Per vol' de l' sorto kun rigor'.
Vagadas shi sen cel' en solo,
Ghardenon venas kun enu'...
Nenio shin gajigas plu
Kaj mankas iu ajn konsolo
Al shia subpremita plor' —
Kaj disshirighas shia kor'.
XIV.
Kaj en solec' kruelanima
Pli brulas shia korpasi',
Kaj pri Onegin malproksima
La koro lautas multe pli.
Shi lin neniam plu revidu;
En li malami shi decidu
Murdinton ja de sia frat';
Pereis la poet' lau fat'!..
Sed lin neniu jam memoras,
Perfidis lia fianchin'.
Forges' englutas ankau lin,
Samkiel fum' chielen foras;
Sopiras eble koroj du
Pri li ankorau... Kial plu?
XV.
Krepuskis la chiel'. Vespero
Kvietis. Zumis nur skarab'.
Jam chesis hhoroj; post rivero
Fumante brulis ligna trab'
De fishistar'. En hor' silenta
Sub lumo de la lun' argenta
Reveme trans la kamp-eben'
Nun Tanjo iris en promen'.
Shi iris, iris. Kaj subite
Sinjoran domon vidas shi,
Vilaghon, boskon antau si,
Kaj parkon super bord' levite.
Rigardas shi — kaj shia kor'
Ekbatis forte kun dolor'.
XVI.
Kun grandaj duboj shi rezonas:
«Chu mi aliru, ne au jes?
Li mankas. Oni min ne konas...
Do vidu mi kun interes'.»
Alpashas kun premita spiro
Nun Tatiana, kaj kun miro
Rigardas shi al chio chi...
Malplenan korton venas shi,
Tuj hundoj shin atakis boje.
Je shia timigita kri'
Alkuris tuta famili'
Da kortobuboj Tuj survoje
La hundojn ili pelis for
Kaj helpis Tanjon kun fervor'.
XVII.
«Chu eblas nun la domon vidi?» —
Demandis Tanjo. Buboj tuj
Jen al A_n_i_s_j_a[197] ekrapidis,
Zorganta pri la shlosiluj';
A_n_i_s_j_a venis lau bonordo,
Kaj malfermighis jen la pordo
Kaj nun eniras Tanjo do
Al dom' de nia famhero'.
Rigardas shi: sur la bilardo
Ripozas la baston' sen mov',
Manegha stiko sur la sof'...
La gardistin' al Tanj' kun klar' do
Rakontas: «La sinjoro jen
Sidadis apud chi kamen'.
XVIII.
«Kaj tie chi tagmanghis kune
Kun Lenskij ofte li lau mor'.
Bonvolu plu min sekvi nune.
Jen kabineto de l' sinjor';
Li tie chi ripozis iam,
Auskultis ekonomon nian,
Kaftrinkis, legis en maten'...
Kaj la sinjor' malnova jen
Chi tie loghis iam ankau,
Bonvolis karteludi li
Je «stultuleto» ech kun mi
Che la fenestr' en tiu flanko.
Ripozu li en supra sfer'
Kaj lia cindro en la ter'!»
XIX.
Rigardas Tatiana chion
Chirkaue kun kortusha sent'.
Kaj malatentas shi nenion.
Animon shian kun turment'
Plenigas chio per ghojstampo:
La tablo kun malplena lampo,
Kaj libr-amaso, kaj la lit',
Kaj la cetera rekvizit',
Kaj la aspekto el fenestro,
Kaj luna lum' kun pala fort',
Kaj la portret' de B_y_r_o_n lord[78],
Kaj statuet' de l' militestro
Kun strecha frunto sub chapel',
Kun brakkrucigho sen shancel'[92].
XX.
Kaj longe Tatiana restas
Ravplene en la moda chel'.
Sed jam malfrue. Vent' ekestas
Malvarma. Nigras la chiel'.
Nebulas la river' malklare;
Kaj nia juna vagulin'
Jam hejmen devas turni sin.
Kaj Tanjo sian fort-impreson
Forkashas kaj ne sen ekspir'
Revenas al returna ir'.
Sed tamen petas shi permeson
Plu veni al chi tiu sojl'
Por legi librojn en izol'.
XXI.
La gardistinon Tatiana
Finfine adiauis for.
Revenis shi senakompana
Post unu tag' en frua hor'.
Kaj en la kabineto muta,
Rifughe for de l' mondo tuta,
Finfine restis shi en sol'
Kaj longe ploris sen konsol'.
Kaj poste shi la librojn prenis.
Komence shi sen granda em'
Rigardis ilin, sed la tem'
De l' libroj shin en mir' ektenis.
Eklegis Tanjo kun volont',
Al shi aperis nova mond'.
XXII.
Ni kvankam sclas, ke Eugeno
Legadon shati chesis jam,
Sed kelkajn verkojn li almenau
Ne jhetis for el la program';
L' autoron de G_i_a_o_u_r, J_u_a_n[198] kaj
Aliajn kelkajn librojn ankau,
En kiuj estas sen mensog'
Respegulitaj la epok'
Kaj la moderna homnaturo
Kun ghia variem-tendenc',
Sekec' kaj egoism-esenc',
Revema troe sen mezuro,
Kun ghia kruda mensimag',
Bolanta en sencela ag'.
XXIII.
Konservis signon multaj paghoj
De tre videbla ungoprem',
Kaj pli al tiuj chi notajhoj
Atentas Tanjo kun viglem'.
Kaj vidas Tatiana treme,
Ideon kiun favoreme
Onegin konsideris pli
Kaj kiun mutkonsentis li.
Renkontis chie shi nesole
Krajonajn strekojn sur marghen'
Kaj la animo de Eugen'
Esprimas chie sin nevole,
Jen per vortet' en iu lok',
Per kruco au demanda hok'.
XXIV.
Kaj nun do iom kaj post iom
Komencas ekkompreni jam
Pli bone Tanjo — dank' al dio —
Lin, kiun devas shi kun am'
Prisopiradi en sincero.
Strangul' chagrena kaj danghera,
Id' de l' infer' au de l' chiel',
Diablo tiu kaj anghel',
Li kio estas? Chu imito,
Fantom' senkorpa, au en rest'
Moskvano en Harolda vest'[42],
De l' fremdo misinterpretito,
Nur modvortaro estas li?..
Do chu li estas parodi'?
XXV.
Chu la enigmon shi sukcesis
Diveni, chu trovighis n_o_m'?
La horoj flugas; shi forgesis,
Ke oni en la hejma dom'
Shin jam atendas; du najbaroj
Pritemas tie shin senfare.
— Jam Tanjo estas ne knabin',—
Eldiris la maljunulin': —
Ja Olga estis pli junagha.
Shin edzinigi venis hor';
Sed kion fari? Chiujn for
Shi malakceptas sendomaghe.
Kaj shi sopiras sen plezur'
Kaj chie sola vagas nur.—
XXVI.
«Chu enamighis shi?» — Sed kiun?
Bujánov ne allogis shin.
Sin svatis Petushkóv — nenion!
Husar' Pihhtin vizitis nin;
Nu, kiom Tanjon li aspiris
Kaj kontentigi shin deziris!
Mi pensis: estos do prosper';
Ve! malsukcesis la afer'.—
«Do kion plue? Ja rezultas
Nur Moskva fianchin-foir'!
Trovighos tie iu vir'!»