El ghi audeblas bru' kaj kri';
La urso diris: t_i_e ch_i
V_a_r_m_i_gh_u i_o_m v_i d_e_g_e_l_e;
Kaj sur la sojlon de l' kaban'
Li shin kushigis per la man'.
XVI.
Rekonsciighis Tatiana
Kaj vidas: l' urso estas for;
Shi estas en vestibl' kabana
Kaj audas kriojn kun sonor'
Simile al festen' sen ordo;
Rigardas shi tra tru' de l' pordo,
Kaj kion! vidas shi... che tabl'
Monstrachoj sidas kun diabl';
Jen unu kun la kokkapeto,
L' alia kun la hunda kap',
Jen sorchistin' kun barb' de kapr',
Jen fierplena homskeleto,
Jen nan' vosthava, jen en plu'
Duone kat' — duone gru'.
XVI.
Aspekto pli kaj pli mistera:
Jen kankro sur araneeg',
Kranio jen sur kol' ansera
En alta chap' kun ruga teg',
Jen muelejo dancas skue
Kaj per ventiloj svingas brue;
Boj' rido, frap', kantad', faifad',
Hom-diro kaj cheval-hufbat'[158]!
Sed kion pensis Tatiana,
Tuj kiam inter la gastar'
Rekonis shi kun kor-amar'
Heroon nian de l' romano!
Onegin sidas en mezord'
Kaj ekrigardas al la pord'.
XVIII.
Li signas: chiuj ekklopodas;
Li trinkas: chiuj sekvas lin;
Li ridas: chiuj rideksplodas;
Li mornas: chiuj kashas sin;
Li mastras, tio evidentas:
Kaj Tanjo timon jam ne sentas,
Kaj lau scivola sugesti'
La pordon shi malfermis pli...
Ekblovis vento, estingante
La mechojn noktajn de l' kaban':
Konsternis sin la tuta band';
Onegin, per rigard' brilante,
Ekstaras kun ekgrinc-akord'
Kaj sin direktas al la pord'.
XIX.
Ektimas shi; kaj rapideme
Kurprovas Tatiana for:
Neniel eblas; tuta treme
Shi volas krii kun dolor':
Ne povas shi; Eugeno pushis
La pordon: la fraulin' ekkushis
Jen antau la infer-fear';
Rideg' eksonis de barbar';
Okuloj chies, kurbaj rostroj,
Dentegoj, vostoj kiel tuf',
Manegoj stumpaj kiel huf',
Korn-paroj, langoj, fingroostoj,
Indikas chiuj nun al shi
Kaj krias jen: por mi! por mi!
XX.
P_o_r m_i! Eugeno manifestis,
Kaj tuj la band' diskuris for.
Kum li en la mallumo restis
La junfraulino en angor';
Onegin Tatiana-n logas[159]
Al la angul' kaj shin apogas
Sur skuan benkon kun atent'
Kaj kapon klinas en silent'
Sur shian shultron; sed subite
Kun Lenskij Olga venas jen;
Ekbrilis lumo; kaj Eugen'
Per man' eksvingis ekscitite,
Insultas la venantojn li;
Kaj Tanjo kushas sen konsci'.
XXI.
Pli lautas la disput'; Eugeno
Tranchilon kaptas en subit',
Ekfalis Lenskij: tuj apenau
Disighis ombroj; tra rigid'
Kri' sonis... la kaban' skuighis...
Kaj Tanjo en terur' vekighis...
Jam estas lummatena hor';
Skarlat-radio de l' auror'
Tra l' frosta vitro ludas brile;
Jen malfermighis tuj la pord':
Pli rugha ol auror' de l' nord'
Enflugas Olga birdfacile
Kaj petas: «Diru do al mi,
Hodiau kiun songhis vi?»
XXII.
Sed tiu, ech ne rimarkante,
Kun libro kushas en la lit',
Foliumante ghin konstante,
Kaj ne respondas en medit'.
Demonstris tiu chi libreto
Nek dolch-elpensojn de poeto,
Nek saghajn verojn sen rutin';
Sed nek V_i_r_g_i_l_i_u_s[11], nek R_a_c_i_n_e[160],
Nek S_c_o_t_t[147], nek B_y_r_o_n[79], nek S_e_n_e_c_a[161],
Nek ech Virina Modrevu'
Okupis iun kun sam-ghu':
Ghi estis ja M_a_r_t_i_n Z_a_d_e_k_a[162],
Chef' de kaldea saghular',
Songhdivenisto sen kompar'.
XXIII.
Chi tiun verkon multesaghan
Migranta foje komercist'
Venigis do en la vilaghon
Kaj vendis post marchand-insist'
Al Tatiana por dispono
Ghin por tri rubloj kun duono,
Preninte krome kun avar'
Kolekton grandan da fablar',
Du «Petriadojn»[163], gramatikon
Kun volumet' de M_a_r_m_o_n_t_e_l[164].
Martin' Zadeka ighis cel'
De Tanjo kara plej... Efikon
En chiuj fojoj havas ghi,
Kaj chiam dornas ghi kun shi.
XXIV.
Shi la misteran songhon miras.
Sen sci' kompreni, en korvibr'
Signifon de l' inkub' deziras
Eltrovi Tanjo en la libr'.
En la mallonga indekseto
Shi trovas lau la alfabeto
La vortojn jen: arbar', abi',
Mallum', pontet', river', rabi',
Urs' kaj ceteraj. Tre nature
Zadeka shin en shia dub'
Ne helpas; tamen la inkub'
Avertas multajn aventurojn.
Dum kelkaj tagoj poste jam
Shi maltrankvilis pri la sam'.
XXV.
Kaj jen per sia man' skarlata[165]
L' auror' el la matena val'
Venigas kun la sun' naskata
Nomfeston gajan kun regal'.
Jam svarmas de post frumateno
La dom' de L_á_r_i_n_a en pleno;
Tutfamilie najbarar'
En droshkoj venis, jen en char'.
Pushigho regas en vestiblo,
Novrenkontado en salon',
De hundoj boj', shmackisa son',
De l' gastoj rido, bruo, siblo,
Klinighoj, riverenc' lau mor'
Kaj de l' infanoj kri' kaj plor'.
XXVI.
Alvenis: P_u_s_t_j_a_k_ó_v-dikulo
Kun sia dikulin'-edzin';
Kaj de malrichaj servutuloj
Tre richa posedant' G_v_o_z_d_i_n;
S_k_o_t_i_n_i_n-famili' grizhara
Kun geidaro diversjara
De du ghis tridek lau la pov';
Distrikta dando P_e_t_u_sh_k_ó_v;
Jen ankau mia kuz', B_u_j_á_n_o_v,
En sia chap' kun vizier'[166]
(Ja vi bonkonas lin en ver'),
Kaj la ekskonsilanto F_l_a_n_o_v,
Manghema klacha fiperson',
Korupteblulo kaj fripon'.
XXVII.
M_o_n_s_i_e_u_r T_r_i_q_u_é alvenis ankau
Kun famili' de H_a_r_l_i_k_ó_v,
Spritulo en peruko stranga
Kaj okulvitroj, el Tambóv[168].
Lau vera franc', al Tatiana
Gratul-kupleton lau infana
Melodiet' alportis li:
R_e_v_e_i_l_l_e_z v_o_u_z, b_e_l_l_e e_n_d_o_r_m_i_e[169].
En iu polva almanako
Presita estis la kuplet';
T_r_i_q_u_é, sagaca poetet',
Ghin tiris el malnova sako,
Kaj nur anstatau «belle Ninà»
Li uzis «belle Tatianà»[170].
XXVIII.