Jam chiuj de komenc' ghis fin'.
Chi tie, malgrau gramatiko,
Versajhoj sen regulmetriko
Atestas pri la amikec' —
Plilongigite au en pec'.
Sur pagh' unua jeno staras:
Q_u’é_c_r_i_r_e_z-v_o_u_s s_u_r c_e_s t_a_b_l_e_t_t_e_s[135];
Subskribo: t._à_v. A_n_n_e_t_t_e;
Kaj sur la lasta vi komparas:
«S_e i_u v_i_n a_m_e_g_a_s p_l_i,
P_l_i s_u_b_e p_r_o_v_u s_k_r_i_b_i l_i».
XXIX.
Vi tie tute nepre trovos
Du korojn, torchon kun buked';
Vi tie jhurojn legi povos
P_r_i a_m_o gh_i_s l_a t_o_m_b_a b_e_d';
Kaj jen pikanta versajheto
De iu armean'— poeto.
Al tia chi album' kun ghoj'
Mi skribas mem en iu foj',
Estante certa en kompreno,
Ke chiu mia diligent'
Ne restos vana sen atent',
Kaj ne okazos ekzameno
Pri la produkt' de mia kre',
Chu estas sprite au ne tre.
XXX.
Sed disigitaj vi, volumoj
El libroj de diabla gent',
La plej belegaj luksalbumoj,
De l' moda rimular' turment',
Vi, ornamitaj per magia
Peniko de T_o_l_s_t_o_j[137] genia
Au per de B_a_r_a_t_i_n_s_k_i_j[124] plum',
Vi brulu for en tondr', en fum'!
I_n-q_u_a_r_t_o sian kiam donas
Al mi brilpompa sinjorin',
Koler' kun trem' ekkaptas min,
Kaj epigramo tuj eksonas
En korprofundo, sed je mal'
Shi petas ja pri madrigal'.
XXXI.
Ne madrigalojn Lenskij liras
Por sia Olga en album';
Kaj ne malvarman amon spiras
Brilante sprite lia plum';
Li chion, kion nur rimarkas
Pri Olga, tion tuj li markas:
Kaj fluas plenaj de la ver'
La elegioj per river'.
Simile vi, J_a_z_i_k_o_v[139] mia,
Lau la inspir' de via kor'
Vi kantas iun kun fervor' —
Kaj en la ar' da elegioj
Fiksighos iam ajn al vi
De via sorto histori'.
XXXII.
Silente! Strechu audon vian!
Jen kritikisto kun sever'
Ordonas kronon elegian
Mizeran jheti al la ter'
Kaj krias: «Chesu do lamenti,
Kaj chiam samon kvak-prezenti,
Bedauri p_r_i p_a_s_i_n_t' sen pov':
Sufichas, kantu pri la nov'!»
— Vi pravas, kaj al ni vi donos
Trumpeton, maskon kun ponard',
Kaj kapitalon de l' pens-art'
Renaskl chiel vi ordonos:
Chu jes? — Sed audas ni en klar':
«Vi odojn verku, poetar',
XXXIII.
«Lau modo de l' potenc-epoko,
Lau la malnova manier'...»
— Nur sole odojn ghis sufoko!
Ne gravas; chu ne sam-afer'?
Memoru pri la satiriko!
Chu de la f_r_e_m_d_a k_a_p' liriko
Al vi pli plachas en kompar'
Ol nia larma rimular'? —
«Mizeras ja la elegio;
Malplena estas ghia cel';
Sed por la odo la akcel'
Tre noblas...» Mi kun ironio
Disputus, sed ne pushu mi
Jarcentojn du al kolizi'.
XXXIV.
Shatante gloron, libermodon,
En ondoj de pensar' sen fin',
Vladimir verkus ech la odon,
Sed Olga ja ne legus ghin.
Chu iam legis la poetoj
Al siaj koramatinetoj
Verkajhojn siajn? Lau la fam'
Pli alta mankas dank' por am'.
Kaj vere, felichega estas
L' amanto, deklamante jen
Al la objekto de l' chagren'
Revajhojn de l' pasi' modesta.
Felichas li... dum eble mem
Shi pensas pri alia tem'.
XXXV.
Sed mi de l' revo harmonia
La fruktojn legas iam nur
Al vartistin' maljuna mia;
Jen estas mia solplezur'.
Kaj ankau post tagmangh' enua
Anstatau regalajho plua
Okazan gaston iam mi
Sufokas for per tragedi';
Au (nun jam sherci mi ne celas)
Premate de angor' kaj rim',
Che lag' vagante en proksim',
Sovagh-anasojn mi dispelas.
Audinte kanton de l' versord',
Forflugas ili de la bord'.
XXXVI.
[Mi chie ilin peli penas...
Chasist' celinta jhus en van'
La poezion ekmalbenas,
Zorgante pri strechita chan'.
Ja chiu shatas propran chason
Kaj por aliaj embarason:
Jen iu pafas el pafil',
Jen iu versas sen trankvil',
Jen iu mushojn klak-bategas,
Jen iu ghuas kun ekscit',
Jen iu ghojas pri milit',
Jen iu reve mondon regas,
Jen iu drinkas ghis ekdron':
Kaj bon' miksighas kun malbon'.][140]
XXXVII.
Sed kion do Onegin? Fratoj,
Mi petas vin pri pacienc':
Li kiel estas okupata,
Priskribos mi en plena senc'.
Li vivis lau ermita moro;
Vekighis je la sepa horo
Kaj sin direktis en somer'
Al bord' apuda de river';
Imite al Leandro naghis
Li trans chi tiu Helespont'[141],
Plu kafon trinkis kun volont',
Jhurnalon iom interpaghis
Kaj vestis sin... [Sed lia vest'
Tre stranga estis sen kontest'.
XXXVIII.
Surhavis li chemizon rusan
Kun largha silka tukozon',
Tatar-kitelon vastkonusan,
Chapelon larghan lau fason'
Tegmentaspekta. Vesto tia
S_e_n_m_o_r_a_l_e_c_a, s_e_n_r_a_c_i_a
Chagrenis tre lau ebla pov'
Al sinjorin' el urbo Pskov
Nomata D_u_r_i_n_a kaj ankau
Kun shi M_i_z_i_n_ch_i_k_o_v sinjor'.—
Eugeno tamen kun ignor'
Kutimojn siajn chiuflankajn
Ne shanghis lau ilia plach',—
Pro tio lin chirkauis klach'.][142]
XXXIX.
Promen', banad', ombrum' betula,
Legado, dormo — paradiz',
De blankulino nigr-okula
En iu fojo fresha kis',
Chevalo bridon obeanta,
Tagmangho iom eleganta,
Silent', izol' lau korinklin':
Jen vivo de Onegin sankta,
Kaj li ekghuis ghin sen sent',
En la senzorga vivkontent'
La tagojn ech ne kalkulante
Kaj forgesinte urbon for
Kun fest-enu' de ties mor'.
XL.
Sed nia nord-somero estas
Karikatur' je vintr' en sud',
Ghi flugas: tio fama restas,
Ech se ni neus kun disput'.
Jam la chiel' autunon spiris,
La suno jam pli pale brilis,
Pli mallongighis taga daur',
De la arbaro foliar'
Nudighis kun malgaj-susuro,
Sur kampoj kushis griz-nebul',
Kun kri' ansera triangul'
Al sudo flugis: la naturo
Regata estis de l' autun';
Novembro komencighis nun.
XLI.
En griznebulo venas tago;
Rikolto finis en kampar';