Estante 18-jaragha, A_n_n_i_b_á_l estis sendita de la caro Francion, kie li komencis sian oficon en la armeo de la regento; li revenis Rusion kun dishakita kapo kaj kun rango de franca leutenanto. Dum la regado de A_n_n_a [1730 — 1740], A_n_n_i_b_á_l, estante persona malamiko de B_i_r_o_n [favorito de Anna], estis sendita Siberion lau bonaspekta preteksto. Enuighinte pro la senhomeco kaj pro severeco de la klimato, li propravole revenis Peterburgon kaj vizitis sian amikon M_i_n_i_hh. M_i_n_i_hh ekmiregis kaj konsilis al li kashighi senprokraste. A_n_n_i_b_á_l iris al siaj bienoj kaj tie li loghis dum la tuta regado de Anna, estante konsiderata kiel oficanta en Siberio. E_l_i_z_a_v_é_t_a, surtronighinte [1741], chirkaushutis lin per siaj favorajhoj. A. P. A_n_n_i_b_á_l mortis jam dum la regado de E_k_a_t_e_r_i_n_a [1762 — 1796], liberigite de la gravaj oficokupoj kun la rango de chef-generalo, la 92-an jaron post sia naskigho.
En Rusio, kie la memoro pri rimarkindaj personoj rapide malaperas, pro manko de historiaj notajhoj, la stranga vivo de A_n_n_i_b_á_l estas konata nur lau la familiaj legendoj.
Lia filo, generalo-leutenanto J. A. A_n_n_i_b_á_l apartenas sendispute al la nombro de la plej distingitaj personoj de la Katarina jarcento (li mortis en 1800).
[A. Pushkin tre shatis sian nobeldevenon. La historion de A_n_n_i_b_á_l li intencis rakonti en romano «La negro de Petro la Granda», kiu estis nur komencita.]
[77] P_o_p_o — vulgara nomo de rusa pastro.
[78] F_a_r n_i_e_n_t_e — nenionfarado (itallingve).
[79] L_o_r_d_o G_e_o_r_g_e G_o_r_d_o_n B_y_r_o_n (prononcu: Ghorgh Gordon Bájron) — fama angla poeto (1788 — 1825). Lia poezio havis grandan influon en la tuta Europo. Pushkin trafe esprimis tiujn chi modhumorojn de sia epoko en la figuro de Eugeno Onegin.
[80] S_a_l_g_í_r — rivero en Krimeo. La kaptitinoj de Salgiro estas haremvirinoj, pri kiuj Pushkin rakontas en sia poemo «Bahhchisaraja fontano».
[81] Ho, kamparo! H_o_r_a_t_i_u_s. (Latinlingve).
Ho, Ruslando! (Ruslingve).
Q_u_i_n_t_u_s H_o_r_a_t_i_u_s F_l_a_c_c_u_s (prononcu: Kvintus Horácius Flakus) — fama Roma poeto (65 — 8 antau Kristo). En siaj verkoj li multe priskribis la kamparan vivon kiel bienposedanto kaj mastro.
[82] D_r_i_a_d_o_j — feinoj de l' arbaroj lau la antikva greka mitologio.
[83] F_r_a_m_a_s_o_n_o_j au F_r_a_n_k-m_a_s_o_n_o_j («liberaj masonistoj») estis personoj, apartenantaj al duonsekretaj konspirorganizajhoj (t. n. loghioj), kiuj havis diversajn noblajn celojn, iufoje revoluciajn. El la medio de frank-masonoj eliris interalie la famaj «Dekabristoj», organizintoj de la malsukcesinta ribelo la 14-an de decembro 1825, kiu celis starigon de demokratia konstitucio en Rusio.
[84] G_ö_t_t_i_n_g_e_n (prononcu: Géutingen) — universitata urbo en Germanio. En la fino de la XVIII jarcento tie ekzistis fama asocio de poetoj (Göttinger Dichterbund).
[85] I_m_m_a_n_u_e_l K_a_n_t (1724 — 1804) — granda germana filozofo. Idealismaj principoj kaj aprioriaj ideoj de Kant estis siatempe tre disvastigitaj kaj havis grandan influon.
[86] La finan parton de la strofo Pushkin ne presigis, vershajne pro tiutempaj cenzurkondichoj (aludo pri la «frank-masonoj» kaj «dekabristoj»).
[87] F_r_i_e_d_r_i_c_h S_c_h_i_l_l_e_r (prononcu: Frídrihh Shíler) — fama germana dramverkisto kaj poeto (1759 — 1805).
[88] J_o_h_a_n_n W_o_l_f_g_a_n_g G_o_e_t_h_e (prononcu: Johan Volfgang Géute) — granda germana poeto kaj verkisto (1749 — 1832). Li estas konsiderebla kiel unu el la plej grandaj poetoj de la mondo. Lia chefverko «Faust» estas tradukita esperanten de N. Barthelmess (eld. de SAT, Leipzig 1923).
[89] S_a_m_o_v_a_r_o — kutima rusa aparato en formo de akvujo kun tubo enmeze por karbo, servanta por boligi akvon. Ghi estas metata sur tablon dum tetrinkado.
[90] D_u_n_j_a — mallongigo de E_u_d_o_k_s_i_o, tre kutima rusa virina nomo.
[91] Noto de l' autoro: El la unua parto de «Dnepra Niksino».
[92] N_a_p_o_l_e_o_n B_o_n_a_p_a_r_t_e (1768 — 1821) — fama aventuristo, kiu, posedante genian talenton de militkomandanto, sukcesis atingi superan gradon de potenco kaj farighis franca imperiestro, ghis post malsukceso de militiro kontrau Rusio en 1812 li estis abdikigita kaj mortis en ekzilo.
[93] Do al kartludo.
[94] Noto de l' autoro: La plej dolchesonaj grekaj nomoj, kiel ekzemple: Agatono, Filato, Teodora, Tekla kaj aliaj, estas uzataj che ni nur inter la homoj el la simpla popolo.
[95] S_a_m_u_e_l R_i_c_h_a_r_d_s_o_n (prononcu: Sémjuel Richardsón) — angla romanverkisto (1689 — 1761). Li estis fondinto de la romanspeco por familia legado, kie la bonvirto estas rekompencata, la malvirto punata kaj la moralo estas prezentata kiel chefa vivprincipo.
[96] Noto de l' autoro: G_r_a_n_d_i_s_o_n kaj L_o_v_e_l_a_c_e estas herooj de du famaj romanoj [de R_i_c_h_a_r_d_s_o_n].
(L_o_v_e_l_a_c_e — prononcu: Lovlés).
[97] Noto de l' autoro: Si j' avais la folie de croire encore au bonheur, je le chercherais dans l' habitude.(Chateaubriand).