La
vero estas, ke kelkaj gramatikaj duboj povas okazi en la menso de komencantoj, samkiel che la studado de iu ajn nacia lingvo; sed por orienti sin en la uzado de la Internacia Lingvo, la progresintoj facile renkontas vastegan materialon. Kaj en tiu materialo, gravan rolon ludas la Komunikoj de la Akademio, el kiuj, por ekzemplo, ni sube transskribas la publikigitan je la 4-a de Februaro 1974:AKADEMIO
DE ESPERANTOKOMUNIKO
Daurigante
sian pretigon de la 8-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj de la "Baza Oficiala Radikaro", kiujn mi esperas povi publikigi baldau en dua kajero de la "Aktoj de la Akademio", la Akademio jam vochdonis pri du gravaj punktoj, kaj alvenis al decidoj jenaj:1.° —
La Akademio, post vastaj internaj diskutoj, malkonsilas la uzadon de la prepozicio "po" por esprimi la rilaton indikitan per la frakci-streko en esprimoj kiel 30 km/h kaj similaj, kiel rektan eraron kontrau la ghusta signifo de tiu prepozicio, difinita de Zamenhof en unu Lingva Resporido.Manke
de specifa prepozicio por tia uzado, la Akademio lasas liberecon al fakuloj elekti inter la prepozicioj "en", "je", "por", au "sur", lau la cirkonstancoj, au uzi adverban formon, kiel "30 kilometroj(n) hore".2.° —
La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ghi en 1922 malkonsilis la endondukon de la sufikso "-io" por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;konstatante
, ke nuntempe, malgrau tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso "-io" ne malkreskis, ssd male disvastighis;memorante
la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;opinias
, ke la okazo de la sufikso "-io" apud la fundamenta "ujo" por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ghusta apliko de tiu Zamenhofa uzado;kaj
, nuligante la antauan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne shanghante ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala uzado libere decidi pri la veriko de la pli internacia formo.Vitry
, la 4-an de Februaro 1974, G. Waringhien, Prezidanto de la Akademio.NOTO
La
Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio, en akordo kun la Prezidanto, atentigas redaktorojn de gazetoj, autorojn kaj ghenerale chiujn uzantojn de Esperanto pri jenaj chiam pli disvastighintaj eraroj:a
) Oni skribu "ekde" au "eke de", sed ne "ek de" en du vortoj, char "ek" estas tie uzata prefikse au adverbe, sed ne kiel interjekcio;b
) Oni ne uzu "dank em a", kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri momenta manifestigho de danko pro konkreta servo.c
) Oni ne konfuzu "kompensi" kun "rekompenci":"
Kompensi": havigi (al iu) ion egalvaloran pro suferita perdo, profito, au farita peno.