Nerimarkate, sen plezur',
Silente Tatiana sidas,
De l' mondo bruon shi ne vidas;
Shi sufokighas tie chi...
Aspiras al kamparo shi,
Al la malrichaj vilaghanoj,
Al la izola angulet',
En kiu fluas riveret',
Al siaj floroj kaj romanoj,
Al tiu loko che tili',
En kiu shin vizitis l_i.
LIV.
Eraras tiel shia penso:
Forgesis shi ech pri la bal',
Dum shin rigardas kun intenso
Jen iu grava general'.
Tuj la onklinoj sen diskuto
Ekpushis Tanjon per kubuto
Kaj ambau flustris por kompren':
— Maldekstren tuj rigardu jen.—
«Maldekstren? Kio tie estas?»
— Egale, vi rigardu nur...
En tiu grup', kun grav-statur',
Che du en uniforma vesto...
Jen iris li... che fin' de l' hal'...—
«Chu tiu dika general'?»
LV.
Nun pro la venko kun respekto
Gratulu Tatiana-n ni
Kaj flanken vojon ni direktu
Al tiu, kiun kantas mi...
Jen estas loko oportuna:
M_i k_a_n_t_a_s p_r_i l' a_m_i_k_o j_u_n_a,
P_r_i l_i_a m_u_l_t_e_s_t_r_a_n_g_a v_i_v'.
D_o v_e_r_k_o_n m_i_a_n l_o_n_g_a_n v_i
N_u_n b_e_n_u, M_u_z_o d_e e_p_o_s_o!
M_i_g_r_a_n_t_a_n k_u_n a_p_o_g_o_s_t_a_n_g'
N_e e_r_a_r_i_g_u m_i_n a_l f_l_a_n_k'.
Sufiche. Shargho for kolosa!
Honor' al klasikism-eduk':
Malfrue, tamen — enkonduk'.
ChAPITRO OKA
Fare thee well, and if for ever,
Still for ever fare thee well.[219]
B_y_r_o_n[79]
I.
En tiuj tagoj, kiam flegis
Ekfloron mian la Lice',
Mi arde A_p_u_l_e_o_n[112] legis,
Sed C_i_c_e_r_o_n_o_n[220] tute ne.
Printempe en chi tiuj tagoj,
Je cignokrioj apud lagoj
Che val' mistera en silent',
Min Muz' vizitis kun atent'.
Studenta mia chel' subite
Lumighis. Tie mia Muz'
Festenon faris kun amuz',
Pri juna ghoj' ekkantis sprite,
Pri nia historia glor',
Pri vervosonghoj de la kor'.
II.
La mond' renkontis nin aplaude;
Flugigis la sukceso nin;
D_e_r_jh_a_v_i_n[221] mem nin markis laude
Kaj benis antau sia fin'.
[Kaj D_m_i_t_r_e_v[193] nin aprobis ankau;
Metinte skribtabulon flanken,
La konservant' de l' rusa mor'
Ja nin karesis kun favor'.
Kaj vi, profunde inspirita,
Kantisto de l' supera bel',
Idol' de l' alta chasta cel',
Ja vi, inkline agordita,
Etendis manon kun flam-ard'
Kaj vokis min al pura art'!][222]
III.
Sed, kiel leghon, konfesante
Arbitron solan de l' pasi',
En la amas' partoprenante,
Venigis Muzon mi kun mi
Al bruo de l' festenpetoloj,
Minac' por noktaj gardpatroloj:
Al ili, frenezantaj tro,
Shi portis siajn fruktojn do
Kaj gajis kiel Bakhanino[223],
Toaste kantis al gastar',
Kaj la tiama junular'
Shin amindumis kun obstino —
Kaj mi fieri lasis min
Pri mia gaja amikin'.
IV.
Sed lasis mi la rondon tutan
Kaj fughis... Muzo sekvis min.
Ho, kiom ofte vojon mutan
Dolchigis mia kunulin'
Per sorcho de sekret-rakontoj.
Sur rokoj de Kaukazaj montoj
Shi je L_e_n_o_r_a[224] en lunpal'
Kun mi rajdadis sur cheval'!
Kaj sur la bordoj de Taurido[225]
Shi nokte min en la malklar'
Kondukis al la bord' de l' mar'
Por ghu-auskulti kun avido
Eternan hhoron de la ond',
Laudhimnon al la patr' de l' mond'.
V.
Kaj forgesinte pri bruadoj
De la chefurba luksa bril',
Al tend' mizera de nomadoj
Shi vizitadis kun humil'
En la malgaja Moldavio,
Kaj sovaghighis shi pro tio,
Anstatau lingvo de diar'
Malrichan lingvon de barbar'
Kaj stepajn kantojn shi preferis...
Shanghighis tamen chio jen:
En mia fantazi-gharden'
Malgajaspekte shi aperis
Frauline, kiel provincan',
Kun franca libro en la man'.
VI.
Al monda «rout»[226] unuafoje
Mi venas nun kun mia Muz';
Belecon shian stepan ghoje
Mi sekvas kun timem-jhaluz'.
Tra vico de l' aristokratoj,
Militaj dandoj, diplomatoj
Kaj sinjorinoj pasas shi;
Jen shi eksidis lau graci'
Kaj observadas svarmon bruan
De la kostumoj kaj babil',
Kaj de la gastoj kun ghentil'
La aperadon chiam pluan,
Kaj virojn chirkau in' en shild'
Samkvazau kadron chirkau bild'.
VII.
Al shi ekplachas la bonorda
Oligarkia konversajh',
Trankvila fierec' konkorda,
Miksajh' de l' rangoj kaj de l' agh'.
Sed kiu estas jen medita
En la amaso selektita?
Por chiuj shajnas li fremdul'.
Traflugas kvazau en nebul'
Vizaghoj antau li je cheno.
Chu estas splen', melankoli'?
Por kio chitieas li?
Li estas kiu? Chu Eugeno?
Chu li?.. Jes, li en plena sam'.
Chu longe li alvenis jam?
VIII.
Chu vere li senshanghas plene?
Chu plu originalas li?
Li estas kiu postrevene?
Prezentos kion li al ni?
Sub kiu masko li sin tenos?
Chu kiel bigotul' li venos,
H_a_r_o_l_d[42], kvakero[227] au M_e_l_m_o_t[117],
Kosmopolit' au patriot',
Chu simple estos li bonulo
Samkiel ni aliaj mil?
Almenau estas jen konsil':
For la malnova modpostulo.
Al liaj trompoj venas ches'...
— Chu vi lin konas? — Ne kaj jes.
IX.
— Do kial tiom malfavore
Vi lin mencias sen merit'?
Chu char ni chiuj senesplore
Pri chio jughas kun rapid',
Chu char impet' de l' ardemuloj
Al egoistaj homoj-nuloj
Ridinda shajnas au ech mok',
Chu char la mens' en prema lok'
Liberon serchas kaj do batas,
Chu char ni emas kun facil'
Imagi faktojn el babil',
Chu char gravuloj vanton shatas,
Chu char nur meznivel' lau ver'
Por ni ne shajnas strangafer'?
X.
Felichas, kiu estis juna
Kaj kiu kreskis ghis matur'
En ghusta tempo oportuna
Konforme al la vivmezur',
Ne kredis kiu al hhimeroj,
Ne fughis de la mondosferoj,
Dudekjaraghe estis dand',
Tridekjaraghe edzighant',
Kaj kvindekjara jam estingis
Privatajn shuldojn siajn for,