En ghusta temp' al mon' kaj glor'
Kaj rango en trankvil' atingis,
Pri kiu lautas onidir':
N. N. bonega estas vir'.
XI.
Sed pensi estas tre chagrene,
Ke vane pasis nia jun',
Ke ni perfidis ghin senghene
Kaj ke ghi trompis nin je pun';
Ke niaj bonaj kordeziroj,
Ke niaj freshaj revaspiroj
Putrighis tre rapide nun
Samkiel verdo en autun'.
Teruras dum la vivo tuta
Tagmanghojn havi nur en vid',
La vivon trakti kiel rit'
Kaj post amaso bonkonduta
Inerte treni sin sen ches'
Sen iu kuna interes'.
XII.
En mez' de rondo bonracia
Maltaugas (vi konsentas, chu?)
Famighi je strangulo ia,
Objekto de chikana bru',
Au shajni frenezul' malsana,
Au kripla fenomen' satana
Au ech Demono, en rutin'!
Onegin (mi retushas lin)
Post la mortigo de l' amiko
Atingis sen labor-celad'
Ghis dudekses-jaragha grad'
Kaj enuante sen efiko,
Kaj sen ofic' kaj sen edzin',
Neniel sciis uzi sin.
XIII.
Lin ekposedis malkvieto,
Aspiro al shanghad' de lok'
(Ekstreme peza tendenceto,
De la nemultaj propra log').
Forlasis li bienon sian
Kaj la kamparon idilian,
En kiu ombro de l' amik'
Lin persekutis kun pentig'.
Li vojaghadon entreprenis
Sen cel' lau sola sentdifin',
Sed tiu chi migrad' en fin'
Al li ektedis: li revenis
Kaj rekte trafis lau fatal'
Samkiel Ch_a_c_k_i_j[228] tuj al bal'.
XIV.
Jen la amaso sin distiris,
Murmuro kuris tra la hal'...
Al la mastrino grave iris
La sinjorin' kun general'.
Shi estis ne trorapidema,
Sen parolem', sen frost' ekstrema,
Sen aroganta pomp-impres',
Sen pretendemo je sukces',
Sen tia eta modafekto,
Sen imitema fals-kondut'...
Tre simpla estis shi en tut'.
Shi shajnis esti la reflekto
D_u c_o_m_m_e i_l f_a_u_t[229]... Ho ve, Shishkóv[230]:
Traduki estas mi sen pov'.
XV.
Al shi inklinis sinjorinoj,
Avinoj laudis per ridet',
La viroj kun profundaj klinoj
Rigardon serchis en tutpret';
Fraulinoj preter shi ekhalte
Pli orde kuris; kaj plej alte
La nazon tenis en real'
La shin sekvinta general'.
Belega nomus shin neniu;
Sed de la kapo ghis la pland'
En shi neniu ech pedant'
Eltrovi povus tion, kio
En la Londona alta rond'
Nomighas v_u_l_g_a_r[231]. Kun volont'
XVI.
Tradukus mi, sed ve — ne povas
Chi tiun vorton, en favor':
Che ni ghi provizore novas
Kaj dube restos en honor'.
Por epigram' ghi tre konvenas...
Sed al la temo mi revenas.
Chi tiu charma sinjorin'
Che tablo eksidigis sin
Kun N_i_n_a V_o_r_o_n_s_k_a_j_a brila,
Chi K_l_e_o_p_a_t_r_a[232], sed de Nev'[5]:
Kaj plenkonsenti estas dev',
Ke ne kapablis N_i_n_a stila
La najbarinon venki for
Per sia belo de marmor'.
XVII.
«Chu eble», pensas nun Eugeno:
«Chu estas shi? Ne... Shajne jes...
Chu! el profund' de stepbieno...»
Kaj la lorneton li sen ches'
Returnas en la samdirekto
Al tiu, kies bonaspekto
Rememorigis lin pri sam'
De l' trajtoj forgesitaj jam.
«Princ', diru, kiu estas flanke
En la biret' de framb-kolor'
Kun la hispan-ambasador'?»
— Nu! longe vi forestis manke.
Sed mi do tuj prezentos vin.—
«Sed kiu?» — Mia junedzin'.—
XVIII.
«Do vi edzighis! Kiam?» — Antau
Du jaroj jam.— «Kun kiu do?»
— Kun Lárina.— «Chu Tatian' do?»
— Chu vi shin bone konas? — «Ho!
Najbar' mi estas.» — Do ni iru.—
La princo tuj sen kontraudiro
Kondukas lin al la edzin'.
Shi fikse ekrigardas lin.
Kaj kvankam certe senkutime
Li ekkonsternis shin en ver'
Kaj shin mirigis per aper',
Nenion montris shi esprime:
Tutsama restis shia ton',
Saluto sama lau fason'.
XIX.
Jes, vere! Shi ech ne ektremis,
Nek ighis pala, rugha ech...
Shi ech la lipojn ne kunpremis,
Nek palpebrumis pro la strech'.
Kaj kvankam li rigardis pene,
Rekoni Tatiana-n plene
Ne povis tute jam Eugen'.
Li provis ekparoli jen,
Sed — ne kapablis. Shi demandis,
Li kie migris dum vojagh',
Chu venis li el la vilagh'?
Shi poste al la edzo shanghis
Rigardon lacan, glitis for...
Li restis en rigid-humor'.
XX.
Chu estas sama Tatiana,
Al kiu iam kun skrupul',
En la komenco de l' romano,
En malproksima landangul',
Li kun gravtona instruemo
Prelegis pri edifa temo;
Chu tiu, kies korleter'
Kun dirlibero kaj sincer'
Che li restadas konservata;
Chu tiu chi knabin'... chu shi?..
Knabino tiu, kiun li
Ignoris en humila stato;
Chu vere shi kondutis jhus
Kuraghe tiom sen rifuz'?
XXI.
Forlasas li la rauton[226] bruan,
Veturas hejmen kun medit'.
Dormadon lian tro malfruan
Malgaja ghenas songhagit'.
Vekighis li; leter' subitas:
La princo N. afabl-invitas
Lin al vespero. «Di'! al shi!..
Ho, certe, certe!» Strekas li
Respondon en rapid' momenta.
Lin pikis kiu stranga vund'?
Movighis kio en profund'
De la anim' maldiligenta?
Bedauro? vant'? au ree jam
La zorgo de l' juneco, am'?
XXII.
Onegin horojn reaspiras,
Atendas finon de la tag'.
La deka batas jam; li iras
Kaj ekveturas kiel sag',
Jen venas li, sin regi provas,
Li Tatiana-n solan trovas,
Dum kelka temp' en muta stat'
Kunsidas ili. Parolad'
Ne tute glatas. Li apenau
Respondas tre mallerte shin.
Kaj lia kapo kun obstin'
Plenplenas per la pens' chagrena.
Rigardas li: en plentrankvil'
Shi sidas kun libera stil'.
XXIII.
La edz' eniras. Tuj ekforas
Chi tiu teda t_ê_t_e_-_à_-_t_ê_t_e[233];
Li kun Onegin ekmemoras
Jhunagh-amuzojn sen diskret'.
Ekridas ili. Venas gastoj.
Per sal' de l' mondaj klachoj lastaj
Viglighis pli la konversad';
Sed antau la mastrin' debat'
Facila brilis tute dece,