Читаем Euhgeno Onegin полностью

[230] A. S. Sh_i_sh_k_o_v (1764 — 1841) — rusa ministro de popoklerigo, reakciulo. Kiel literaturisto, li multe batalis kontrau chiu alinacia influo en la rusa literaturo. Kiel prezidanto de la Rusa akademio, li partoprenis laboradon pri la vortaro de la rusa lingvo.

[231] Prononcu: válger. Anglalingve, signifas: vulgara.

[232] K_l_e_o_p_a_t_r_a — Egipta reghino en la unua jarcento antau Kristo.

[233] Prononcu: tet-a-tét. Franclingve, signifas: renkontigho de du personoj sen partopreno de iu cheestanto (kap-al-kapo).

[234] K_a_t_o_n_o — M_a_r_c_u_s P_o_r_c_i_u_s C_a_to C_e_n_s_o_r_i_u_s (prononcu: Markus Pórcius Kato Cenzórius) — fama Roma konsulo, severa cenzuristo (234 — 149 ant. Kr.).

[235] La lasta fragmento de la strofo ne estis presigita de Pushkin kaj konservighis nur en malneta manuskripto.

[236] S_a_i_n_t-P_r_i_e_s_t (prononcu: Sen-Pri) — nomo de iu persono, kiu estis konata en la Peterburgaj socirondoj pro siaj karikaturoj.

[237] M_o_r_f_e_o (Morpheus) — dio de songho lau la verko «Metamorphoses» de la Roma poeto Ovidius Naso.

[238] E. G_i_b_b_o_n (1737 — 1794) — fama angla historiisto, autoro de «Historio de la deklinigho kaj falo de la Roma imperio».

[239] A_l_e_s_s_a_n_d_r_o M_a_n_z_o_n_i (prononcu: Manconi) — granda itala poeto (1785 — 1873), autoro de la fama romano «I promessi sposi, storia milanese de secolo XVIII» (La promesitaj geedzoj, Milana historio de la XVIII jarcento).

[240] J_o_h_a_n_n G_o_t_t_f_r_i_e_d v_o_n H_e_r_d_e_r (prononcu: Johán Gótfrid fon Herder) — fama germana verkisto (1744 — 1803).

[241] B_e_r_n. L_e B_o_v_i_e_r d_e F_o_n_t_e_n_e_l_l_e (1657 — 1757) — konata franca verkisto.

[242] M_a_r_i_e-F_r_a_n_ç_o_i_s-X_a_v_i_e_r B_i_c_h_a_t (prononcu: Mari-Fransuá-Ksavjé Bish) — fama franca medicinisto kaj fiziologo (1771 — 1802), autoro de kelkaj gravaj verkoj pri la anatomio kaj fiziologio, ekzemple «Recherches sur la vie et la mort» (Esploroj pri la vivo kaj la morto).

[243] S_i_m_o_n A_n_d_r_é T_i_s_s_o_t (prononcu: Tisó) — franca medicinisto (1728 — 1797), konata pro kelkaj popularaj medicinverkoj.

[244] C_h_a_r_l_e_s B_e_l_l (prononcu: Charlz Bel) — fama angla hhirurgo kaj anatomo (1774 — 1842), autoro de diversaj sciencaj verkoj.

[245] N_i_c_o_l_a_s-S_é_b_a_s_t_i_e_n R_o_c_h C_h_a_m_f_o_r_t (prononcu: Nikolá-Sebastján-Rosh Shamfór) — franca literaturisto (1741 — 1794).

[246] Itallingve, signifas: Estas chiam bone.

[247] «Benedetto» (Benita) kaj «Idol mio» (Idolo mia) — popularaj arioj de tiutempaj italaj operoj.

[248] Sh_e_j_k_o M_u_s_l_i_hh-e_d_d_i_n S_a_a_d_i (1189 — 1291) — fama persa poeto, autoro de multaj fabloj kaj versoj.

[249] K_a_m_e_n_o_j (Camenae) — Muzoj.

[250] N_ó_v_g_o_r_o_d V_e_l_i_k_i_j (Novurbo Granda) — antikva rusa urbo en la nord-okcidenta parto de Ruslando, iam chefurbo de libera respubliko, havinta viglajn komercajn rilatojn kun la nordgermana Hanse-unio. En chirkau 1477 Moskva grandprinco Johano III forigis la sendependecon de N_ó_v_g_o_r_o_d kaj aneksis ghin al Moskva shtato.

[251] La demokrata reghimo de Novgoroda respubliko estis precipe karakterizata per la t. n. v_e_ch_e, t. e. tutpopola kunveno sur la chefplaco de la urbo, kunvokata per sonorilo. En 1477 v_e_ch_e estis perforte likvidita kaj la glora sonorilo, kiu ofte vokis por ribelo kontrau la Moskva absolutismo, estis forveturigita.

[252] La unuaj rusaj princoj estis skandinavaj vikingoj, estroj de normanaj rabistaj bandoj, kiuj atakadis la tutan nordan Europon.

[253] P_r_i_n_c_o J_a_r_o_s_l_á_v l_a S_a_gh_a regis en Nóvgorod kaj Kiev en la jaroj 1019 — 1054. Li enkondukis unuan skribitan legharon, konatan sub la nomo «La Rusa Vero».

[254] La Moskva granda princo Johano III (1462 — 1505) en la jaro 1471 kaj la caro Johano IV la Severa (1533 — 1584) en la jaro 1570 aranghis militirojn kontrau Novgorod kaj estis multe detruigintaj ghin ambaufoje, tute subhakinte la historian memstarecon kaj komercan signifon de la urbo.

[255] B_a_r_a_n_k_o — speco de onda kringo.

[256] A_n_g_l_a k_l_u_b_o — konata restoracio kaj kartludejo en Moskvo, nuntempe ghian ejon okupas Muzeo de la Revolucio.

[257] N_i_jh_n_i_j-N_ó_v_g_o_r_o_d (Malsupra Novurbo) — granda urbo che la kunigho de la riveroj Vólga kaj Oká.

[258] M_a_k_a_r_j_e_v — distrikta urbo proksime de Nijhnij-Nóvgorod. En ghi chiujare estis okazanta granda foiro, partoprenata de persaj kaj aliaj orientlandaj komercistoj. Pli malfrue tiu chi foiro estis transportita al Nijhnij-Nóvgorod.

[259] S_t_e_p_á_n R_a_z_i_n — gvidinto de la granda ribelo en sud-oriento de Ruslando en la jaroj 1666 — 1671. Batalante

kontrau la nobeloj kaj caraj administrantoj, Razin sukcesis krei grandan movadon, chefe laulonge de la rivero Volga, sed fine la ribelo estis subpremita kaj Razin estis ekzekutita per diskvaronigo.

[260] A_s_t_r_a_hh_a_n_j — grava komerca urbo en delto de la rivero Volga kun multaj fishkapt-entreprenoj kaj vigla komerco kun Persio, Kaukazo kaj Transkaspia regiono.

[261] T_é_r_e_k — rivero, fluanta trans la nordaj deklivoj de Kaukazo al Kaspia maro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия