Читаем Euhgeno Onegin полностью

[143] Noto de l' autoro: En la gazetoj oni miris, kiel oni povis nomi f_r_a_u_l_i_n_o simplan kamparaninon, dum la nobelaj fraulinoj, iom pli sube, estas nomitaj k_n_a_b_i_n_a_ch_oj!

[Vidu Chapitron Kvinan, strofo XXVIII.]

[144] Lumo de brulanta keno estis antaue kutima maniero por lumigi la kamparanajn kabanojn en vespero. Kontraue la richulaj domoj estis lumigataj per kandeloj.

[145] Noto de l' autoro: «Tio chi signifas»,— rimarkigas unu el niaj kritikistoj: — «ke la buboj kuradas per glitkuriloj». Juste!

[146] D_o_m_i_n_i_q_u_e D_u_f_o_u_r d_o P_r_a_d_t (prononcu: Dominík Difur de Pradt) — franca diplomato kaj politika verkisto (1759 — 1837).

[147] W_a_l_t_e_r S_c_o_t_t (prononcu: Uhólter Skot) — fama skota verkisto (1771 — 1832), autoro de konataj historiaj romanoj.

[148] C_l_i_c_q_u_o_t (prononcu: Klikó), M_o_ë_t_t_e (pr.: Moét), B_o_r_d_e_a_u_x_ (pr.: Bordó), A_ï (pr.: Aí) — markoj de diversaj francaj vinspecoj.

[149] Noto de l'autoro:

Plachis en junagh' al mi

Poezia vin' Aï

Pro shaumado sia brua,

Similanta al pasi'

Au al la juneco frua, k. c.

(Epistolo al L. P.).

[H_i_p_o_k_r_e_n_o — fonto de poezia inspirakvo lau la greka mitologio. Ghi ekshprucas en tiu loko, kie ekfrapis per sia hufo la flugilhava chevalo de la Muzoj P_e_g_a_s_o, simbolo de la poezio.]

[150] L_e_p_t_o — greka monero; metafore — ofero.

[151] Noto de l' autoro: A_u_g_u_s_t L_a_f_o_n_t_a_i_n_e — autoro de multaj familiaj romanoj.

[A_u_g_u_s_t L_a_f_o_n_t_a_i_n_e — prononcu: August Lafontén — germana verkisto (1758 — 1831).]

[152] Noto de l' autoro: Vidu «Unua Negho», poemon de la princo V_j_á_z_e_m_s_k_i_j[2].

[153] Noto de l' autoro: Vidu la priskribon de la finnlanda vintro en «Edda» de B_a_r_a_t_i_n_s_k_i_j[124].

[154] Tre kutima maniero por antaudiveni la sorton dum la novjara semajno: oni fandas vakson en kulero kaj elvershas ghin en malvarman akvon, poste oni elakvigas la strangeforman vaksajhon kaj esploras ghian ombron sur muro; el la ombra silueto surmura oni konkludas la estontecon.

[155] Noto de l' autoro:

Kat' vokas katinon

Al forno por dorm'.

Estas antaudiro de geedzigho; la unua kanto antaudiras morton.

[156] Noto de l' autoro: Tiamaniere oni ekscias nomon de estonta fiancho.

[157] L_e_l — dio de amo lau la antikva slava mitologio.

[158] Noto de l' autoro: En la gazetaro oni kondamnis la vortojn: f_r_a_p', d_i_r' kaj h_u_f_b_a_t', kiel maltaugajn novajhojn. Chi tiuj vortoj estas radike rusaj: «Eliris Bova el la tendo por refreshighi kaj li ekaudis en la vasta kampo homdiron kaj chevalan hufbaton» (F_a_b_e_l_o p_r_i B_o_v_á-r_e_gh_i_d_o). Frap' estas uzata en la popolparolo anstatau f_r_a_p_a_d_o, samkiel s_i_b_l' anstatau s_i_b_l_a_d_o: «Li siblon faris serpent-maniere» (Antikvaj rusaj versoj). Oni ne devas bridi la liberecon de nia richa kaj bela lingvo.

[La senco de tiu chi autora noto, laulitere tradukita esperanten kaj apenau komprenebla por alinacia leganto, kushas en tio, ke Pushkin uzis kelkajn vortojn en mallongigita formo sen kutimaj, sed superfluaj sufiksoj. Tiamaniere li multe plisimpligis kaj sensharghigis tiujn vortojn, restariginte samtempe ilian puran radikan signifon. Tiu chi ekzemplo el la rusa lingvo estas tre instrua ankau por Esperanto kaj ghi analoge rekomendas pli kuraghe senbalastigadi la vortojn for de malnecesaj longajhoj, kiuj nur plipezigas la esprimforton de la lingvo sen suficha bezono kaj utilo.].

[159] Noto de l' autoro: Unu el niaj kritikistoj, shajne, trovas en tiuj chi versoj nekompreneblan por ni malkonvenajhon.

[160] J_e_a_n d_e R_a_c_i_n_e (prononcu: Jhan de Rasín) — granda franca verkisto (1639 — 1699), autoro de kelkaj klasikismaj tragedioj.

[161] L_u_c_i_u_s S_e_n_e_c_a (prononcu: Lúcius Senéka) — Roma filozofo kaj tragediverkisto. Li naskighis en la jaro 4 antau Kristo kaj memmortigis sin en la jaro 65 p. Kr. lau ordono de Nero, pro partopreno en konspiro kontrau tiu chi tirana imperiestro.

[162] Noto de l' autoro: La divenlibroj estas vendataj che ni sub la firmo de Martin' Zadeka, estiminda persono, neniam verkinta divenlibrojn, kiel rimarkigas V. M. Fédorov.

[163] «P_e_t_r_i_a_d_o» — epopeo de M. L_o_m_o_n_o_s_o_v, granda rusa scienculo kaj literaturisto (1711 — 1765), dedichita al la caro Petro I.

[164] J_e_a_n F_r_a_n_ç_o_i_s M_a_r_m_o_n_t_e_l (prononcu: Jan Fransuá Marmontél) — franca verkisto (1723 — 1799).

[165] Noto de l' autoro: Parodio de la konataj versoj de Lomonósov:

L' auror' per sia man' skarlata

De la matena pacakvar'

Venigas kun la sun' naskata,— k.c.

[166] Noto de l' autoro:

....................Bujánov, la najbar'

Vizitis min hierau tute ne razita,

Chifita, en lanug', en chap' kun vizier'...

(«Danghera Najbaro»).

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия