penso de verkistoj el diversaj popoloj. Legante la revuon "Esperanto", eldonatan de UEA kaj legatan en pli ol 80 landoj, oni konas la spertojn kaj ideojn de angloj, italoj, bulgaroj ktp.
- En fremdaj landoj turisto esperantisto ghuas la plezuron paroli la Internacian Lingvon en Esperanto-kluboj au che amikoj kun kiuj li jam korespondas. Estas nenecese diri, ke la personaj kontaktoj en Esperanto estas tre agrablaj kaj ghenerale la vizitatoj faras sian eblon por plezurigi au faciligi la restadon de la vizitantoj.