Читаем Euhgeno Onegin полностью

[197] A_n_i_s_j_a — rusa virina nomo, kutima por servistinoj.

[198] G_i_a_o_u_r, J_u_a_n (prononcu: Gjaur, Hhuán) — unuj el la chefaj herooj de la verkoj de la angla poeto B_y_r_o_n (prononcu: Bájron)[79].

[199] Noto de l' autoro:

Shoseoj niaj — belplezur':

Remparo, kav', arbvico randa;

Laboro multa, gloro granda,

Sed ofte spitas la vetur'.

Utilas en neniu grado

Dejhoraj arboj de l' ale';

Tre belaspektas la shose',

Sed nure: p_o_r p_i_e_d_i_r_a_d_o!

Liberas en Rusland' vetur'

En du okazoj, kiam nur

M_a_k-E_v_a, M_a_k-A_d_a_m_o nia —

La vintro per invad' glacia

Aperas kun kolerdetru',

La vojon forghas ghi je fero,

Kaj negho en matena fru'

Lanuge kovras ghin sur tero.

Au kiam pasas tra kampar'

Somersekego tiom brule,

Ke vadus trans marcheto-mar'

La musho ech fermitokule.

(«Stacio» de P_r_i_n_c_o V_j_a_z_e_m_s_k_i_j)[2].

[M_a_k_a_d_a_m_o — shtonpavimo de shoseoj kaj vojoj, aranghita lau la maniero de angla ingheniero G. L. M_a_c-A_d_a_m (1756 — 1836). M_a_k-E_v_a estas sherco, car en la rusa lingvo la vorto v_i_n_t_r_o estas ingenra.]

[200] C_i_k_l_o_p_o_j — lau la antikva greka mitologio unuokulaj grandeguloj, kiuj sub gvido de Vulkano forghis fulmojn por Zeuso[3].

[201] A_u_t_o_m_e_d_o_n_o (Automedonos) — lerta veturigisto de la batalcharo de A_hh_i_l_o (Achilleus), la plej kuragha el la grekaj herooj dum la siegho de Trojo.

[202] T_r_i_o_ch_a_r_o (trójka) — trichevale jungita glitveturilo, fama rusa jungarangho, uzata plejparte por plezurveturoj.

[203] V_e_r_s_t_o (verstá) — iama rusa mezuro por distanco, egalas 1,067 km.

[204] Noto de l' autoro: La komparo estas prunteprenita che K**, tiom konata pro ludemo de l' imago. K** estis rakontanta, ke estante sendita kiel kuriero de princo Potemkin al la imperiestrino, li veturis tiom rapide, ke lia spado, elshovighinta per ekstremajho el la veturilo, estis frapadanta la verstokolonojn kvazau palisaron.

[205] P_e_t_r_o I l_a G_r_a_n_d_a (1672 — 1725) — rusa caro. Agante despotisme, li enkondukis multajn gravajn reformojn en Ruslando, fondis Peterburgon (nun Leningrado) kaj generale multe faris por ke la tuta rusa vivo ricevu eksteran aspekton de europa civilizo.

[206] K_r_e_m_l — antikva historia kerno de la urbo Moskvo, chirkauita per muroj kaj turoj placaro kun palacoj kaj temploj, nuntempe sidejo de la Soveta registaro.

[207] B_u_hh_a_r_a_n_o_j — diverspopolaj, plejparte uzbekaj kaj turkmenaj, loghantoj de Buhhara lando en Meza Azio. Ili havis viglan komercon kun la rusoj.

[208] K_o_z_a_k_o_j — klaso de rusaj kamparanoj, kiuj estis liberaj de servuteco kaj havis aliajn privilegiojn kondiche ke ili loghis en la limrandoj de la shtato kaj plenumis konstantan militservon. Ne konfuzu kun k_a_z_a_k_o_j — turkodevena nacio, antaue konita sub la nomo k_i_r_g_i_z_o_j (kvankam kirgizoj au karakirgizoj estas alia popolo).

[209] En tiu chi strofo Pushkin provis priskribi rakonton de la vartistino de Tatiana pri Moskvo, sed li ne verkis ghin.

[210] Preghejo de sankta Hharitono la Konfesanto.

[211] K_a_l_m_u_k_o_j — mongoldevena popolo, loghanta apud Kaspia maro.

[212] Prononcu: mon anjh. Franclingve, signifas: mia anghelo.

[213] Prononcu: Pashét. Francmaniere, virina nomo.

[214] Rusa kutimo prezenti panon kaj salon (almenau pervorte) kiel signon de bonvenigo.

[215] Prononcu: Mosjéu Finmush. France, signifas: sinjoro Finmush.

[216] M_e_l_p_o_m_e_n_e — muzo de kantoj lau la antikva greka mitologio.

[217] Hh_i_t_o_n_o — greka vestajho.

[218] T_h_a_l_i_a au T_h_a_l_e_i_a — muzo de komedio lau la greka mitologio.

[219] Anglalingve, signifas: Estu felicha, kaj se ni adiauas por chiam, do por chiam estu felicha.

[220] M_a_r_c_u_s T_u_l_l_i_u_s C_i_c_e_r_o ( prononcu: Márkus Tulius Cícero) — fama Roma oratoro kaj filozofo (106 — 43 antau Kristo).

[221] G. R. D_e_r_jh_a_v_i_n (1743 — 1816) — la plej eminenta rusa poeto en la epoko antau Pushkin. En januaro 1815 li cheestis solenan ekzamenon en la Liceo de Cárskoe-Seló, apud Peterburgo, kie la dekkvinjara Pushkin deklamis sian poemon «Rememoroj en Cáskoe-Seló». D_e_r_jh_a_v_i_n estis ravita kaj antaudiris al Pushkin grandan estontecon.

[222] La dua parto de tiu chi strofo ne estis presigita de Pushkin en la redaktita de li teksto de la romano.

[223] B_a_k_h_a_n_i_n_o_j — virinoj, kiuj dedichis sin por servado al B_a_k_h_o (Bacchus), dio de vino kaj dibocho lau la antikva greka mitologio.

[224] L_e_n_o_r_a au L_e_o_n_o_r_e — heroino de la fama balado de la germana poeto G. A. B_ü_r_g_e_r (prononcu: Birger), vivinta en la jaroj 1748 — 1794.

[225] T_a_u_r_i_d_o — Krimeo.

[226] Noto de l' autoro: Vespera kunveno sen dancoj, propre signifas amason. [Anglalingve, prononcu: raut.]

[227] K_v_a_k_e_r_o_j (Quakers) — «skuighantoj» au «amikoj» — angla religia sekto, bazita sur chefaj dogmoj de protestantismo, abstinenco kaj spirita revelacio.

[228] Ch_a_c_k_i_j — chefheroo de la fama komedio «Malfelicho pro sagheco» de A. S. Gribojedov.

[229] Prononcu: Di kom il fo. Franclingve; signifas: De la deco.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия