Kaj jen el la urbet' proksima —
De l' tuta fraulinar' idol'
Kaj de l' patrinoj ghoj' senlima —
Rotestro venis lau bonvol';
Tuj flugis sensaci' momenta:
Muziko estos regimenta!
Ghin sendis mem la kolonel'.
Do estos balo: kia bel'!
La knabinachoj gaje saltas[171]!
Tagmangho pretas. Kun agrabl'
La paroj iras al la tabl'.
Che Tanjo la fraulinoj haltas;
Kaj mansignante je krucum'
Eksidas la amas' kun zum'.
XXIX.
Momente haltis babiladoj;
La bushoj machas. Sole nur
Sonoras la manghiloj, pladoj
Kaj vinglasetoj en konkur'.
Sed baldau kune la gastaro
Tumulton levas jam sen baro.
Audighas krioj, babilad',
Pepado, rido kaj debat'.
Subite malfermighas pordo:
Vladimir venas kun Eugen'.
Ekkrias la mastrin': «Nu jen!
Finfine!» La gastar' sen ordo
La du amikojn kun afabl'
Invitas chien al la tabl'.
XXX.
Kaj ili kontrau Tanjo rekte
Lokataj estas kun intenc',
Sed shi, palega lauaspekte,
Tremante pro ekscit-potenc',
Okulojn levi ech ne povas;
Shi sufokighas kaj senmovas;
Shi flamas kaj ne audas ech
Gratulojn malgrau sia strech';
Jam preskau larmoj fluis; pretis
Shi sveni jam pro l' emoci',
Sed tamen volo de l' raci'
Triumfis. Shi elprononcetis
Responde iujn vortojn du
Kaj sidis che la tablo plu.
XXXI.
Nerv-tragediajn fenomenojn
Kaj larmojn, svenojn de fraulin'
Ne shatis por toler' Eugeno:
Sufiche ili tedis lin.
Trafinte al la grand-festeno,
Li jam koleris. Sed apenau
L' impeton de l' fraulina kor'
Li vidis, en malbon-humor'
Ekmalkontentis li kaj jhuris
Al Lenskij venghi pro la tromp'
Kaj ekscitigi lin kun pomp'.
Nun li triumfon jam auguris
Kaj groteskigis ne sen sprit'
Li chiujn gastojn en medit'.
XXXII.
Konsternon Tanjan tre nature
Rimarkus chiuj kun dedukt',
Sed tiam chies celo nure
Centrighis chirkau grasa kuk'
(Tre bedaurinde tro salita);
Jen en botelo gudrumita
Post la rostajh' kun oportun'
Cimlana vin'[172] portatas nun;
Jen sekvas longaj vinglasetoj
Similaj al la beltali'
De vi, kristal' de l' kor', Zizi[173],
Objekt' de miaj poemetoj,
Pokal' alloga da pasi',
Pro kiu tut-ebriis mi!
XXXIII.
Liberighinte de korketo,
Ekklakis la botelo; vin'
Eksiblis, kun la verskupleto
T_r_i_q_u_é gravpoze levis sin;
La societo eksilentas
Kaj lin profunde ekatentas.
Sin Tanjo strechas, sed en van';
T_r_i_q_u_é kun la foli' en man'
Ekkantis false. Laudo brua
Salutas lin. Por la kantint'
Ekriverencas shi kun ind'.
Kaj trinkas la poet' unua
Pro san' kaj la kupleton for
Al shi transdonas en furor'.
XXXIV.
Nun chiuj vice bondeziris,
Kaj chiujn Tanjo dankas mem.
Sed kiam jam Eugen' aliris,
Konfuzo shia kaj lacem',
Metantaj shin en svenan staton,
En li revekis la kompaton:
Li klinsalutis en silent',
Kaj plenis je karesa sent'
Rigardo lia. Chu pro tio
Ke kortushighis li en ver',
Chu li koketis sen sincer',
Chu vole, chu pro inercio,
Sed staris li kun dolchesprim':
Viglighis Tanjo en anim'.
XXXV.
Movighas seghoj for kun knaro;
La gastoj iras al salon'.
Simile flugas abelaro
Al kampoj kun zumanta son'.
Kontenta pri regal' de l' festo,
Najbar' singultas je digesto.
La sinjorinoj che l' kamen',
Fraulinoj en anguloj jen
Murmuras; tabloj verdaj pretas;
Bostonon[59] — hazardemular',
Lomberon — pli solidular'
Kaj viston[132] oni do dismetas;
Ghi estas kun avidsoif'
Idar' de la enua viv'.
XXXVI.
Jam ok roberojn bonaranghis
La vist-herooj kun sukces';
Okfoje ili lokojn shanghis;
Nun pretas te'. Mi lau neces'
Difinas horon kun honesto
Lau luncho, teo kaj siesto.
Ni bone dum kampara logh'
Stonakon uzas je horlogh';
En krampoj mi rimarku ankau,
Ke mi en mia strofkombin'
Rakontas pri festenoj, vin'
Kaj pri manghajhoj diversrangaj
Samofte kiel vi, Homer[13],
Idol' de l' trimiljara ter'!
XXXVII.
[Rivali pretas mi sentime
Kun vi pri faro de festen';
Sed mi konfesas grandanime,
Vi venkis min sekvante jen:
Sovaghaj viaj herouloj,
Bataloj viaj sen reguloj,
Kaj Zeuso[3] via kaj Ciprid'[134]
Superas certe lau kvalit'
Ol nia kamp-enuo muta,
Kaj ol Onegin kun malvarm',
Kaj ol Istómina[40] kun charm',
Ol nia modeduko tuta!
Sed Tanjo (mi ech jhuras jen)
Pli bonas certe ol Helen'[174].
XXXVIII.
Neniu tion pridisputus,
Ech kvankam Menela' sen ghen'
Centjare plue ekzekutus
Frigian landon pro Helen',
Ech kvankam ree che Priamo
Maljunularo de Pergamo,
Vidinte shin, decidus bis
Por Menelao kaj Paris'[174].
Koncerne la batalojn, vere,
Atendi nur vin petas mi:
Bonvolu legi iom pli;
Ne jughu lau komenc' severe,
Batal' okazos. Sen mensog'
Mi faros ghin en tauga lok'.][175]
XXXIX.
Apenau che la te-regalo
Eksidis la fraulinoj jhus,
Subite el la longa halo
Muzik' eksonis por amuz'.
For de la te-taset' kun rumo,
Tutprete por reamindumo
Kaj ghoje pro l' muzik-ekblov'
Al Olga venas Petushkóv,
Al Tanjo Lenskij, Hharlikova-n
Troaghan vokas nia franc' —
Poet' Tambova al la danc',
Bujánov prenis Pustjakóva-n,
Kaj chiuj venis al la hal',
Ekbrilis plene nun la bal'.
XL.
En la komenco de l' romano
(En la unua vidu part')
Mi skribi volis lau A_l_b_a_n_i[176]
Pri Peterburga bal' kun art',
Sed pro distrita korhumoro
Mi skribis nur lau rememoro
Pri piedetoj de l' inar'.
Ho, piedetoj, vag-erar'
Sur viaj chesu postesignoj!
Kun la perfid' al mia jun'
Pli sagha mi farighu nun
Kaj pli ordema lau la dignoj,
Kaj kvinan parton tiun chi
Senbalastigu chiel mi.
XLI.
Freneza, brua kaj sammova,