Certe ekzistas ankau neologismoj prezentantaj neniun apartan signifon: deklaracio
, automomio, delegacio, nacionalismo, flanke de deklaro, autonomeco, delegitaro, naciismo ktp. Ilia kunekzisto flanke de la esperantdevenaj vortoj ne konsistigas problemon: la uzado montros la preferatan formon, kaj sekve la alia malaperos. Cetere ankau la naciaj lingvoj prezentas duoblajhojn, ekz. en la portugala: cobarde, cousa, aluguer, flanke de covarde, coisa, aluguel ktp.Chu oni povas konkludi, ke la neologismoj aliigas la karakteron de Esperanto, kaj trenas la lingvon al "naturalismo"?
Ne, char Zamenhof inteligente antauvidis la alprenon de internaciaj vortoj, kaj kontrolis ilian eniron en la lingvon per la jam transskribita 15-a regulo de la esperanta gramatiko.
* * *
3.4.4. "
La vortoj internaciaj au duoninternaciaj de Esperanto ofte farighas tute nerekoneblaj au, minimume, malfacile rekoneblaj, ekz. kafo, venko, koni, kuri" (Bodmer). S-ro Ronai siavice kritikas la nerekoneblon de agho kaj detru.* * *
Memorante, ke la c
kun velara valoro de la naciaj lingvoj reprezentighas en la Internacra per k; ke la esperantaj substantivoj finighas per -o, kaj la infinitivoj per -i, oni facile rekonas la vortojn kafo, venko, koni, krom la radiko detru. La aliaj du: kuri kaj agho estas tuj rekoneblaj de franclingvanoj.* * *
3.4.5. "
Nek Zamenhof nek liaj dischiploj iam faris inteligentan provon raciigi la vortan materialon. Escepte se la verko destinighas al gastronomo, hortikulturisto au birdogardisto, estas malfacile kompreni, kial 36-pagha angla-esperanta vortareto devas esti embarasita per artikoloj kiajartichoke
: artishoko;artichoke
(Jerusalem): helianto;nightshade
(deadly): beladono;nightshade
(woody): dolchamaro.En
la sama verketo, "nursing of the sick" (Esperanto: flegi) distingighas de "nursing of children" (Esperanto: varti), kvankam taugus por la du aferoj nur unu esperanta vorto. La libreto "The Key to Esperanto" troigas ghis la grado citi la vortojn "kiso" (angle: "kiss") kaj shmaco (iangle: "noisy kiss"). chamo estas besto, sed la ledo per kiu mi purigas la fenestran vitrajhon nomighas shamo" (Bodmer).* * *
La unua parto de la kritiko estas stranga. chu artishoko
, helianto, beladono kaj dolchamaro, kies sciencaj nomoj estas respektive Cynara scolymus au Cynara cardunculus, Helianthus, Atropa belladonna kaj Solanum dulcamara, ne estas vegetajhaj individuoj kun siaj specialaj trajtoj? Ankau en la portugala lingvo chiu el ili ricevas apartan nomon: "alcachofra", "girassol", "beladona" kaj "dulcamara".Flegi
kaj varti estas aferoj malsimilaj inter si: oni "flegas" malsanulon, sed oni "vartas" estulon, kiu bezonas helpon pro sia juneco, nefortikeco. Ankau en la portugala oni distingas inter "enfermeira" kaj "baba" (au "ba").Shmaco
estas ne nur "brua kiso" sed ghenerala bruo de suchado; ekz.: dum la tuta mangho li nauze shmacis, por montri sian plezuron.Chamo
estas besto; sed shamo estas ne nur la "chama ledo, preparita por servi kiel frotpurigilo", sed ankau "la felo de iu ajn besto, preparita kiel surogato de shamo".Kiel estas videble, oni povus riprochi al la vortareto ghian pritrakton de detaloj shajne neoportunaj, sed evidente pri tio ne respondas d-ro Zamenhof kaj liaj dischiploj. Aliflanke oni ne povas postuli, ke internacia lingvo prezentu la samajn vortajn solvojn kiel iu, kvankam tre disvastigita, nacia idiomo.
* * *
3.4.6. "
La tro granda nombno da vortoj deveneblaj el la sama radiko pligrandigas la eblon de konfuzo" (Ronai).* * *
La Intemacia Lingvo donas al siaj posedantoj la eblon cherpi el ghiaj grandegaj rimedoj; do poetoj kaj filozofoj, ekzemple, trankvile renkontas taugajn vortojn por siaj esprimnecesoj. Certe por la komuna konversacio au skribado ne estas necese uzi chiujn eblojn de la lingvo; tamen, se tio necesus, konfuzo okazus nur al komencantoj.
* * *