La konstanta ripetado de sonoj estas malagrabla en chluj idiomoj. En la portugala, estas tre facile ripeti la sonon ao
(aun) kiel ekz.: Pedimos-Ihe antorizacao para a realizacao de uma reuniao em que se tratarao os seguintus assuntos... (Ni petas al vi permeson efektivigi kunvenon en kiu oni pritraktos la jenajn aferojn...).Certe oni evitas tion facile, uzante sinonimojn au allajn vortkonstruojn: Pedimos
-Ihe licenca para realizar uma reuniao, a fim de tratar-se dos seguintes assuntos...La samo okazas al Esperanto: ni povas en ghi eviti la ripetadon de -
ojn, -ajn samkiel de tre komunaj vortoj kiel: estas, kiu, tiu chi ktp. Iom da atento kaj bona volo plibonigas la stilon kaj silentigas la kritikon.<< >>
3.3.
Kritikoj pri aliaj gramatikajhoj3.3.1.
Se oni konsentas la principon, ke artefarita idiomo devas esti supera al la ekzistantaj lingvoj, kaj forigi ties neperfektajhojn, ne pravighas ekz. la konservado de la akuzativo: la angla kaj la latinidaj lingvoj vivas tiel bone sen ghi! La akordo de la adjektivo kun la substantivo konsistigas alian lukson" (Ronai).* * *
Pri tiuj du gramatikajhoj bonvolu legi respektive la paghon 14 de tiu chi libro.
* * *
3.3.2. "
La ses participoj estas nenecesaj" (Ronai).* * *
Ni imagu, ke ni observas la movadon en konsultejo: estas unu persono atendanta, ghis konsulti la kuraciston: li estas konsultonta
kliento; alia persono jam konsultas; li estas konsultanta; kiam tiu chi eliros el la konsultejo, li estos konsultinta. Siavice la kuracisto estas respektive konsultota, konsultata kaj konsultita.Do ekzistas tri aktivaj participoj: futura, en -
onta; prezenca, en -anta; kaj preterita, en -inta; kaj tri pasivaj: futura, en -ota; prezenca, en -ata; kaj preterita, en -ita.En la portugala, ekzistas nur la participo prezenca aktiva: "consultando", kaj la preterita pasiva: "consultado". La aliaj kvar participaj formoj ne ekzistas, kaj, por esprimi ilin, oni devas uzi ne ununuran vorton kiel en Esperanto, sed adjektivajn propoziciojn kun tri au pliaj vortoj: "
pessoa que vai consultar" (persono konsultonta) au "que ja consultou (konsultinta); "doutor que vai ser consultado" (doktoro konsultota) au "que esta sendo consultado" (konsultata).Antau tiuj simetrio, klareco kaj precipe koncizeco de la Internacia Lingvo, chu eblas aserti, ke ses participoj estas nenecesaj?
* * *
3.3.3. "
Esperanto uzas la rimedon, kies utilo estas dubebla, etiketi chiujn partojn de la parolo per ilia registrita marko: "-o", "-a", "-e", "-i", respektive por la substantivo, adjektivo, adverbo kaj infinitivo" (Bodmer).* * *
Jen la avantaghoj de tiu rimedo:
a. Tuja rekono de la klaso al kiu apartenas la vorto;
b. En la aktiva uzado de la lingvo, tiu sistemo (skemigo) faciligas la esprimadon, malsharghante la memoron, char sufichas koni radikon por havigi al si la formon substantivan, adjektivan, adverban au verban bezonatan. Ekz., konante la sencon de parol
-, oni automate disponas pri la jenaj vortoj: parolo (substantivo), parola (adjektivo), paroli (verbo) kaj parole (adverbo).* * *
3.3.4. "
La tabelo de la korelativaj vortoj estas nenatura, fantazia."* * *
Iuj pronomoj kaj adverboj formighas lau difinita sistemo: ili komencighas kaj finighas per karakterizaj literoj.
Jen la tabelo de la korelativaj pronomoj:
Nedifinaj
I
Demandaj, rilataj
KI
Montraj
TI
Kolektivaj
CHI
Neaj
NENI
U
Persono
O
Ajho
A
Kvalito
ES
Posedanto
Per la samaj radikoj formighas la tabelo de la korelativaj adverboj: (*)
Nedifinaj
I
Demandaj, rilataj
KI
Montraj
TI
Kolektivaj
CHI
Neaj
NENI
E
Loko
AM
Tempo
OM
Kvanto
AL
Kauzo
EL
Maniero
Kunmetante la komencajn literojn kun la finajhoj, ni havas:
iu
, ia, io, ies, ie, iam, ial, iel, iom;kiu
, kio, kia, kie, kie ktp.Jen kelkaj ekzemploj transskribitaj el "Esperanto sem Mestre", de Francisco Valdomiro Lorenz:
Mi rigardis lin kun ia
ironio. Chu io nova? Subite mi audis ies krion. Mi ie audis chi tiun nomon. Estis iam tre bonkora regho. Se mi ial ne venos, iru vi sola. Kvar malfacilajn jarojn shi iel trenadis sian vivon. Lia kapo estas iom en malordo.