Tiu chi tabelo timigas la komencantojn kaj malkontentigas la adeptojn de naturalismo; tamen vere ghi konsistigas alian bonegajhon de Esperanto tial, ke ghi malsharghas la memoron el pluraj radikoj, kaj ghi estas, pro sia simetrio, facile memorebla.
* * *
3.3.5. "
Plursenceco de kelkaj sufiksoj".3.3.6. "
La rilato inter "herbo" kaj "herbejo" ne estas la sama ekzistanta inter "bovo" kaj "bovejo". La samo okazas inter "sukero, sukerujo" kaj "franco, Francujo" (Ronai).La plursenceco de kelkaj sufiksoj ne ghenas la naciajn lingvojn; kial do ghi devus estigi problemojn por Esperanto?
Oni povus respondi, ke planita lingvo devas ne prezenti la malperfektajhojn de la naciaj idiomoj. Korekte. Tamen, kio estas preferinda: idiomo centpocete logika, kun speciala sufikso por chiu aparta senco, do kun vortaro eksterordinare granda kaj malfacile memorebla, au lingvo kie afikso povas esti uzata senembarase por sencoj similaj, samkiel nacilingve, kaj kies vortaro kompense estas multe pli facile lernebla?
-
Ej- estas "suifikso montranta lokon difinitan por io au karakterizita per io." Do, herbejo: loko karakterizita per herbo; bovejo: loko difinita por bovoj. Kio stranga?Oni komparu en la portugala la vortojn estrebaria
("stalo") kaj pradaria ("herbejaro"), kun la sama sufikso -aria uzata, senembarase, por malsamaj sencoj.Lau PIV la sufikso -
uj esprimas: 1. objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita spaco, montrataj de la radiko: sukerujo, cigarujo, salujo; 2. vegetajhon, kiu donas la fruktojn montratajn de la radiko: pirujo, pomujo (pro klareco, oni usas en tiu senco la sinonimojn "pirarbo", "pomarbo"); 3. landon, loghatan de la popolo montrata de la radiko: Francujo, Anglujo, Germanujo. En tiu lasta senco, la tendenco (jam permesita de la Akademio) estas anstatauigi -uj- per -i-: Francio, Anglio, Germanio.* * *
3.3.7. "
Kelkaj sufiksoj kontraustaras malnovegajn kutimojn. Ekz.: uzi -o por chiuj substantivoj, ech la indikantaj inojn: patrino, virino" (Ronai).Fakte la komencantoj ne akceptas bone formojn kiel "patrino" kaj "virino". Tamen laumezure kiel ili estras la esperantan strukturon, ili lernas senti en la sufikso -
in- ian "detonaciilon" de la ideo pri ina sekso. Krome, iom post iom ili perceptas, ke tiu sufikso (indikanta inan sekson kaj de personoj kaj de bestoj) simpligas la lernadon de la vortaro, forigante la neceson parkeri grandan nombron da vortoj kies nacilingvaj radikoj vira kaj virina estas malsimilaj inter si. Ekz.:portugala
Esperanto
genro, nora
frei, soror
bode, cabra
bofilo, bofilino
frato, fratino (monahho, monahhino)
kapro, kaprino
La chi analizata kritiko estigas aliajn konsiderojn.
Post longa batalado kontrau la viraj antaujughoj, alvenas en la mondon tempo, kiam la virinoj ghuas la samajn rajtojn, kiel la viroj. Nuntempe la inoj okupas la plej altajn postenojn (vidu Indiran, Goldan ktp) kaj ech (bedaurinde...) luktas en batalkampoj. La unuseksa modo kaj precipe la oportuneco vestigas simile ambau seksojn. Kio distingas ilin? Nek la pantalonoj, nek la hararangho, sed, evidente... la enhavo. Ghuste kiel en la esperantaj vortoj: patro
, patrino; avo, avino; profesoro, profesorino... chu Zamenhof anticipis la seksan egaligon?* * *
3.3.8. "
Kelkaj afiksoj devenas de aliaj lingvoj kaj estas chirkauitaj de aureolo de necerteco. Aliaj estas fruktoj de la fantazio de d-ro Zamenliof" (La autoro de tiu chi aserto estas Bodmer, kiu citas, kiel ekzemplojn, la afiksojn bo-, -et-, -eg- kaj mal-).* * *
La kritiko estas maltrafa char necerteco kaj fantazio ne karakterizas la esperantan afiksaron. Por pruvi tion, sufichas nur ekzameni la ekzemplojn prezentitajn de Bodmer.
La prefikso bo
montras la peredzighan parencecon: bofilo, bofrato, bopatro, bopatrino. Ghi devenas el la franca beau: beau-fils, beau-frere, beau-pere, en kiuj beau estis vorto de respekto kaj estimo.-
Et- estas malgrandiga sufikso; ghi respondas al la portugalaj -eto, -ete, en vortoj kiel: poemeto (samkiel en Esperanto) kaj artiguete ("artikoleto").-
Eg- estis prenita el la greka adjektivo mega ("granda"), kun la forigo de la "m", kaj funkcias ghuste kiel pligrandiga sufikso: arbo, arbego; vento, ventego.Mal
- devenas de la franca, kaj formas antonimojn:franca
Esperanto
habile, malhabile
heureux, malheureux
honnete, malhonnete
lerta, mallerta
felicha, malfelicha