Читаем Euhgeno Onegin полностью

[N_i_c_o_l_a_s B_o_i_l_e_a_u-D_e_s_p_r_é_a_u_x (prononcu: Nikolá Bualó-Depreó) — fama franca poeto kaj kritikisto (1636 — 1711). Li estis autoro de diversaj satiroj kaj de la famekonata «L'Art poetique» (La poezia arto). Li faris gravan servon al la franca literaturo, instruante ofte pedantecajn, sed kelkaparte utilajn regulojn en spirito de tiu tempo. Li estis adepto de la filozofo D_e_s_c_a_r_t_e_s (prononcu: Dekárt) kaj rekta kontrauulo de la jezuitoj.

L_o_u_i_s XIV (prononcu: Lui) — Ludoviko XIV (1643 — 1715) — franca regho, kiu estis protektanto de B_o_i_l_e_a_u.

S-ino S_t_a_ë_l (prononcu: Stal) — franca verkistino, kiu priskribis Rusion en sia libro «Dix ans d' éxil» (Dek jaroj da ekzilo).].

[64] Temas pri la rondo de Peterburgaj literaturistoj.

[65] F_o_r_t_u_n_a — diino de felicho kaj richo lau la antikva roma mitologio. Shi estis blinda kaj semis siajn donacojn, ne vidante, al kiuj shi ilin donis.

[66] Noto de l' autoro: La legantoj memoru belegan priskribon de la Peterburga nokto en la idilio de G_n_e_d_i_ch:

«Jen nokto: sed tamen ne velkas orstrioj de l' nuboj.

Sen lun' kaj sen steloj helplenas la tuta aspekto.

Che fora marbordo videblas arghenta velaro

De shipoj apenau en blua chielo naghantaj.

Per lum' senkrepuska la nokta chielo radias,

Purpur' okcidenta kunighas kun or' orienta:

Samkvazau tagastro tuj post ekvesper' elkondukas

Rughvangan auroron. Ghi estis la tempo somera,

En kiu la tagoj forshtelas potencon de l' nokto;

En kiu fremdulon ravigas en norda chielo

Kunfluo plej sorcha de ombro kaj dolcha hellumo,

Neniam povanta ornami chielon de l' sudo;

Ghi estis heleco, simila al norda knabino

Kun bluaj okuloj kaj vangoj kun rugha koloro

En kadro de ondoj da blonda abunda hararo.

Chi tiam sur Nevo kaj sur Petropolo plej luksa

Aperas vesper' sen krepusko kaj nokto sen ombro;

Chi tiam, apenau fininte meznoktan kanteton,

Jam tuj Filomelo rekantas saluton al tago.

Sed estas malfrue; ekblovis al tundroj de Nevo;

Mallevis sin roso...............................................

Jen estas meznokto; bruinte per mil' da remiloj,

Sin Nev' ne ekskuas; forighis la gastoj de l' urbo;

Nek vocho sur bordo, nek ondo sur akvo, silento:

Nur iam brurulo de l' pontoj trakuras rapide,

Nur kri' longedaura traflugas el fora vilagho,

El kiu en nokt' intervokas militaj gardistoj.

Dorm' regas...........................................»

[N. I. G_n_é_d_i_ch (1784 — 1833) — rusa poeto, fama tradukinto de «Iliado» en la rusan lingvon. Li verkis ankau originalajn romanojn kaj lirikajn poemojn, ankau li estis perfekta deklamisto.

P_e_t_r_o_p_o_l_o — poezia nomo de Peterburgo au Petrogrado (nun Leningrado).

F_i_l_o_m_e_l_o (Philomela) — filino de Atena regho Pandiono, shi estis sorche transformita je najtingalo. Metafora nomo de chiu najtingalo.

T_u_n_d_r_o — norda traglaciighinta marchtereno kun sovagha koniferarbaro, neniam plene redegelanta en somero.]

[67] Noto de l' autoro:

Beldiinon admirforme

Spektas la poet' en vid',

Dum en nokto li sendorme

Sin apogas je granit'.

(Muravjóv. «Al la diino de Nevo»).

[M. N. M_u_r_a_v_j_o_v (1757 — 1807) — verkisto kaj klerigaganto. En siaj verkoj li imitis la sentimentalismon de K_a_r_a_m_z_i_n (1766 — 1826).].

[68] Strato en Peterburgo.

[69] T_o_r_q_u_a_t_o T_a_s_s_o (prononcu: Torkváto Taso) — granda itala poeto (1544 — 1595), autoro de la fama epopeo «Liberigita Jerusalemo» (La Gerusalemme liberata). O_k_t_a_v_o — okversa strofmezuro kun alterna rimarangho.

[70] B_r_e_n_t_a — rivero en la supra Italio.

[71] A_p_o_l_o (Apóllon) — filo de Zeuso kaj Latona, frato de Diana, dio de suno, lumo kaj poezio lau la greka mitologio. Nepoj de Apolo — poetoj, artistoj.

[72] A_l_b_i_o_n_o — kelta kaj nun precipe poezia nomo de la Grandbrita insulo.

[73] V_e_n_e_c_i_o (Venezia) — itala urbo, fama pro siaj stratkanaloj.

[74] F_r_a_n_c_e_s_c_o P_e_t_r_a_r_c_a (prononcu: Franchesko Petrarka) — fama itala poeto (1304 — 1374), autoro de la rimarkindaj versoj «Canzoniere» (prononcu: kanconjére), dedichitaj al iu L_a_u_r_a, kiu estis amatino de P_e_t_r_a_r_c_a kaj kiun li fidele amis kaj prikantis dum sia tuta vivo.

[75] Noto de l' autoro: Verkite en Odessa.

[76] Noto de l' autoro: La autoro, el la flanko de la patrino, havas afrikan devenon. Lia praavo A_b_r_á_m P_e_t_r_ó_v_i_ch A_n_n_i_b_á_l en sia okjara agho estis shtelita de sur la bordoj de Afriko kaj venigita Konstantinoplon. La rusa ambasadoro, elachetinte lin, sendis lin donace al Petro la Granda, kiu kristanigis lin en Vilno. Poste lia frato estis veninta komence Konstantinoplon kaj poste Peterburgon, proponante elachetmonon por li, sed Petro I ne konsentis redoni sian baptiton. Ghis profunda maljunagho A_n_n_i_b_á_l memoris ankorau Afrikon, la luksan vivon de la patro, 19 fratojn, inter kiuj li estis la plej juna; li memoris, kiel oni estis kondukanta ilin al la patro, kun la brakoj ligitaj post la dorso, dum li sola estis libera kaj naghis che fontanoj de la patra domo; li memoris ankau sian amatan fratinon Laganion, kiu naghis malproksime post la shipo, sur kiu li estis forveturanta.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия