Tieas nuda stepa vast';
Nur ie oni prilaboris,
Ke junaj branchoj en tagmez'
Liveras ombron lau neces'.
*
Sed kio estas rakontota?
Odeso polva, diris mi.
Se dirus mi: Odeso kota —
Mi ne mensogus tie chi.
Dum ses semajnoj ja Odeso
En chiu jar' lau vol' de Zeuso[3]
Fordronas tute sen mezur'
En densa koto kaj malpur'.
Enkotumighas chiuj domoj
Je metro alte, kaj trans strat'
Nur per la stilzoj eblas vad';
En kot' gluighas charoj, homoj,
Kaj droshkon tiras por elmov'
Anstatau la chevalo — bov'.
*
Sed shtonojn hakas jam martelo,
Kaj baldau per pavima mas'
Savite kovros sin kun belo
La urbo kvazau per kiras'.
Sed en Odeso akvohava
Ekzistas plua manko grava;
Kaj kiu? — akvokondukil'.
Okazas granda malfacil'.
Sed ne domaghas finkonklude,
Precipe se sen multa kost'
Vin' importatas sen impost',
Kaj suno suda, maro suda...
Do kion plue por demand'?
Benita estas tiu land'!
*
Tuj kiam la kanon' signala
De l' shipo salvis en maten',
De l' kruta bord' en kuro fala
Mi al la mar' rapidas jen.
Per sala ond' refreshigite,
Mi kun la pipo ardigita
Ghutrinkas kafon kun aniz'
Lau musulman' en paradiz'.
Mi ekpromenas. Malfermata
«Casino»[277] estas jam; bonson'
De l' tasoj tintas; al balkon'
Markist' eliras dormestata
Kun balail'; vendistoj du
Kunvenis jam por rendevu'.
*
La plac' eksvarmas jam hompreme.
Klopodas vigle gevirar'
Senfare jen, jen afereme,
Sed chefe tamen por ekfar'.
Jen negocist' je riskaj agoj
Rigardi iras al la flagoj,
Por informighi pri alven'
De certaj veloj al haven'.
Kaj kiuj varoj kaj el kie
En kvaranteno trovas sin?
Chu venis barelar' da vin'?
Kaj chu ekzistas pesto ie?
Chu incendi', malsat', milit'
Okazis ie por profit'?
*
Sed ni, bubaro sen chagrenoj,
Atendis ni de la import'
Nur bonajn ostrojn el basenoj
Che la Konstantinopla bord'.
Chu ostroj venis? Ghoj' sen baro!
Kaj la manghema junularo
Vivajhojn grasajn glutas tuj
El la marfunda konka uj',
Aspergetinte per citrono.
Diskutoj, bruo — sur la tabl'
Aperas vino, kun afabl'
El kel' prenita de Otono[278];
La horoj flugas, kaj la shuld'
Plikreskas chiam en rezult'.
*
Sed venas jam vespero blua,
Opero nin allogas tre:
R_o_s_s_i_n_i[279] tie estas ghua,
Europa favorit' — Orfe'[280].
Ne atentante al kritiko,
Li chiam novas kun efiko,
Li sonojn vershas — kun bolad'
Fluadas ili en rulad',
Samkiel kisoj de l' junghuo,
En dorlotem', en flampasi',
Samkiel shprucoj de Aï[148],
Shaumantaj en orbrila fluo...
Sed chu similas en simbol'
Al vino la d_o_-_r_e_-_m_i_-_s_o_l?
*
Sed chu nur tiuj dolchaj ghuoj?
Sed la serchado per lornet'?
Sed postkulisaj rendevuoj?
Sed p_r_i_m_a_-_d_o_n_n_a[281]? Sed balet'?
Sed la loghi' luks-oportuna,
En kiu sidas bela, juna,
Fiera negocist-edzin'
En mez' de l' adorantaj shin?
Kaj shi auskultas, ne auskultas
Al kavatin', al ampretend',
Al sherc' kun flata kompliment'...
Kaj shia edz' en dormo stultas,
Li nur vekighas por osced'
Kaj ree ronkas en kviet'.
*
Finalo jam; la hal' malplenas;
Disiras la publik' kun zum';
Al plac' amaso sin ektrenas
Sub stela kaj lanterna lum';
Filar' de Auzoni' beata[282]
Kantetas iom memoratan
Gajmelodion de ari'
Kaj blekas recitadon ni.
Malfrue. Jam Odeso dormas:
Senspira, varma estas nun
La muta nokto. Lumas lun',
Nubaro diafana formas
Vualon sur chiela pur'.
La Nigra maro bruas nur.
*
Do jen mi loghis en Odeso
En mez' de nova amikar',
Lasinte tute en forgeso
Heroon mian dum erar'.
Onegin ja neniam vere
Amikojn havis perletere,
Kaj mi aliaflanke mem
Neniam al korespondem'
Inklinis. Do per kia miro
Frapita trafe estis mi,
Tuj kiam ekaperis li
Simile al fantoma viro;
Ekkriis la amikoj jen
Kaj mi ekghojis kun solen'!
*
Nelonge ni promenis kune
Sur bordoj de Euksina mar'[283]:
Disigis ree malkomune
La sorto nin per nova bar'.
Onegin, plene satigita
Per chio nun de li vidita,
Direktis sin al Neva bord'[5];
Kaj mi al malproksima nord'
For de l' ostraro nigramara,
De l' sinjorinoj de la sud'
Kaj for de l' nobelara trud'
Foriris al la ombr' arbara
Kaj al T_r_i_g_ó_r_s_k_o_e_-_vilagh'[284].
Malgajis mia alvojagh'.
*
Ho, chie, kie donos Sorto
Al mi angulon sub tegment',
Kaj kie pelos ghia forto
Kanoton mian en torent';
Kaj chie, kie tombo paca
Atendos min kun fauk' minaca,—
Mi chie per sincera ben'
Amikojn miajn benos jen.
Ne, ne! nenie do forgesos
Mi pri ilia korkares',—
Chu sola, chu en homa mez'
Imagi mi neniam chesos
Vin, salikar' che akva klar',
Kaj vin, T_r_i_g_ó_r_s_k_o_e_-_kampar',—
*
Kaj vin, de S_ó_r_o_t_j[285] bordoj krutaj,
Kaj strioj de monteta plat',
Kaj vojoj en la boskoj mutaj,
Kaj dom' de nia festenad',
Azil' de Muzoj brilvestita
Kaj de J_a_z_i_k_o_v[139] prikantita,
Dum el sanktej' de saghofont'
Venadis li al nia rond',—
Prikantis li de S_ó_r_o_t_j dignon,
Kaj belsonoris versa rim'
En vasta kampa malproksim'.
Mi ankau tie lasis signon
Kaj shalmon de la poezi'
Por vent' pendigis sur abi'.
KOMENTARO
[1] P. A. P_l_e_t_n_j_ó_v (1792 — 1862) — verkisto, poeto, kun kiu Pushkin havis amikrilatojn koresponde kaj kiu kelkatempe administris eldonadon de la verkoj de Pushkin.