La tempo venos ja sen mi;
Kaj dume vivu reve li
Kun kred' al bono absoluta;
Indulgu ni al juna agh'
Junec-deliron en la sagh'.
XVI.
Disput' pri chio, malkonsentoj
Instigis ilin al rezon';
Kontraktoj de antikvaj gentoj,
Sciencofruktoj, bon', malbon',
Jarcenta supersticho forta,
Fatalo de la viv' postmorta,
La vivo kaj la sort' en tut',
Subighis chio al diskut'.
En flam' debata la poeto
Forgese legis kun talent'
Poemojn nordajn po fragment';
Kaj lin kun pardonema preto
Auskultis kun atent' Eugen',
Ech kvankam ofte sen kompren'.
XVII.
Diskutis tamen plej pikpinte
Ermitoj niaj pri la am'.
Potencon ghian forskuinte,
Onegin ghin pricitis jam
Kun spir' nevola de bedauro:
Felichas, kiu post la dauro
De I' amsufer' ghin lasis for;
Sed pli felichas, kies kor'
Ne sciis ghin, kaj kiu ruze
Per disa viv' mutigis ghin
Kaj ech oscedis kun edzin'
Kaj kun amikoj senjhaluze,
Kaj kapitalon de l' av-ras'
Ne fidis al malica as'[93]!
XVIII.
En tempo, kiam ni atingos
Al la trankvila sagha pac',
Flam' de pasioj sin estingos
Kaj ni konstatos en sagac'
Ridindon de chi tiuj sentoj,
Impetoj kaj malfruaj pentoj,—
Humiligitaj ne sen pen',
Ni shatos audi kun chagren'
Ribelon fremdan de l' pasioj,
Ghi estas por la kor' incit';
Maljuna same invalid'
Volonte turnas audon sian,
Solul' lasita, al rakont'
En mez' de junbravula rond'.
XIX.
Kaj ankau la junagh' nenion
Kapablas teni en sekret':
Chagrenon, ghojon, simpation
Malkashi povas ghi en pret'.
Je am' estante invalido,
Onegin grave kun solido
Auskultis, kiel kun sincer'
Sin montris la poet' en ver';
Konfidoplenan korkonscion
Nudigis li tre simple jen,
Eugen' eksciis tuj sen pen'
De lia amo historion,
Abundan je diversa sent',
Al ni ne nova por atend'.
XX.
Ah, amis li ghis tia limo,
Ne restis kia nun en pur';
Chi tiel la poetanimo
Ankorau povas ami nur:
Konstante unu nur sopiro,
Kutima unu nur deziro,
Kutima unu nur dolor'!
Nek malproksim-restado for,
Nek longa temp' da pacienco,
Nek horoj da servad' al Muz',
Nek alilanda mir-amuz',
Nek gaja bruo, nek scienco
Ech iom aliigis lin,
Benitan de virgec-destin'.
XXI.
En la knabagho, dum ne konis
Ankorau korturmentojn li,
Al O_l_g_a chiam li patronis
En la infana idili';
Li chiam shin che bosk' apuda
Kunulis dum amuzo luda,
Kaj la najbaroj-patroj jam
Kunsvatis ilin por chiam'.
En la kampar', sub ombr-vualo,
En senkulpeco sen skrupul',
Sub la gepatra zorg-okul'
Shi floris kvazau bel-konvalo
En herb' kashita sub foli'
For de abel' au papili'.
XXII.
Al la poeto shi ja donis
Unuan songhon de l' inspir',
Kun la ide' pri shi eksonis
Unua ghem' de lia lir'.
Adiau, ludoj facilpensaj!
Al li ekplachis boskoj densaj,
Soleco kaj silento nun,
Kaj nokto, kaj stelar', kaj lun',—
La lun', chiela lampiono,
Al kiu iam en vesper'
Dedichis ni kun la sincer'
Sopirojn, larmojn, amadmonon...
Sed nun en ghi ni vidas nur
Lanternon bonan de l' natur'.
XXIII.
Konstante milda, obeema
Kaj gaja kiel la maten',
Tre simpla kiel viv' poema,
Kaj charma kiel kisa ben',
Kun la okuloj bluchielaj,
Rideto, bukloj line helaj,
Kun movoj, vocho kaj statur',
Jen Olga... tamen prenu nur
Romanon chiun, sendispute
Portreton shian trovos vi:
Tre charmas ghi; ghin amis mi,
Sed tedis ghi al mi jam tute.
Permesu do okupi min
Pri la pliagha nun fratin'.
XXIV.
Shi havis nomon T_a_t_i_a_n_a[94].
Unue do sen ironi'
La dolchajn paghojn de l' romano
Per tia nom' sanktigu ni.
Nu kion? Estas ghi sonora,
Sed scias mi, ke en memoro
Ghi vekas bildon de malnov'
Au de servistinej'. Kun pov'
Konfesi, ni konstatu: mankas
Pri nomoj bona gust' al ni
(Ech sen parol' pri poezi');
Por la klereco ni ne dankas,
De ghi nur restis la influ'
De afektem',— nenio plu.
XXV.
Do shi nomighis Tatiana.
Nek per beleco de l' fratin',
Nek per fresheco ties sana
Atenton tirus shi sur sin.
Tre silentema kaj amara,
Timema kiel cerv' arbara,
En sia propra famili'
Knabino fremda shajnis shi.
Shi karesemi ne aspiris
Al la gepatroj kun volont'.
Infano, en infana rond'
Shi ludi, salti ne deziris,
Kaj ofte sidis shi sen plend'
Che la fenestro en silent'.
XXVI.
Plej multe shi pensemon amis
De post plej frua sia jar'
Kaj ghi per rev' al shi ornamis
La vivenuon de l' kampar'.
Fingraro shia ne laboris
Per la kudrilo; kaj ne floris
Brodita silka filigran'
Sur blanka tol' sub shia man'.
Jen signo de regem' kutima:
Infan', ludante per la pup',
Preparas sin por ekokup'
De la posten' en ord' reghima
De l' mondo kaj edukas ghin
Lau lecionoj de l' patrin'.
XXVII.
Sed pupon, ech en agh' infana,
Neniam prenis lau la plach'
Kaj ne babilis Tatiana
Kun ghi pri mod' au urba klach'.
Ne logis shin infanpetolo,
Sed mirrakontoj de l' popolo
En vintra temp', en nokta hor'
Konvenis pli al shia kor'.
Kaj kiam sur herbej' kunvenis
Lau voko de la vartistin'
Infanoj por la ludkombin',
Shi tute ghin ne partoprenis,
Enuis shi che gaja rid',
Che luda bru' kaj kurrapid'.
XXVIII.
Shi satis ofte sur balkono
Renkonti venon de l' auror',
Dum sur la pala blua fono
Stelaro malaperas for,
Terrand' helighas en silento,
Ekblovas frumatena vento
Kaj venas malrapide tag'.
En vintro, kiam nokt' en vag'
Pli daure terduonon tenas
Kaj la malvigla orient'
Pli longedaure en silent'
Sub la nebula luno svenas,
El lito en kutima hor'
Shi kun kandelo iris for.
XXIX.