b. "O autor ofereceu-me um exemplar de sua obra": la
autoro dedichis al mi ekzempleron de sia verko.c. "Of ereci-lhe um presente pelo seu aniversario": mi
faris donacon al li pro lia naskigha datreveno.ch. "Os amigos ofereceram-me um livro de presente": miaj
amikoj donacis al mi libron.d. "Oferecer uma cadeira, uma xicara de cafe: prezenti
seghon, taseton da kafo.e. "Oferecer seus servicos": proponi
siajn servojn.f. "Oferecer uma mercadoria": oferti
, proponi varon.3.5.
Kritikoj pri esprimivo3.5.1. "
Esperanto nepre oferas grandan nombron de nuancoj esprimataj de naciaj lingvoj. La esprimo de la sentoj, tiel grava en la parolo, malfacile trovas sian lokon en tiu lingvo klara, kie chio estas eksplicita. Same iuj stilaj diferencoj ne povas esti tradukataj... (Burney).* * *
Chiuj plej gravaj sentesprimiloj ekzistantaj en nacia lingvo, kiel la portugala, ekzistas ankau en Esperanto: interjekcio, onomatopeo, Ia uzo de -
as anstatau -is-tempo (en rakontado), forigo de la verbo, tripunkto, uzo de pligrandigaj kaj malgrandigaj sufiksoj por esprimi sentojn, sona plilautigo, aliordigo, ripeto ktp.Krome, ekzistas en Esperanto aliaj sentesprimiloj, ekz.: la uzo de la afiksoj kiel sendependaj vortoj, kiel en ege
bela, anstatau belega; la shanghebleco de la fraz-konstruo: mi emas kanti, mi estas kantema; A. farighis grafo, A. grafighis (chi lasta enhavas iom da moko); la verbigo de adjektivoj: el la maro roko grandegas; la uzo de adjektivoj, adverboj au substantivoj en ekkriaj frazoj: kiel blanka! kiom blanke! kia blanko!; la karesaj sufiksoj chj kaj nj: pachjo, panjo; ktp. Tiurilate estas tre utile legi la verkon de d-ro E. Privat "Esprimo de sentoj en Esperanto", el kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.Jen kelkaj portugalismoj kaj iliaj esperantaj tradukoj:
"Vou sair agora mesmo": mi
estas tuj elironta."Que ingchnuo que fui!": kia
naivulo mi (ja) estis!"O pobre do menino": la
kompatinda infano."Que inferno de casa!": kia
infera domo!"Que diabo esta voce a fazer aqui?": kion
, al la diablo, vi faras tie chi?"Eu e que nao tenho culpa": ne
mi estas kulpa."Nao e o mar que afunda o navio, senao os ventos": ne
maro dronigas shipon, sed la ventoj."Isto e que me admira"; jen
kio min mirigas."Foi a mim que o senhor chamou?": chu
ja min vi vokis?"Eram eles que tao lamentosamente gemiam": estis
ili, kiuj tiel plende ghemadis."Passar desta para a melhor": fari
sian lastan translokighon."De o fora!, caia fora!" ("suma-se, rua!"): enpakighu
"Ele e meio pancada", au: "tem um parafuso frouxo": mankas
klapo al lia kapo."Enlouqueceu, deu-lhe a doideira" lia
cerbo iris promeni.Esperanto, same kiel iu ajn idiomo, havas ankau idiotismojn: trafe
au maltrafe (hazarde); vole-nevole (devigite); trafite! (ekzakte! ghuste!); perfekte kaj sen komo!(korektege!); jen staras la bovoj antau la monto! (tie kushas la problemo); nek pikite, nek hakite (nek io, nek alio); komenci de Adamo (ekde la komenco); li neniam venkis la alfabeton (li estas stulta); ktp.Por diri, en familiara lingvo, ke iu peno estas vana, Esperanto utiligas plurajn idiotismojn, ekz.: cherpi
akvon per kribrilo; batadi la venton; melki kaproviron; kalkuli mushojnktp.Pri idiotismoj bonvolu legi la specialan chapitron en la verko de P. V. Lorenz "Esperanto sem Mestre", el kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.
* * *
3.5.2. "
Kiel oni tradukus en Esperanton tekstojn slangajn, popularajn au familiarajn?" (Burney).* * *
La jhus prezentitaj ekzemploj montras la facilon de Esperanto por esprimighi popularece au lau familiara maniero. Restas respondi al la kritiko pri slango.