Kun via koro kaj prudent'
Chu eblas esti sklav' de sent'?
XLVI.
«Kaj ja por mi, Onegin, tedas
Chi tiu luksa efemer',
Moddomo mia richposeda,
Sukcesoj en la alta sfer'.
Chi tiun fals-orajhon tutan,
La brilon, bruon vant-diskutan
Mi donus tuj por libra bret'
Kaj por sovagha ghardenet',
Por nia simpla kamploghejo,
Por lokoj, kie vin kun ghoj',
Onegin, vidis mi en foj',
Kaj por trankvila pactombejo,
En kiu staras kruc' en klin'
Sur mia kara vartistin'...
XLVII.
«Kaj tiel eblis la felicho!..
Sed estas mia sort-lini'
Jam decidita. Sen suficho
Da singardemo faris mi
Vershajne: tamen la patrino
Plorpetis tiel min sen fino;
Por mi egalis chiu lot'...
Mi edzinighis. Amklopod',
Mi petas vin, nun devas chesi;
Mi scias: ja en via kor'
Fier' ekzistas kaj honor'.
Mi amas (kial ne konfesi?),
Sed la alia edzas min;
Do mi fidelos ghis la fin'.»
XLVIII.
Foriris shi. Eugen' turmente
Tondrefrapite staras nun.
En kia uragan' de sentoj
Trovighas lia korprofund'!
Sed jen eksonis spron' kalkana,
La edzo nun de Tatiana
Aperis brave, tie chi
Heroon mian lasu ni,
Leganto, en minuto brula
Por longe... ech por chiam. Char
Sufiche jam ni en erar'
Sekvadis lin. Do ni gratulu
Nin reciproke pri la bord'.
Jam estas tempo lau bonord'!
XLIX.
Leganto, kiu ajn, amiko
Au malamiko, volas mi
De vi disighi kun efiko.
Adiau do. Se serchis vi
En tiuj chi linioj strofaj
Chu miajn pensojn filozofajn,
Chu rememorojn dum ripoz',
Spritajhojn, bildojn lau epos',
Chu gramatik-erarojn ruze,—
Di' donu, ke eltrovu vi
Nun en libreto tiu chi
Almenau grajnon por amuzo,
Por rev', por kor', por polemik'.
Kaj nun adiau do, amik'.
L.
Adiau ankau vi, kunulo,
Fidela mia ideal',
Kaj vi, farata kun skrupulo,
Laboro mia. En real'
Per vi mi sciis chion indan
Por la poet': forgeson blindan
De l' brua viv' de l' mondo for,
Amik-konsolojn por la kor'.
Jam pasis longe de post kiam
Eugen' kaj Tanjo-junulin'
Unue ekinspiris min
Kaj la romanprojekton mian
Mi tra magia revkristal'
Distingis nur sen klar' en pal'.
LI.
Kaj ili, kiuj audis legi
Unuajn strofojn en deklam',
For estas au malproksimege,
S_a_a_d_i[248] kiel diris, jam.
Sen ili la roman' finighis.
Kaj shi, el kiu kombinighis
De Tatiana l' ideal'...
Ho, multe prenis la fatal'!
Felichas, kiu vivofeston
Forlasis frue, sen ghis fin'
Eltrinki glason kun la vin',
Ne legis kiu ghian reston
Kaj liberigis sin de ghi,
Samkiel de Onegin mi.
FRAGMENTOJ EL LA VOJAGhO DE ONEGIN.
«La ellasitaj strofoj de la romano kelkfoje prezentis pretekston por malaprobo kaj noketoj (cetere tre justaj kaj spritaj). La autoro sincere konfesas, ke li forigis el sia romano tutan chapitron, en kin estis priskribita la vojagho de Onegin tra Ruslando. De li dependis marki chi tiun ellasitan chapitron per punktaro au cifero; sed por eviti tromplogon li decidis prefere meti, anstatau la naua numero, la okan super la lasta chapitro de «Eugeno Onegin» kaj oferi unu el la finaj strofoj:
Jam tempo: plum' ripozon petas;
Nau kantoj pretas de l' rakont';
Al ghoja bordo nun eljhetas
Boaton mian naua ond'.—
Al vi do gloron, nau Kamenoj[249], k. c.
P. A. Katenin[35] (kies bela poezia talento ne malhelpas esti ankau delikata kritikisto) rimarkigis al ni, ke chi tiu eligo, eble profita por la leganto, malutilas tamen al la plano de la tuta verko; char pro tio la transiro de Tatiana, provinca fraulino, al Tatiana, nobela sinjorino, farighas tro subita kaj neklarigita. Estas rimarkigo, evidentiganta spertan artiston. La autoro mem sentis ghian justecon, sed li decidis eligi chi tiun chapitron pro kauzoj gravaj por li, sed ne por la publiko. Kelkaj fragmentoj estis presitaj; ni tie chi ilin lokas, aldoninte al ili ankorau kelkajn strofojn.»
Enuigite pro degrado
Lau fam' al rolo de M_e_l_m_o_t[117],
Li iutage dum pluvado
Vekighis kiel Patriot'.
Do tuj, sinjoroj, finrezulte
Rusland' al li ekplachis multe,
Kaj decidite: estas am',
Ruslandon li nur songhas jam,
Jam li Europon malkonfidos
Kun ghia seka politik'
Kaj malvirteco sen efik'.
Onegin forveturas: vidos
Ruslandon li kun grenkampar',
Dezertoj, urboj, montoj, mar'.
*
Li sin preparis — glor' al dio.
Kaj facilkura poshta char'
Jen do la trian de junio
Ekveturigis lin sen bar'.
Dum li sur glateben' rapidas,
Li Grandan Nóvgorod-on[250] vidas;
La placoj pacas en trankvil';
Ribela mutas sonoril'[251].
Sed vagas chie glorfantomoj:
Jen konkerinto Skandinav'[252],
Legheldoninto Jaroslav'[253],
Johanoj[254] kaj popolohomoj
De la malnova glor-epok'
Che temploj kun humila vok'.
*
Angor', angor'! Eugen' rapidas
Pli pluen, pluen: en aper'
Li kvazau ombroj urbojn vidas
Valdáj, Torjhók kaj ankau Tver.
De kampaninoj chiuflankaj
Li ekachetas jen barankojn[255],
Kaj jen pantoflojn kun ornam',
Kaj jen sur Volgaj[191] bordoj jam
Veturas li dormante, kuras
Nun la chevaloj che l' river';
Veturigistoj en liber'
Fajfkantas kaj blasfeme jhuras:
Volvighas polv'. Ekbruas rad'
En Moskvo sur Tverskaja strat'.
*
En Moskv' Onegin nun renkontas
Fieran vanton en okup',
Fraulinoj antau li ekfrontas,
Regalo kun sterleda sup';
En saloneg' de Angla klubo[256]
(De parlamento prov', sen dubo)
Tra meditem' dum manghomach'
Diskutojn audas li pri kach'.
Rimarkis oni lin. Kun tono
Diversa lau vari-difin'