3.4.7. "
Esperanto prezentas falsajn amikojn, kiel foresto, obligo, vetero, sesono, fosilo, sago, kiuj memiorigas la portugalajn vortojn "floresta", "obrigacao", "veterano", "sessao", "fossil", "sagu", sed signifas tute aliajn aferojn" (Burney, Bodmer).* * *
"Falsaj amikoj" estas neeviteblaj en chiuj lingvoj: la anglaj verboj "to record" kaj "to realize" havas sencojn malsimilajn ol tiuj de la portugalaj "recordar" kaj "realizar"; la francaj vortoj "ville" kaj "appeler" ne estas la samo kiel la portugalaj "vila" kaj "apelar"; kaj la itala frazo "camminando per la strada comprai un poco dl burro" sonus al brazilano nekomprenanta la italan, ne jene: "piedirante lau la strato, mi achetis iom da butero", sed jene: "piedirante lau la autovojo, mi achetis iom da... azeno!"
* * *
3.4.8. "
La konfuzantaj homonimoj, ekz.: volont-e kaj vol-ont-e, rabat-o kaj rab-at-o; Esperant-o kaj esper-ant-o, batat-o kaj bat-at-o, postul-o kaj post-ul-o, katar-o kaj kat-ar-o".* * *
Homonimoj ekzistas en chiuj lingvoj, ekz. en la portugala: "amo" ("mastro" kaj "mi amas"); "manga" ("maniko" kaj "mango"); "sao" ("sana", "ili estas" kaj mallongigo de "santo", "sankta").
En Esperanto, same kiel en la naciaj lingvoj, la homonimoj ne estigas konfuzon, char ilia preciza senco estas donata per la kunteksto, ekz.: "volonte mi akceptas vian proponon" kaj "volonte la libron, vi avertu min"; "la rabato mortis pro koratako" kaj "mi de la verko n-ro 56 povas doni nur 30% da rabato"; "Esperanto estas la Internacia Lingvo" kaj "la vera esperanto konservas daure sian optimismon"; "la kataro miauas" kaj "li uzas kuracilon kontrau la intesta kataro" (chu eblus pensi pri intestaj katoj?); "la batato ne eltenos plu!" kaj "mi manghos bataton".
La homonimeco inter "postul-o" kaj "post-ul-o" jam malaperis, char oni anstatauigis la duan formon per "poste-ul-o".
Estus timinda la homonimeco se ghi malhelpus la pensesprimon kaj ne ekzistus en la naciaj lingvoj. Vidu ekz. en la portugala: golfo — golfinho; ser — servil; ar - armarinho; aba — abacatada; limo — limonada; borra — borracheira; gado — estorcegado; dor — dormente; mula — mulatinha; aguar — aguardente; como - comodista; cama — caminha; ancora — ancoradouro; mar — marear; idade — fertilidade; mento — truncamento, esbanjamento; dor — comprador, vendedor, auxiliador, totalizador, amortecedor ktp. Chi lasta vorto havas tri homonimojn: amortece-dor, amor-tecedor kaj amor-tece-dor...
* * *
3.4.9.
G. de Reynold, citis la "komplikajn chirkaufrazojn" kaj la "infanecajn divenajhojn" de Esperanto."
Li kritikis la esperantajn tradukojn de "ere": tempego (granda tempo) au jarcentaro ("kolekto de centoj da jaroj"), kiuj estas tamen tre klaraj. Li vidigis la tradukon de la vorto "haie". Esperanto ja diras branchobarilo, kaj dornobarilo, kiuj shajnas atesti troan serchon de precizeco..." (Burney).* * *
La kritiko ne trafas, char la francajn vortojn "ere" kaj "haie" oni esperantigas jene: erao
kaj hegho. La klaraj chirkaufrazoj branchobarilo, arbetobarilo kaj dornobarilo estas uzeblaj, kiam la precizeco ilin postulas.Cetere chiuj lingvoj havas siajn chirkaufrazojn, ekz. en la portugala: "vira-lata" (hundacho), lauvorte: "ladskatoltuma hundo", "mal-dos-peitos" (tuberkulozo), lauvorte: "brustmalsano"; "agua-que-passarinho-nao-bebe" (unu el la popularaj nomoj de brando), lauvorte: "akvo, kiun birdo ne trinkas" ktp.
Fine, sufichas legi esperantan libron au revuon, por ke oni trovu, anstatau "komplikaj chirkaufrazoj" au "infanecaj divenajhoj", esprimojn ja klarajn kaj oportunajn, kiel: pendseruro
, samideano, chiutageco, senharulo, malhelpi, gajigisto, hurai, ghisnuna, perlabori, porchiama ktp.* * *
3.4.10. "
La verboj esperanta oferi kaj portugala oferecer estigas malfacilajhojn al la brazilaj kaj portugalaj esperantistoj, pro la simileco de formoj kaj malsimileco de sencoj."* * *
La malfacilajhoj estas nur shajnaj. Jen kelkaj portugalaj frazoj kun la verbo "oferecer" kaj iliaj tradukoj:
a. "Os pagaos ofereciam as vltimas aos deuses": la
idolanoj oferis la viktimojn al la diajhoj.