[2] P_r_i_n_c_o P. A. V_j_á_z_e_m_s_k_i_j (1792 — 1878) — poeto kaj literatura kritikisto. V_j_á_z_e_m_s_k_i_j, Jh_u_k_ó_v_s_k_i_j kaj B_á_t_j_u_sh_k_o_v estis en la tempo de Pushkin chefaj pioniroj de la romantisma periodo en la rusa literaturo, anstatauinte la pezan «klasikismon» de la XVIII jarcento kaj la larmeman «sentimentalismon» de la juna Karamzin. En la komenco de la XIX jarcento la rusa literaturo, malgrau sia centjara pasinteco, estis ankorau infanagha: ghi estis ankorau konsiderata kiel «agrabla amuzo» de la richa nobelaro.
[3] Z_e_u_s_o — la plej supera dio de la antikva greka mitologio.
[4] «R_u_s_l_a_n_o k_a_j L_u_d_m_i_l_o» — unu el la pli fruaj verkoj de Pushkin, kiu faris lian nomon famekonata en la vastaj rondoj de la legantoj. «Ruslano kaj Ludmilo» estas tradukita esperanten de V. N. Devjatnin (vidu: Devjatnin, Plena Verkaro, Libro tria, eld. Kazan 1908).
[5] N_e_v_o (Neva) — rivero fluanta tra Leningrado (tiam Peterburgo) el Ladoga lago al Finna golfo de Balta maro. «Che la Neva rando» — t. e. en Peterburgo.
[6] Noto de l' autoro: Verkite en Besarabio.
[Tiutempe Pushkin estis ekzilita el Peterburgo al la sudo pro siaj spritaj kaj trafaj epigramoj kontrau diversaj altranguloj kaj ankau pro siaj liberamaj ideoj].
[7] M_o_n_s_i_e_u_r (prononcu: mosjéu) — sinjoro (franclingve); M_a_d_a_m_e — sinjorino. La rusaj nobeloj kutime dungadis francajn, germanajn au anglajn guvernistojn por siaj infanoj por eduki ilin lau la modo de supera klaso.
[8] Noto de l' autoro: D_a_n_d_y — modemulo. [Prononcu: déndi. En la komenco de la XIX jarcento la rusa nobelaro estis precipe influata de la angla modo kaj de la anglaj varoj].
[9] J_u_v_e_n_a_l_i_s (mortis en la jaro 130) — Roma poeto-satirikisto.
[10] V_a_l_e — adiau (latinlingve).
[11] E_n_e_i_d_o (A_e_n_e_i_s) — chefverko de la fama Roma poeto Publius Virgilius Maro (70 — 19 antau Kristo). En ghi estas rakontata historio de Eneo (Aeneas), filo de Anhhizo (Anchises) kaj Venuso, kiu post detruo de Trojo venis Italion kaj fondis tie la grandan latinan shtaton. «Eneido» estas tradukita esperanten de d-ro Vallienne (eld. de Hachette, Paris 1906).
[12] Jambo — versmezuro, konsistanta el du silaboj, la unua neakcentita, la dua akcentita. Hhoreo au trokeo — versmezuro, konsistanta ankau el du silaboj, la unua akcentita, la dua ne akcentita.
[13] H_o_m_e_r_o (Homeros) — efektiva au supozata autoro de la granda antikva greka eposo «Iliado» (Ilias) kaj «Odiseo» (Odysseia). Oni kredas, ke li vivis inter la XI kaj VII jarcentoj antau Kristo, sed plej vershajne la ambau epopeoj kombinighis en la VI jarcento a. K. kiel produkto de kolektiva popolpoezio el apartaj poemoj kantitaj de vagantaj rapsodoj. «Iliado» estas tradukita esperanten de A. Kofman (eld. Nürnberg 1895 — 96).
[14] T_h_e_o_k_r_i_t_e_s au T_h_e_o_c_r_i_t_u_s — greka idilia poeto, vivinta en la III jarcento antau Kristo.
[15] A_d_a_m S_m_i_t_h (1732 — 1790) — fama angla politik-ekonomiisto kaj filozofo. Lia verko «Pri la richeco de la popoloj» faris komencon por la politik-ekonomia scienco.
[16] P_u_b_l_i_u_s O_v_i_d_i_u_s N_a_s_o (43 a. K. — 17 p. K.) — granda Roma poeto. N_a_s_o (prononcu: Nazo) estis autoro de multaj erotikaj poemoj kaj interalie de la verko «Ars amatoria» (Arto ami). Pro iu kauzo, en la fino de sia vivo, li estis ekzilita al la bordo de Nigra maro kaj tie mortis.
[17] Noto de l' autoro: La opinio, ke O_v_i_d_i_u_s estis ekzilita al la nuntempa Akkermán, estas bazita sur nenio. En siaj elegioj E_x p_o_n_t_o li klare signas kiel lokon de sia restado la urbon Tomi, che la delto mem de Danubo. Same maljusta estas ankau la opinio de V_o_l_t_a_i_r_e, supozanta kiel kauzon de lia ekzilo la sekretan amfavoron de J_u_l_i_a, filino de A_u_g_u_s_t_u_s. O_v_i_d_i_u_s estis tiutempe chirkau kvindekjara, kaj la malvirtema J_u_l_i_a, jam antau dek jaroj pli frue, mem estis ekzilita de sia jhaluzema patro. Ceteraj konjektoj de la scienculoj estas nenio alia ol konjektoj. La poeto plenumis sian promeson kaj lia sekreto mortis kun li. «Alterius facti culpa silenda mihi». [Pri alia farita kulpo mi devas silenti].
[F. M. V_o_l_t_a_i_r_e (prononcu: Voltér) estis fama franca verkisto (1694 — 1778). Lia romano «C_a_n_d_i_d_e» (Kandid) estas tradukita esperanten de E. Lanti (eld. SAT en Paris 1929).
A_u_g_u_s_t_u_s — honortitolo de Roma imperiestro].
[18] B_a_r_o_n_i_n_o d_e S_t_a_ë_l-H_o_l_s_t_e_i_n (prononcu: Stal) au sinjorino L_o_u_i_s_e-G_e_r_m_a_i_n_e N_e_c_k_e_r (prononcu: Luíz-Jhermén Nekér) — fama franca verkistino (1766 — 1817).
[19] V_i_c_g_r_a_f_o F_r_a_n_ç_o_i_s-R_e_n_é-A_u_g_u_s_t_e d_e C_h_a_t_e_a_u_b_r_i_a_n_d (prononcu: Fransuá-René-Ogíst Shatobrián) — franca verkisto (1768 — 1848); kune kun s-ino de Staël li estis unu el antauuloj de romantismo en la franca literaturo.
[20] Tiun chi strofon Pushkin forigis el la definitiva teksto de la romano kaj anstatauigis per punktaro.