Ekshatis paghojn shi romanajn
Kaj frue jam ekamis tro
La emociajn trompojn vanajn
De R_i_c_h_a_r_d_s_o_n[95] kaj de R_o_u_s_s_e_a_u[44].
La patro shia estis brava
Bonulo de l' epok' antaua;
Ne vidis, ne legante mem,
Dangheron li en la legem'
Kaj librojn traktis je ludilo,
Ne zorgis, kiu libro jen
Sekrete dormas sub kusen'
Che la filino en trankvilo.
Kaj la edzino sen opon'
Favoris mem al R_i_c_h_a_r_d_s_o_n.
XXX.
Ne car shi legis la aferon,
Favoris shi al R_i_c_h_a_r_d_s_o_n,
Ne char donacis shi preferon
Pli ol L_o_v_e_l_a_c_e al G_r_a_n_d_i_s_o_n[96];
Sed iam la princin' A_l_i_n_a,
En Moskvo shia bonkuzino,
Pri ili informetis shin.
Shi estis tiam fianchin',
Sed tiel estis pro devigo;
Alia logis shin person',
En kiu menso, kor' kaj ton'
Al shi pli plachis sen instigo;
Kaj G_r_a_n_d_i_s_o_n do tiu chi
Serghento estis de gvardi'.
XXXI.
Shin oni vestis kun atento
Lau deca modo kun ornam';
Sed sen demandi pri konsento
Shin oni edzinigis jam.
Kaj por shin distri el domagho,
Tre baldau shia edz' kun sagho
Shin veturigis al kampar',
Kaj shi chi tie kun amar'
Komence ploris kaj lamentis
Ghis preskau de l' edzec' eksplod';
Sed poste en mastrum-klopod'
Shi kutimighis kaj kontentis.
La kutimighon donis di':
Felichon anstatauas ghi[97].
XXXII.
La kutimigho vere sava
Dolchigis pezon de l' chagren';
Kaj baldau eltrovajho grava
Shin ekkonsolis jam en plen'.
Shi dum ripozo kaj afero
Sekreton de regmaniero
Je sia edzo trovis nun,—
Kaj chio ighis oportun'.
Shi la laborojn administris,
Saligis fungojn por sezon',
Rekrutojn varbis per ordon',
Sen edzo spezojn shi registris,
Sabate iris al banej'
Kaj servistinojn batis plej.
XXXIII.
Antaue en album' fraulina
Shi skribis pri tre dolcha tem',
P_r_a_s_k_o_v_j_a-n nomis shi P_a_u_l_i_n_a
Kaj parolemis kun kantem';
Korseto shia estis danca,
Kaj rusan N lau tono franca
Prononci penis shi tra naz';
Sed chio restis en forpas':
Korset', album', princin', P_a_u_l_i_n_a,
Sentimentala verskajer'
Forighis — kaj en reaper'
A_k_u_l_k_a ighis el S_e_l_i_n_a[98],
Kaj fine shi per vat-tavol'
La kufon stebis por la mol'.
XXXIV.
Sed shin la edzo amis kore,
Ne bridis shin en klopodad',
Li chion fidis bonhumore
Kaj manghis, trinkis en hhalat'[99].
Trankvile pasis vivo lia;
Vespere rondo familia
Kunvenis iam de najbar'
Kaj neghenema amikar'
Por babileti, por bedauri
Kun bona rid' au kun chagren'.
La tempo pasas; Olga jen
Sendata estas te-prepari;
Jen jam vesper', jen dormohor',
Kaj la gastar' veturas for.
XXXV.
En sia paca viv' konservis
Kutimojn ili de malnov'
Kaj grasajn rusajn flanojn servis
Dum karnaval' lau sia pov',
Dum jar' dufoje en kapelon
Pent-iris, shatis karuselon,
Dancadon rondan kun la hhor';
En Triunuo-tag'[100] dum hor'
De meso, kiam la popolo
Auskultas ghin kun oscedem',
Larmetis ankau ili mem;
Trinkadis kvason[101] lau bonvolo
Kaj regaligis dum manghad'
La gastojn lau la ranga grad'.
XXXVI.
Vivinte lau chi tiu ordo,
Jen ili venis ghis maljun',
Kaj fine antau cherka pordo
La edzo prezentighis nun.
Li mortis antau ol siestis,
Kaj pli ol iu ajn li estis
Plor-bedaurita de l' najbar',
De la edzin' kaj infanar'.
Simplulo estis li en vero,
Sur lia tomba shton' kun traf'
Chi tiel tekstas epitaf:
D_i_m_i_t_r_i_j L_a_r_i_n, b_r_i_g_a_d_e_r_o[102],
S_k_l_a_v' d_e S_i_n_j_o_r', l_a_u d_i_a g_r_a_c'
R_i_p_o_z_a_s t_i_e ch_i e_n p_a_c'.
XXXVII.
Al la penatoj redonite,
La pacan tombon de l' najbar'
Vladimir Lenskij tuj vizite
Rehonorigis kun amar';
Malghojis longe li enkore.
«P_o_o_r Y_o_r_i_c_k![103]» diris li angore:
«Min sur la brakoj tenis li.
Kaj kiom ofte lian mi
Lud-uzis Ochakov-medalon[104]!
Kun Olga li svatigis min,
Li revis kunaj vidi nin...»
Kaj tuj surtomban madrigalon
Vladimir nia verkis jen
En plej sincera korchagren'.
XXXVIII.
Kaj ankau honorigis same
Li la gepatran cindron nun
Kun plor' malghoje kaj fil-ame...
Ho ve! Chi tiel en autun'
Sur sulkoj de la viv' potenca
Lau stranga volo providenca
Generacioj ghermas nur
Kaj falas for post la matur'...
Chi tiel nia juna gento
Elkreskas bole kun aplomb'
Kaj avojn premas al la tomb'.
Kaj venos ankau la momento —
Kaj niaj nepoj en bonhor'
Nin el la mond' elpremos for!
XXXIX.
Do ghuu dume nunan horon,
Facilan vivon, amikar'!
Mi scias ghian malvaloron
Kaj forignorus ghin sen bar';
Mi plu fantomojn ne rigardas,
Sed iufoje antaugardas
Min la esper' en efektiv':
Mi min ne volas de la viv'
Sen postesigno for malligi.
Mi vivas, verkas ne por laud';
Sed shajne tra la monda aud'
Mi volus iom min famigi,
Por memorigu por rekon'
Pri mi almenau unu son'.
XL.
Kaj ghi ektushos ies koron;
Kaj konservota de la sort'
Ne dronos eble en vaporon
La nun de mi kreata vort';
Kaj eble (kia flatespero!)
Simplul' estonta kun fiero
Al mia montros bildportret'
Kaj diros: estis la Poet'!
Akceptu dankojn do pasiajn,
De Aonidoj[105] amator',
Vi, kies firma bonmemor'
Konservos flugajn verkojn miajn
Kaj kiu tauzos lau stimul'
La laurojn de la maljunul'!
ChAPITRO KVARA
La morale est dans la nature des choses.
N_e_c_k_e_r[127].
I.
[En la komenc' de l' viv' min regis
La bela, ruza, mola seks';
Arbitron ghian mi volegis
Konfesi nur en plenampleks'.
L' animo brulis kun emfazo,
Kaj la virin' aspektis kvazau
Diajho pura por la kor'.
Kun senta, pensa ortrezor'