Shi kiel idealo brilis.
Mi shin adoris en silent';
Kaj al mi shia ama sent'
Neatingebla ech similis.
Formorti che l' pied' kun ghu' —
Nenion mi deziris plu.
II.
Jen mi malamis shin subite,
Mi tremis, ploris en sincer',
En shi mi vidis timigite
Kreajhon de l' malbon-infer';
Rigardo penetrema shia,
Rideto, ton' konversacia,
Kaj korpo shia kaj spirit'
Plenplenis je malbon-perfid';
Shi larmojn, ghemojn nur avidis
Kaj nutris sin per mia sang'...
Jen la marmoron nur sen mank'
En shi mi plenadmire vidis,
Pro la Pigmaliona pet'
Viv-varmighantan en komplet'[128].
III.
Mi diru per esprim' poeta,
Konata por eterna fam':
Temira, Dafna kaj Lileta[129] —
Nun estas forgesitaj jam.
Sed estas unu en amaso...
Mi shin adoris sen forlaso...
Sed chu shi ankau amis min,
Chu longe, kie?.. Kial vin
Intrigas tio? Ja ne gravas!
Estinto restas en obskur',
La chefafero estas nur,
Ke de post tiam jam ne havas
Varmecon aman mia kor',
Ghin lumo ankau lasis for.
IV.
Eksciis mi, ke la virinoj
En la anim' sen diferenc'
Pri ni miregas mem senfine,
Taksante sin lau konscienc'.
Admiroj niaj senrifuzaj
Al ili shajnas tre amuzaj;
Kaj prave, en la am-okup'
Ridindaj estas ni sen dub'.
Kateniginte nin sengarde,
Ni petas pri amrekompenc',
Freneze vokas ni sen senc',
Kredante ke postuli arde
Pasion eblas de lili'
Au de facila papili'!
V.
Chu mi konfesu, ke pasion
Mi tiam sciis dum la jun';
Mi shatis mian afekcion,
Kaj mi pri ghi bedauras nun.
Sed la enigmon charman loge
Suferis tamen mi nelonge,
Kaj la virinoj helpis mem,
Al mi dirinte sen kashem'
La v_o_r_t_o_n jam konatan chie
Kaj ankau ne ridindan jam
Pro longa plej truisma[130] fam'
(Do mi divenis tre racie),
Mi diris: nur do kaj ne pli! —
Malsagaculo estas mi!
VI.
De la pasi' ribelaj zorgoj
Forpasis kaj ne venos plu!
Sensentan dormon mian morgau
Jam ne agitos am-influ'.
Belajhoj de l' malvirt' intima
Ja plachas nur ghis tempo lima.
Nun venis tempo por kun sagh'
Glatigi agojn de l' junagh'! —
Komencajn miajn jarojn junajn
La fam' nigrigis kun provok',
Ghin multe helpis la mensog',
Sed spitis la amikojn kunajn.
Feliche tamen blinda fam'
Kontraupruvata estas jam.][131]
VII.
Ju malpli amas ni virinon,
Des pli al shi ni plachas tre,
Kaj des pli baldau vivdestinon
Ni shian tiras al pere'.
Malvirto en epok' iama
Glorighis kiel arto ama,
Trumpetis chie ghi pri si
Kaj ghuojn donis sen pasi'.
Sed tiu chi amuzo grava
Ja pli konvenas sen kompar'
Al la maljuna simiar'
De la laudita tempo ava:
Kun pufperukoj pasis for
De la L_o_v_e_l_a_c_e-oj[96] vanta glor'.
VIII.
Enue estas hipokriti,
Diverse diri pri la sam',
Penege kun gravec' agiti
Pri kio chiuj certas jam,
Auskulti kontraudirojn samajn,
Ekstermi antaujughojn amajn,
Pri kiuj ech ne ghenis sin
La dektrijara junknabin'!
Al kiu do ne tedus petoj,
Jhurado kaj trompad' sen ches',
Leteroj sur folioj ses,
Chikanoj, larmoj, braceletoj,
De l' onklinar' admon' pri dec'
Kaj de l' edzar' pezamikec'!
IX.
Eugen' meditis tiel mia.
Li estis jam en juna agh'
Viktimo de la viv' pasia
Kaj de la vant-erar' sen sagh'.
Tro dorlotite per kutimo,
Jen ravigate super limo,
Jen sen iluziigh' en tut',
Jen aspirante kun akut',
Sentante de l' sukcesoj tedon,
Aud-atentante en intim'
Eternan flustron de l' anim',
Kovrante per ridet' oscedon,
Chi tiel li en efektiv'
Ok jarojn perdis de la viv'.
X.
Ne plu li belulinojn amis,
Nur amindumis iom ajn;
Rifuz' — li konsolite samis;
Perfid' — ripozis li kun gajn'.
Li serchis ilin nur apenau
Kaj forlasadis sen chagreno
Kaj ech sen rememor' en last'.
Simile pacanima gast'
Alvenas por vespera v_i_s_t_o[132],
Li sidas ghis finighas lud':
Li hejmen iras sen diskut'
Kaj dormas lau kutim-ekzisto
Kaj ech ne scias mem lau ver',
Nun kien iri en vesper'.
XI.
Sed, ricevinte la leteron,
Onegin estis en anim'
Tre kortushita per sincero
De la knabina revesprim';
Li rememoris Tatiana-n,
Aspekton shian diafanan
Kaj li ekdronis per spirit'
En dolcha revo kaj medit'.
Malnovaj sentoj eble shlime
Lin ekposedis por minut';
Sed ne deziris li kun krud'
Senkulpan koron trompi krime.
Nun ni transighu al gharden',
Shi kie lin renkontis jen.
XII.
Komence pro subit-ekvido
Silentis ili, sed en fin'
Onegin diris: «Skribis vi do,
Ne neu. Mi tralegis ghin,
Konfeson de l' anim' sincera,
Elmontron de la amo vera.
Min charmis via korkonfes';
Ghi vigle vekis en impres'
Jam longe ekdormintan senton;
Sed vin ne volas laudi mi;
Kaj same pagos mi al vi;
Akceptu ankau mian penton;
Konfesos mi al vi sen art':
Do jughu min lau bonrigard'.
XIII.
«Se mi per sola hejma rondo
Limigi vivon volus nur,
Se volus la destin' de l' mondo
Min fari edzo kun plezur';
Se iom bildo familia
Konvenus nur al placho mia:
Tutcerte ja krom sola vi
Ne serchus fianchinon mi.
Sen falsa bril' de madrigalo
Al vi mi diras kun sincer':
Nur vin elektus mi en ver'
Lau mia juna idealo,
Kaj kun chi tiu bela trov'
Felicha estus mi... lau pov'!
XIV.
«Sed por felicho ne kreitas
Animo mia lau natur';
Kaj ankau tute ne meritas
Mi je perfekta via pur'.
Min kredu (konscienc' atestus),
Edzigho nur sufero estus.
Ech malgrau se mi amus vin,
Ne plu mi amos jam en fin';
Se vi ekploros, viaj ploroj
Min ne kortushos per sincer',
Sed nur instigos al koler'.
Do mem konstatu, kiaj floroj
De Himeneo[133] je bedaur'