Читаем Euhgeno Onegin полностью

[Bujánov estas heroo de la sherca poemo «Danghera Najbaro», apartenanta al la plumo de V. L. Pushkin (1770 — 1830), onklo de A. S. Pushkin. Siatempe la poemo «Danghera Najbaro» estis multe disvastigita inter la literaturaj rondoj kaj V. L. Pushkin mem estis aktiva membro de la fama literatura societo «Arzamas». A. S. Pushkin multe shatis sian onklon kaj ofte citis liajn verkojn, plejparte por sherco. Tial ankau la personajhon de Bujánov li sherce nomis sia kuzo au parenco.]

[167] M_o_n_s_i_e_u_r T_r_i_q_u_é — prononcu: Mosjéu Triké (t. e. sinjoro Triké, franclingve).

[168] T_a_m_b_ó_v — urbo en la centra Ruslando.

[169] Prononcu: Reveje-vu, bel andormí. Franclingve, signifas: Vekighu, bela dormulin'.

[170] Prononcu: «bel Nina» kaj «bel Tatiana» kun akcento sur la lastaj silaboj lau la franclingva maniero.

[171] Noto de l' autoro: Niaj kritikistoj, fidelaj respektantoj de la bela sekso, forte kondamnis la nekonvenecon de tiu chi verso.

[Komparu la Chapitron Kvaran, strofo XLI.]

[172] Vinspeco.

[173] Z_i_z_i — hejma nomo de Eupráksia V_u_l_f, la malpliagha filino de P. A. Osipova kaj de ties unua edzo, unu el la konatulinoj de Pushkin.

[174] H_e_l_e_n_o estis, lau la antikva greka legendo, edzino de la Sparta regho M_e_n_e_l_a_o. P_a_r_i_s_o, dua filo de la Troja (Frigia) regho P_r_i_a_m_o, shtelis Helenon, rompinte la leghon de gastamo. Kiam Menelao ekpostulis, ke Heleno estu redonita, Priamo rifuzis. Pro tio Menelao entreprenis militon kontrau Trojo. Tiu milito dauris preskau dek jarojn (supozeble en la jaroj 1193 — 1084 antau Kristo) kaj finighis per detruo de Trojo. Kiam la maljunularo de Pergamo (Trojo) jughis pri justeco de la konflikto, ekvidinte la eksterordinaran belecon de Heleno, ghi tuj verdiktis, ke la ambau pretendantoj, Menelao kaj Pariso, estas pravaj.

[175] La strofoj XXXVII kaj XXXVIII estis presigitaj de Pushkin nur en la unua eldono.

[176] F_r_a_n_c_e_s_c_o A_l_b_a_n_i (prononcu: Franchesko Albani) — fama itala pentristo (1578 — 1660). Multaj, precipe festenojn prezentantaj bildoj de A_l_b_a_n_i distingighas per ghojhumoro, tonheleco kaj lumabundo.

[177] Tiu chi strofo estis presigita de Pushkin nur en la unua eldono kaj ech tie sen la unuaj kvar versoj.

[178] Itallingve, signifas: Tie, sub la tagoj nebulaj kaj mallongaj, naskighas gento, por kiu la morto ne doloras.

[179] M_a_r_c_u_s A_t_i_l_i_u_s R_e_g_u_l_u_s (prononcu: Márkus Atílius Régulus) — Roma militisto, kiu en la jaro 255 antau Kristo batalis kontrau Kartago, sed estis militkaptita. La Kartaganoj sendis lin al Romo kun misio por klopodi pri paco, kondiche ke li promesis revenon en okazo de malsukceso. Malgrau tio R_e_g_u_l_u_s demarshis en la Roma senato kun protesto kontrau la pacpropono kaj poste kun la rifuzo revenis Kartagon, fidele al sia promeso. Li estis torture ekzekutita de la Kartaganoj.

[180] Noto de l' autoro: Pariza restoraciisto.

[181] Prononcu: Sed álja témpora. Latinlingve, signifas: Sed estas aliaj tempoj.

[182] Noto de l' autoro: Verso de G_r_i_b_o_j_e_d_o_v. [A. S. G_r_i_b_o_j_é_d_o_v (1795 — 1829) — rusa verkisto, autoro de la fama komedio «Malfelicho pro sagheco».]

[183] La strofoj XV, XVI kaj XXXVIII ne estis presigitaj de Pushkin; ili estas konataj nur lau la informo de J. K. Grot.

[184] A. A. D_e_l_v_i_g (1798 — 1831) — rusa poeto, lerneja amiko de Pushkin.

[185] L_e_t_o (L_e_t_h_e) — lau la antikva greka mitologio rivero en la subtera regno, el kiu la animoj de l' mortintoj devis trinki por forgesi chion pasintan.

[186] Prononcu: Gijó.

[187] Noto de l' autoro: Glora armilfabrikisto. [Prononcu: Lepájh.]

[188] M. L. G_o_l_e_n_i_sh_ch_e_v-K_u_t_u_z_o_v, p_r_i_n_c_o S_m_o_l_e_n_s_k_i_j (1746 — 1813) — chefkomandanto de la rusa armeo dum la milito kontrau N_a_p_o_l_e_o_n en 1812.

[189] V_i_c_g_r_a_f_o H_o_r_a_t_i_o N_e_l_s_o_n (1758 — 1805) — angla admiralo, kiu estas konata pro siaj venkoj kontrau francoj, danoj kaj hispanoj.

[190] K. F. R_i_l_é_e_v (1795 — 1826) — konata rusa poeto — «dekabristo», t. e. partopreninto de la ribelo la 14-an de decembro 1825. Estante membro de la sekreta societo, kiu deziris starigi en Rusio demokratan konstitucion, li farighis unu el la gvidantoj de la movado kaj post malsukceso de la ribelo estis pendigita.

[191] V_o_l_g_a —la plej granda rivero en Ruslando.

[192] La du finversoj de la strofo XLVI kaj la chefa parto de la strofo XLVII estis presigitaj de Pushkin nur en la unua eldono de la romano.

[193] J. J. D_m_i_t_r_i_e_v au D_m_i_t_r_e_v (1760 — 1837) — rusa poeto, kreinto de la sentimentala lirikismo en la rusa poezio, verkinto de fabloj kaj satiroj.

[194] E_p_i_k_u_r_o (E_p_i_c_u_r_u_s au E_p_i_k_o_u_r_o_s) — fama greka filozofo (342 — 271 antau Kristo). La filozofio de E_p_i_k_u_r_o instruis vidi celon de la vivo en intelekta ghuado kaj en chiam trankvila spirithumoro.

[195] Noto de l' autoro: L_é_v_sh_i_n — autoro de multaj verkoj pri mastrumado.

[196] La strofoj VIII kaj IX ne estis presigitaj de Pushkin en la redaktita de li teksto de la romano.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия