"La slango", lau Brazila Enciklopedio Merito, "krom signifi la lingvon uzatan de friponoj, shtelistoj ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, indikas ankau, ordinare, la specialan terminologion de iuj homaj grupoj. Multaj vortoj de slango estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la lingvon. Okazas tiel richigo, dank' al ]a procedo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango konsistigas universalan fenomenon kaj, ghenerale, la procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras:
taksio anstatau taksimetro. Ofte oni anstatauigas substantivon per adjektivo indikanta karakterizan proprecon: sonanto, anstatau mono en monero. Estas komuna ankau la uzo de metaforoj: brando, anstatau malvirto, manio, senbrida inklino, "tio, kion oni amas samkiel la drinkemuloj amas brandon"; angheleto, anstatau pilotlernanto, t. e. "ankorau ne ekzercighinta en la flugado".La supre transskribitaj konceptoj kaj tradukoj de brazilaj ekzemploj montras sufiche, ke ankau la slangaj procedoj ne estas fremdaj al la Internacia Lingvo.
* * *
3.5.3. "
Esperanto ne kapablas esprimi kontentige chiujn pensojn."* * *
Kelkfoje oni audas tion ech de lertaj esperantistoj. Oni povas respondi, ke Esperanto efektive kapablas esprimi chion, ofte same bone kiel la naciaj lingvoj, kelkfoje kun pli au malpli da avantagho.
Ghenerale, pacienca esploro permesas trovi la deziratan esperantan tradukon. Antau nelonge klera esperantisto plendis al mi, ke li ne trovas taugan tradukon por la brazila esprimo: "sou viciado em cafe." Mi ne sukcesis helpi lin tuj. Post kelkaj minutoj venis al mia kapo aro da bonaj tradukoj: mi
estas kafamanto, kafadoranto, mi adoras kafon. Bedaurinde, post ol mi trovis la solvojn, mi ne plu vidis la... kaftrinkemulon.3.6.
Aliaj kritikoj3.6.1. "
Zamenhof laboris kun rapideco, per metodoj pli empiriaj ol la niaj" (Burney).* * *
La
"letero pri la deveno de Esperanto", (*) kiun Zamenhof skribis al N. Borovko, montras kiom da tempo li konsumis por la kreado de la Internacia Lingvo. Eri tiu dokumento li citas au subkomprenigas la jenajn jarojn en kiuj okazis gravaj faktoj por lia entrepreno:1875:
li ekstudas la anglan lingvon;1877:
li atentas la surskribojn Shvejcarskaja ("Pordistejo") kaj Konditorskaja ("Sukerajhejo");05-12-1878:
festo pro naskigho de lia "lingwe uniwersala";1879-1885:
perfektigado kaj provado de la lingvo.Se
oni ekskludas la jarojn 1875-76, dum kiuj la ellaborado de la lingvo estis pli mensa ol praktika, kaj oni prenas la jaron 1877 kiel la deirpunkton de lia lingva konstruado, oni alvenas al la konkludo, ke Zamenhof laboris minimume 9 jarojn por la kreado de Esperanto.Pri
empirio estas oportune transskribi la konsiderojn prezentitajn de la Imperia Akademio de Vieno, pri la demando je elekto de la internacia lingvo:"
Al ni shajnas ke, se oni solvu la demandon, tiun solvon oni trovos sur la ghis nun irita vojo da empirio, t. e. per raciaj provoj kaj zorga adaptigho al la realaj bezonoj, pli ghuste ol per teoria esplorado" (el la libro "Leteroj de L. L. Zamenhof", prezentado kaj komentado de G. Waringhien, 2-a volumo, p. 196).* * *
3.6.2. "
Zamenhof mem intencis reformi Esperanton, sed li ne sukoesis pro la konservativemo de la adeptoj."* * *
La
vero estas, ke Zamenhof ne prezentis propravole proponojn por reformi Esperanton, sed premite de kelkaj adeptoj tro insistemaj, kaj por savi de ruinigho la movadon kaj la ideon mem pri internacia lingvo. Tio okazis en 1894 kaj en 1906.Feliche
por li kaj por Esperanto, la reformoj ne prosperis.