En
la jhus citita libro de prof. G. Waringhien oni povas abunde informighi pri la reformproponoj kaj la sinteno de Zamenhof che ili.* * *
3.6.3. "
Nek la Fundamento, nek la verkaro de Zamenhof, nek la "laboroj" de la Akademio kun Lingva Komitato, nek iu alia institucio — formulis la principojn de Esperanto" (Stojan).* * *
Ni
malkonsentas kun la kritikinto. Lau ni la principoj de Esperanto estas klare esprimitaj en la "antauparolo" al la Fundamento, lau jene: a) tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1 — la 16-regula gramatiko; 2 — la "Universala Vortaro"; 3 — la "Ekzercaro"; b) havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj devas antau chio esti netusheblaj; c) la netushebleco de la Fundamento garantios, ke la plibonighado kaj perfektighado de la lingvo farighados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj shanghado, ne per nuligado au sentaugigado de la ghisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanghera. Alivorte, la neologismoj vivos flanke de la malnovaj formoj, kiuj ne perdos sian valoron, sed, samkiel okazas en la naciaj lingvoj, iom post iom arkaikighos.Tiuj
tre klaraj kaj oportunaj principoj klarigas, kial Esperanto plibonighis kaj senchese richighas, discipline kaj sen rompo de sia unueco.* * *
3.6.4. "
La Esperanta akademio preferis nenion fari ol... erari! Jen kial, post 30-jara senerara funkciado, ni ankorau ne havas regulon pri la artikolo, pri la akuzativo, pri -ata, -ita, kaj m. a." (Stojan).* * *
La
konservativemo de la akademioj estas universala kaj normala fakto. Jam en la komenco de la nuna jarcento skribis Bourlet: "La Akademio devas esti antau chio konservativema. Tio estas evidente necesa. Se ghi prenus sur sin enkonduki "a priori" en Esperanton novajn vortojn, novajn formojn, novajn sufiksojn au prefiksojn, ech se ghi nur iom facilanime tro rapide oficialigus novajhojn troveblajn en nia literaturo, sed ne sufiche elprovitajn, ghi riskus esti devigata nuligi siajn proprajn dekretojn, konstati, ke ghi eraris; kaj, tiel, ghi baldau kompromitus sian tutan autoritatecon. La Akademio devas do nepre esti tre singardema. Tiuj, kiuj plendas, ke ghi ne sufiche laboras, estas malpravaj. Pli bone estas, ke la Akademio faru malmulton, sed bonon, ol ghi faru multegon, sed malbonon" (el la libro "Monumento de Carlo Bourlet", Artikoloj el "La Revuo" elektitaj de Ismael Gomes Braga, Livraria da Federacao E. Braslleira, Rio de Janeiito, 1940, p. 6).Kaj
en la p. 7 de la citita verko oni legas: "Estas interkonsentite, ke la Akademio devas neniel iniciati, sed nur konstati kaj kontroli, ke tiu iniciato devas aparteni al privatuloj."Stojan
asertis, ke ni ankorau ne havas regulon pri multaj gramatikajhoj. Kia stranga aserto! Se tio estus vera, kiel klarigi, ke la kritikinto uzis senerare en sia verko la artikolon, la akuzativon, la participojn ktp., montrante veran majstrecon en la uzo de Esperanto?