Sed ni insistu pri tio: aliaj religioj au filozofioj ankau uzas Esperanton (ekzemple: la periodajho "Espero Katolika", Centra Oficejo: CH — 9106 Zurchersmuhle — Urnasch — Svislando); Esperanto ne estas religio, sed neutrala movado; ghia kreinto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo, sed pri religio li ne havis firmitan vidpunkton; li ech fondis, post Esperanto, superreligian movadon nomitan "homaranismo" (***), kies celo estis, kvazau praa ekumenismo, kunigi la homojn el chiuj religioj kaj filozofioj.
* * *
Por kontraustari la chi analizitan antaujughon estas bone:
a) disvastigi la Deklaron pri Esperantismo kaj la Statuton de UEA;
b) diskonigi la liston (aperantan en UEA-Jarlibroj) de neneutralaj organizajhoj uzantaj Esperanton;
c) eviti diskutojn pri religio en Esperanto-kluboj.
(*) Estas rimarkinda la eldonaktivado de Brazila Spiritisma Federacio (Avenida Passos, 30, 20.000 Rio-de-Janejro, RJ, ZC-58, Brazilo), pro la kvanto kaj precipe la lingva kaj presarta kvalito de la verkoj publikigitaj. Jen kelkaj titoloj: "Vochoj de poetoj el la spirita mondo", "Nia hejmo", "Kristana agendo", "La Evangelio lau Spiritismo", "La libro de la spiritoj", "Paulo kaj Stefano", "Antau du miljaroj", "Ago kaj reago", "Sur la vojo al la lumo", "La libro de la mediumoj", "Kio estas Spiritisrno?", "La Konsolanto".
(**) Unu el la plej bonaj difinoj pri Dio estas donita de Zamenhof en la du komencaj versoj de lia poeziajho "Pregho sub la verda standardo": "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,/Fortego, la mondon reganta...".
(***) Pri homaranismo oni legu i. a. la verkojn "Vivo de Zamenhof", de Edmond Privat, en Esperanto, kaj "Doutor Esperanto", de Walter Francini, en la portugala.
2,14.
Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankau sian propran kulturonS-ro Valnir C. Chagas, en sia libro "Didatica Especial de Linguas Modernas") ("Speciala didakliko por modernaj lingvoj"), eldonita de "Companha Editora Nacional", San-Paulo, 1957, skribis la jenon:
"
Iu lingvo ne valoras pro si mem; sed pro la kulturo de ghi entenata. Esperanto ne imponis ghis nun, malgrau sia mirinda simpleco, ekzakte tial, ke ghi ne havas la esencan elementon de iu ajn idiomo: kulturon. Kaj char mankas al ghi tiu homa substrato, al ghi mankas animo, mankas vivo — ghi estas mehhanismo por esprimo, iu Frankenstein (*) el vortoj, malvarma kaj logika, tiel logika, ke ghi ne havas esceptojn! Do lerni fremdan idiomon estas ne nur asimili difinitan nombron da vortoj kaj konstruoj, por ricevi kaj transdoni la ideojn, kiuj povus bone esprimighi en nacia lingvo kaj komprenighi pere de bonaj tradukoj. Lemi lingvon estas ankau, antau chio, koni kaj senti alian manieron konsideri la vivon, vidi la mondon el iu nova dimensio, kiu ampleksigas al ni la horizontojn, richigas nian sperton kaj igas nin pli saghaj kaj toleremaj... (...) Kaj de la fremda kulturo, kontraumetata al la nia kaj ech al tiu de aliaj nacioj, ni alvenos fine al la plano de la umversalaj valoroj, jam ekvidante tiam, inter tio karakterize persona au nacia, tiujn punktojn de similo, kiuj, starante super la cirkonstancoj rasa, hautkolora, politika au religia, identigas chiujn homojhn en la spaco kaj la tempo. La idiomo estas, tiel, mialpli celo en si mem, ol rimedo por atingi tiujn chi objektojn. Oni ja volas formi la spiriton kaj la koron de la adoleskanto; kaj oni ja studas, lastanalize, la civilizacion kaj la kulturon de iu popolo, super ia denominatoro komuna de ghia lingvo" (p-oj 115 kaj 116).* * *
"Esperanto ne havas kulturon."
Tio estas evidenta malverajho, unue, char pro sia internacieco Esperanto spegulas kaj esprimas la mondan kulturon (tiurilate oni vidu ekz. la esperantajn tradukojn de la intemaciaj chefverkoj); due, char ekzistas kulturo esprimata nur au unue en Esperanto: la originala literaturo, la esperantaj periodajhoj, la universalaj kongresoj, la internaciaj someraj iiniversitatoj ktp.
* * *
"Mankas al ghi.animo." .