Kaj nur interrompadis ghin
Rezon' racia sen rutin',
Sen trivial', senpedantece,
Neniun ofendante per
Vigleco sia en liber'.
XXIV.
Sed tamen estis krem' chi tie
De la chefurbo, de la mod',
Personoj renkontataj chie,
Stultuloj gravaj por klopod';
Cheestis sinjorinoj aghaj
En kufoj, tre kolervizaghaj;
Fraulina estis societ'
Tre serioza sen ridet';
Cheestis fremdambasadoro —
Pri shtataferoj spertemul',
Cheestis griza maljunul'
Shercanta lau malnova moro:
Subtile, trafe kaj kun sagh',
Sed iom strange por nunagh'.
XXV.
Sinjor' cheestis ankau unu,
Kolera tre pri chio ajn:
Pri te' tro dolcha au tro bruna,
Pri plata de l' virinoj shajn',
Pri vira ton', kritikdifinoj,
Pri monogram' de du fratinoj,
Pri bluf' jhurnala, pri milit',
Pri negho kaj edzinkvalit'...
[Cheestis cenzurist' ekstrema
(Katon'[234] chi tiu kun abrupt'
Jhus eksigitas pro korupt');
Cheestis senatan' dormema
Kun kartludema solaspir',
Por registar' necesa vir'.][235]
XXVI.
P_r_o_l_a_s_o_v estis, meritinta
Famecon pro malnobla far',
Krajonojn de S_t.-P_r_i_e_s_t[236] stumpinta
For en la tuta albumar';
Alia diktatoro bala
Jen staris kiel bild' jhurnala,
Rozvanga kiel pask-kerub',
Senmova en korseta tub';
Kaj iu vojaghist' okaza,
Aroga troamelumit',
La gastojn igis al ekrid'
Pro sia pozo zorg-emfaza;
Nur mutrigard' en reciprok' —
Al li komuna estis mok'.
XXVII.
Onegin dum la daur' vespera
Pri Tatiana pensis nur,
Ne pri knabin' kun kor' sincera
Enamighinta lau natur',
Sed pri diino reghaspekta
De l' luksa kaj majesta Nev'[5].
Ho, homoj, al la praa Ev'
Similas via eco homa:
Havajh' ne kontentigas vin;
Serpento vokas vin sen fin'
Al la mistera arbo poma:
Kaj sen la loga frukto jen
Al vi ne plachas ech Eden'.
XXVIII.
Shanghighis kiom Tatiana!
Kaj en la rol' de l' alta rond'
Adoptis kiom lertamane
La manierojn de l' bonmond'!
Chu knabinachon serchus iu
En legh-eldonantino tiu
Majesta de la salonar'?
Kaj lin shi revis kun amar'!
Pri li en noktaj palnebuloj
Ghis la alflugo de Morfe'[237]
Sopiris virge shi kun ve',
Al lun' levante la okulojn,
Kun la esper' en iu foj'
Kun li ekiri sur viv-voj'!
XXIX.
Al am' obeas chiuj aghoj;
Sed ghi al chasta juna kor'
Utilas kiel al pejzaghoj
Printempa pluv' en frua hor':
Pro pluv' pasia kampoj puras,
Freshighas, kreskas kaj maturas —
La viv' do donas en produkt'
Belfloron kun bongusta frukt'.
Sed en la agho tro malfrua,
Sur la disvoj' de nia viv'
Malgajas la pasi-motiv':
Autuna tiel pluv' detrua
Nur marchojn vershas sen kolor'
Kaj shiras foliaron for.
XXX.
Nun dubo mankas: ve! Eugeno
Ekamis Tatiana-n jen.
En la sopira amchagreno
Tagnoktojn vivas li kun pen'.
Al la raci' ne atentante,
En chiu tago li konstante
Al shia dom' venigas sin;
Li persekutas ombre shin;
Li ghojas, se li helpis meti
Boaon jen al shia kol',
Au se ektushis li kun mol'
Al shia man', au se senpete
Lakeojn pushis li al flank'
Kaj levis tukon de sur plank'.
XXXI.
Sed shi lin ne atentas vere,
Ech malgrau ke penegas li.
Shi lin akceptas tutlibere,
Al li eldiras vortojn tri,
Jen nur renkontas klinsalute,
Jen ech lin ne rimarkas tute:
Neniu estas koketec' —
Ekstrema estus ghi maldec'.
Onegin ighas nun pli pala;
Sed shi ne vidas kun kompat';
Onegin velkas, tia stat'
Kondukas ja al ftiz' fatala.
Kaj kuracistoj kun obstin'
Al kuraclokoj sendas lin.
XXXII.
Sed tiu sendo estas vana;
Li pretas ech al la renkont'
Kun praavar', sed Tatiana
Lin plue tenas sen respond'.
Kaj li obstinas, li suferas,
Atingi ion li esperas;
Kaj pli kuraghe ol sanul'
Li skribas en malsana brul'
Leteron nun al la princino.
Ech kvankam al korespondad'
Li fidis en malmulta grad',
Sed evidente la kulmino
Ekpushis lin de la sufer'.
Jen estas lia do leter':
LETERO DE ONEGIN AL TATIANA.
Mi antauvidas chion: vin
Ofendos mia pent' intima.
Fiero kia malestima
Responde do atendas min.
Mi kion volas? Kaj eksponas
L' animon mi por kiu pun'?
Al kia ghoj' kolera donas
Pretekston eble mi do nun!
Vin iam foje renkontinte,
En vi amemon rimarkinte,
Mi ne ekvolis kredi ghin:
Ne uzis mi la karkutimon;
Kaj al libero mia limon
Ne emis meti mi por fin'.
Ankorau nin disigis tiam...
Viktime Lenskij falis for...
Mi shiris tiam koron mian
De chio kara por la kor';
Mi pensis, fremda, sen rilatoj:
Liber' kaj kora apati'
Felichon anstatauas. Di'!
Ja mi eraris senkompate!
Ne,— vidi vin en chiu hor',
Vin sekvi chiam chiuloke,
Rideton, movon de l' humor'
Kaptadi per okuloj voke,
Auskulti vin, per la anim'
Vin perceptadi chiam plue,
Fordroni en sufer' sen lim',
Palighi for... jen estas ghue!
Kaj mi ne havas tion chi:
Mi vin okaze chie chasas;
Valoras chiu hor' al mi;
Sed mi en van-enu' ellasas
La lastajn tagojn de l' destin'.
Sufiche ili sharghas min.
Mi scias: vivos mi apenau;
Sed por ke mi travivu pli,
Bezonas scii mi matene,
Ke tage vin ekvidos mi...
Mi timas, ke en mia peto
Vi nur ekvidos kun sever'
Malican ruzon sen diskreto —
Mi vin do vidas en koler'.
Ho, se vi scius, kiom peze
Soifi estas al la am'
Kaj per racio tutfreneze
Spitadi al ensanga flam';
Deziri forte chirkaupreni
Genuojn viajn kaj kun plor'
Al vi konfesojn, petojn peni
Esprimi el la tuta kor',
Sed tamen false bonkorekte
Sin strechi chiam en ghentil',
Kun vi paroli en trankvil'
Kaj vin rigardi gajaspekte!..
Egalas tamen: mankas fort'