Читаем Euhgeno Onegin полностью

Vivhoroj pasas intermite;

Benata estu tagseren'

Kaj ankau de mallumo ven'!


XXII.


«Ekbrilos morgau sunradio

Kaj ludos hele luma tag';

Sed mi, mi eble jam sen scio

En tomba kushos sarkofag',

Kaj la memoron pri l' poeto

Englutos la fluanta Leto[185],

La mondo jam forgesos min;

Sed chu vi venos, belulin',

Por larmi super urno mia

Kaj pensi: ja min amis li,

Kaj ja dedichis li al mi

Matenon de junvivo sia!..

Ho, amikin', koramikin',

Alvenu do: mi vokas vin!..»


XXIII.


Chi tiel verkis li m_a_l_k_l_a_r_e

(Ghin romantismo nomas ni,

Sed romantismon ech kompare

Nenian fakte vidas mi),

Kaj fine antau la mateno

Kun laca kapo li apenau

Ekdorme klinis sin en fal'

Che l' moda vorto i_d_e_a_l';

Sed jhus li forgesighis dorme,

Jam la najbar' en plena pret'

Envenas al la kabinet'

Kaj vekas Lenskij-n tuj informe:

«Levighu: jam la sepa hor'.

Onegin eble che l' dejhor'.»


XXIV.


Sed li eraris: char plendormis

Eugeno tiam en la lit'.

Jam noktaj ombroj sin disformis

Kaj kriis kok' en koincid';

Onegin dormas plu profunde,

La suno lumas jam abunde,

Kaj neghblovado sur eben'

Turnighas brlle; sed Eugen'

Ankorau sin ne ellitigis,

Ankorau dormo regas lin.

Sed jen vekighis li en fin'

Kaj la kurtenojn for disigis;

Li vidas, ke delonge pli

Frutempe devis iri li.


XXV.


Tuj sonorigas li. Kurvenas

Al li servisto — franc' G_u_i_l_l_o_t[186],

Tolajhon kaj pantoflojn tenas

Li por Eugenon helpi do.

Rapidas sin Onegin vesti

Kaj al G_u_i_l_l_o_t ordonas esti

Kun li kaj preni sen babil'

La keston kun batalarmil'.

Jen li sidighas en glitcharon

Kaj flugas al la muelej'.

Jen venis li. Malvarme plej

Li de L_e_p_a_g_e[187] la pistolparon

Ordonas porti kaj por hor'

Konduki la chevalojn for.


XXVI.


Atendis Lenskij che la digo

Lin jam senpacience plej;

Zareckij dume kun intrigo

Chikanis pri la muelej'.

Onegin pardonpete venas.

«Sed kie estas,— ne komprenas

Zareckij,— via sekundant'?»

Klasika duelist'-pedant',

Li estis vera metodulo

Kaj nur permesis lau la mor'

Ne iel homon murdi for,

Sed lau severa art-regulo.

Lau leghoj de la origin'

(Pro tio chi ni laudu lin).


XXVII.


«La sekundant'? — Eugen respondas:—

Jen estas li, m_o_n_s_i_e_u_r G_u_i_l_l_o_t.

Sen kontraudir' li korespondas

Al ni, ech kvankam ne hero'

Kaj ech ne fama hom' li estas,

Sed nepre bona knab' honesta.»

Zareckij haltis en chagren'.

Al Lenskij diris nun Eugen':

«Komenci chu?» — Jes,— senproteste

Respondis Lenskij. Ili nun

Ekiris post la digon. Dum

Zareckij kun la k_n_a_b' h_o_n_e_s_t_a

Kontraktas grave kun solen',

La malamikoj staras jen.


XXVIII.


La malamikoj! Chu disigis

Delonge ilin sangavid'?

Chu antaulonge ilin ligis

La amikeca kundivid'

De l' penso, mangho kaj afero?

Nun ili kun heredkolero,

Timige kvazau en inkub',

Malvarmasange kaj sen dub'

Mortigon celas reciproke...

Chu ne ekridi en subit'

Ghis ne vershighis sangfluid';

Chu ne pacighi nun surloke?..

Sed timas la malprava hont'

Sovaghan jughon de la mond'.


XXIX.


Jen nun ekbrllis la pistoloj:

Shargilon enmartelas man';

En tubon glitas kugl-ampoloj

Kaj jam unue klakis chan'.

Shutighas per grizeta sablo

Sur breton pulv'. En firm-establo

Strechita estas la silik'.

Post arbostumpon sen instig'

G_u_i_l_l_o_t ekstaras konsternite.

L' amikoj senpaltighas nun.

Zareckij pashojn tridek du

Ghust-elmezuris difinite.

L' amikoj staras sen human'

Nun kun pistol' en chies man'.


XXX.


«Nu, proksimighu».

Plej rigide

La malamikoj al la cel'

Per firma iro malrapide

Kvar pashojn faris sen shancel',

Kvar shtupojn de la mort-diveno.

Pistolon sian nun Eugeno

Unua jam en akurat'

Komencis levi dum irad'.

Kvin pashojn ili pli aldonis,

Kaj Lenskij ankau jam en pret'

Komencis celi rekte — sed

Onegin pafis... Jen eksonis

Por la poet' fatala hor':

Pistolon li ellasas for,—


XXXI.


La manon metas li sur koron

Kaj falas. Cheson de la viv'

Rigard' esprimas, ne doloron.

Simile sur montar-dekliv',

Brilante sub la suna brulo,

Defalas glite neghobulo.

Al la junul' che tiu vid'

Onegin kuras kun rapid',

Rigardas, vokas lin... sed vane.

Li estas for. La junpoet'

Frufinon trovis en kviet'!

Ekspiris shtormo uragane,

Flor' velkis en matena klar',

Fajr' estingighis sur altar'!..


XXXII.


Senmove kushis li, kaj stranga

Ripozis pac' sur lia frunt'.

Vaporighante fluis sango

Sur trapafita brust' el vund'.

Jhus brulis antau nur momento

En tiu koro ama sento,

Inspir', espero kaj malam':

Sed nun en ghi farighis jam

Samkiel en loghej' sen homo,

Mallum' eterna kaj malbru';

Ghi revivighos jam ne plu.

Per kret' fenestroj de la domo

Shmiritas. Mankas la mastrin',

Kaj mankas voj' por trovi shin.


XXXIII.


Agrablas tre per epigramo

Inciti al la malamik'

Kaj vidi, kiel kun ornamo

De siaj kornoj lau efik'

En la spegulon li rigardas

Kaj sin rekoni tre singardas;

Ech pli agrablas, kiam li

Malsaghe blekas: estas mi!

Ankorau pli agrablas shanco

Por li prepari cherkon nun

Kaj celi jam al lia frunt'

El respektinda spacdistanco;

Sed sendi lin al prapatrar'

Ne tre agrablas, estas klar'.


XXXIV.


Kaj kiam per pistolo via

Murditas juna kamarad',

Pro nur rigard', respondo ia

Vin ofendinta dum drinkad',

Au pro alia bagatelo,

Au ech fiere al duelo

Mem elvokinta vin sen tim',

Vi diru rekte el anim',

Do kion sentus vi chevide,

Se sur la tero antau vi

Kun morto sur la frunto li

Tutrigidighas malrapide

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия