(*) Tio signifas, ke, achetinte la proprieton pri sia sidejo, San-Paulo Esperanto-Asocio ne plu devas zorgi pri pago de luprezo kaj sekve ghi povas trankvile sin dedichi al la asociaj celoj. Kompreneble propra sidejo estas grava atingo en landoj, kiuj rekonas la rajton je privata proprieto.
Tria
parto:ESPERANTO
NETRAFITA3.1.
Kritikoj kaj respondojKiuj ne studas funde aferon, kaj ghin jughas, tiuj povas alveni al falsaj konkludoj, nomataj antaujughoj. La chefajn antaujughojn kontrau Esperanto ni analizis en la dua parlo de tiu chi libro.
Aliflanke oni povas funde analizi aferon, kaj trovi en ghi malbonajhojn verajn au nur shajnajn. En liu chi tria parto, ni celas ghuste respondi al la plej komunaj kritikoj kontrau la Internacia Lingvo, cherpitaj precipe el la jenaj verkoj:
"Babel & Antibabel", Paulo Ronai, Edltora Perspectiva, Sao Paulo, 1970;
"Les Langues Internationales", Pierre Burney, Presses Universitaires de France, 1962;
"O Homem e as Linguas" ("La homo kaj la lingvoj"), Frederick Bodmer, Editora Globo, Rio de Janeiro, Porto Alegre, Sao Paulo, 1960 (portugala traduko de Aires da Mata Machado Filho, Paulo Ronai kaj Marcelo Marques Magalhaes);
"Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto", Petro Stojan, Flandra Esperanto-Instituto, Brugge, 1953.
3,2.
Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj3.2.1. "
La supersignitaj literoj (c^, g^, h^, j^, s^, u^) estigas malfacilajhojn al la presistoj" (Ronai).* * *
Fakte tiaj literoj ne ekzistas en komunaj presejoj. Tamen la esperantaj presejoj ekzistantaj en la mondo garantiadas, ofte kun alta nivelo de presarto, la publikigadon de libroj, gazetoj, revuoj kaj chiuspecaj presajhoj en la Internacia Lingvo.
Cetere estas memorinda la formulo de la karmemora brazila esperantisto Ismael Gomes Braga: "La presistoj devas servi al la lingvo, kaj ne la lingvo servi al la presistoj. "
* * *
3.2.2. "
La supersignitaj literoj malhelpas la rekonon de la intemaclaj radikoj, kaj bremsas la rapidan skribadon" (Bodmer).Jen kelkaj vortoj komencighantaj per supersignitaj konsonantoj: chesi
, ghemelo, ghentila, hhirurgio, jhumalo, shtato. Chu necesas speciala peno, ekz. al la portugal-lingvanoj, por ke ili rekonu siajn naciajn vortojn cessar, gemeo, gentil, cirurgia, jornal, estado (devenintaj respective de cessare, geminu, gentile, kheirurgia, diurnale, statu)?Aliflanke chu ne estas pli rapide kaj logike skribi "c^evalo", ol "chevalo"? au "g^ermo", ol "ghermo", anstatauigante digramon per unusola litero?
* * *
3.2.3. "
La adopto de "u^" (kun renversita duoncirklo) kaj "j", por indiki respektive la duonvokalojn "u" kaj "i", kontraustaras la kutimon de la plimulto de la lingvoj" (Ronai).U
^, kun renversita duoncirklo, kaj "j" (kiu havas la valoron de mallonga i) estas necesaj en fonetika ortografio, kia estas la esperanta, por indiki la duonvokalon, t. e. la elementon pli malfortan de diftongo. Char en Esperanto chiuj plursilabaj vortoj estas akcentitaj en la antaulasta silabo, la klara indiko de la duonvokaloj prezentas la avantaghon eviti misprononcojn.* * *
3.2.4. "
H kaj h respondas al sonoj malfacile prononceblaj, samkiel sc kaj nkc" (Bodmer).Vere h
Male h
^, cetere tre malofta, respondas sendube al malfacila sono, kaj Esperanto, kiel vivanta lingvo, prezentas la tendencon anstatauigi ghin per k. Tiel, ekz., flanke de hhaoso, hhemio kaj hhirurgio, ekzistas kaoso, kemio kaj kirurgio.Sc
(ekz. disciplino) estas ankau malfacila, sed kompense tre malofta.Pri la grupo nkc
, aperanta ekz. en funkcio, oni povas diri, ke ghi ne estas pli malfacila, ol en la latina functio, la franca fonction au la angla function.* * *
3.2.5. "
La konstanta ripetado de la finajhoj -oj, -aj, -ojn, -ajn kaj de kelkaj tre komunaj vortoj lacigas la bushon kaj la orelojn."