Qni rimarku, ke la autoro — Zamenhof — estis polo; tio signifas, ke, se li ne estus absolute senpartia; se li ne havus la volon servi al la vero; se li ne klinighus, en ghia nomo, antau la naturaj fortoj; se li lasus sin ekkapti de mallerta patriotismo, kiel tiom da aliaj verkistoj, lia verko bazighus chefe sur slavaj lingvoj. Sed ne: fidela al si mem kaj al sia nobla celo, obeante al la fundamentaj leghoj de la ghenerala lingvistiko, li fundamentis sian verkon sur la modelo greka-latina. Tiel la nova lingvo posedas superregadon de latinaj radikoj, sekvataj de ghermanaj kaj slavaj. Tio signifas, ke estis elektitaj radikoj, kiuj havas absolutan hegemonion super chiuj aliaj radikoj de la 2796 ekzistantaj lingvoj. Se kelkfoje shajnas, ke la elekto estis nebona, chiam estas iu motivo, kaj ghi kushas en la superega celo servi al la klareco de la lingvo. Tio estas ekzemple la kazo de tag
anstatau "die". La ghermana radiko evitas la konfuzon, kiun estigus la latina. La samon oni diru pri kaj anstatau "et".La gramatika simpligo estis portita ghis la plej alta grado, lau la ekzemplo de la angla, sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj la senco de movo, reprezentata de la fina n
, kvankam povas shajni nenecesa komplikajho, konsistigas vere neceson por la klareco kaj precizeco, avantaghoj antau kiuj la malgranda kornplikajho rezultanta estas nenio.La maniero akcenti venis el la franca kaj ech ghin superis, ne permesante escepton, t. e., neniam okazas, kiel en la franca, transloko de la akcento al la lasta silabo. Chu ne estas en tio grandega avantagho?
La literoj havas nevarie la saman prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la neshanghebla plifortigo de la vocho en la antaulasta silabo, donas al vorto, kiu ajn ghi estas, prononcon difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj — sed por formi literojn ampleksantajn chiujn sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la itala, pri kiu neniu diskutas ke ghi estas la lingvo kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ghi plej bone taugas por la kantarto.
Do Esperanto estas lingvo klara, konciza kaj preciza.
Ghia klareco estas tia, ke ghi kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan celon de chiu lingvajho skribata au parolata: komuniki la penson. La malgrandaj komplikajhoj, kiujn ghi povas montri, havas la fundamentan taskon servi al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne toleras konfuzon au dubasencecon, ech en nomo de eleganteco. Tio, kio estas en ghi dirita, ne povas estigi dubojn, kaj ghi okazas sen malprofito por la stila eleganteco, kiel oni povas observi en mulnombraj verkistoj esperantistoj, inter kiuj estas mencienda unu el la unuaj, Kazimirz Bein — la fama Kabe — samtempulo de Zamenhof kaj, kiel li, kuracisto. Lia kono de la lingvo, egala au pli granda praktike ol tiu de ghia kreinto, kune kun la eleganteco de lia stilo, famigis lin ekde la komenco de Esperanto.
La koncizeco estas nediskutebla. Dank' al ghiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tionm kio postulus chirkaufrazon en aliaj lingvoj. La esperanta koncizeco ech superas tiun de la angla. En 12 frazoj hazarde elektitaj de Lee Mc Cabe, en artikolo publikigita de New
York Times Magazine, prenitaj el gvidlibro de la armeo por la militistoj restadantaj transmare, oni konstatis, ke por 61 vortoj en Esperanto necesas 73 en la angla kaj 158 en la tromultvorta "baza angla". La baza angla, inter multaj similaj artefaritajhoj, estis metodo kreita de C. K. Ogden, el Kembrigho, Anglujo, en 1930, kun la celo disvastigi la anglan kiel universalan lingvon. Tiel ankau oni preparis bazan germanan — WEDE — (Welt Deutsch, t. e, "universala germana"), en 1915, por universaligi la germanan, post la venko. Ankau Rudolf Hess, iom antau sia flugo al Anglujo, asertis, ke post la nazia venko, la angla ighos germana dialekto malpli granda, kun nenia monda graveco.Chiu tiuj artefaritajhoj pri bazaj lingvoj mortis che la naskigho, char ili montrighis pli komplikaj kaj tromultvortaj ol la lingvoj, el kiuj ili devenis.
Pri la precizeco, Esperanto estas pli preciza ol unu el la lingvoj plej precizaj, la germana, char pli da avantagho ol la germanaj apartigeblaj kaj neapartigeblaj vorteroj, prezentas la esperantaj afiksoj, sen la rekonata komplekseco de tiu lingvo.
* * *
Esperanto estas lingvo, fakte lingvo (kaj ne parola artifiko), prezentanta chiujn eblojn de la naciaj idiomoj kaj aliajn, kiujn chi lastaj ne povas prezenti. Ghia tradicio, krom esti entenata en la lingvoj, el kiuj Esperanto devenis, char ghi prenis el chiu el ili tion, kio estas la plej bona, same, post 90 jaroj da ekzistado, firmighis per si mem.