Konstatis mi kun miro vera,
Ke ili per kondut' severa,
Puŝante amon mildan for,
Relogi povis ĝin al kor',
Almenaŭ per kompato ceda;
Almenaŭ iam en parol'
Sentiĝis kvazaŭ pli da mol',
Kaj kun blindiĝo facilkreda
Amanto juna en konstant'
Rekuris post la kara vant'.
XXIV.
Do ĉu pli kulpas Tatiana?
Ke ŝi en sia simpla dev'
Ne scias pri trompaĵ' rikana
Kaj fidas al la bela rev'?
Ke amas ŝi sen art-prezento,
Obee nur al sia sento,
Ke tiom ŝi konfidas tro,
Naturdotite riĉe do
Per fantazio ribelama,
Per vigla volo kaj raci',
Originala memkonsci'
Kaj per subtila koro flama?
Ĉu ne pardonus vi al ŝi
Facilpensemon de l' pasi'?
XXV.
Koketulin' sen varm' rezonas.
Sed Tatiana sen ĉikan'
Al amo tute sin fordonas
Samkiel la naivinfan'.
Ŝi ne parolas: mi prokrastu,
Amprezon tiel mi balastu;
Pli certe kaptu mi per ret',
Komence mi per esperet'
La egoismon piku, plue
Turmentu koron mi per ruz'
Kaj fine tiklu per ĵaluz';
Ĉar pro plezura plen' enue
Kaptito ruza el katen'
Elgliti povas ja sen pen'.
XXVI.
Ankoraŭ estas embaraso:
Honoron karan de l' patruj'
Savante, mi ne preterlasu
Traduki la leteron tuj.
Ĉar rusan lingvon Tanjo pekis.
Gazetojn niajn ŝi ne legis
Kaj la gepatran lingvon nur
Parolis sen facila pur',
Kaj la leteron skribis france...[7]
Do kion! mi ripetas jam:
Ĝis nun la sinjorina am'
Ne servis ruse sin bonŝance,
Ĝis nun do nia lingvo-moŝt'
Ne kutimiĝis por la post'.
XXVII.
Ke sinjorinoj ruse legu
Instigas oni. Kia van'!
Ho, ĉu mi ilin imagegu
Kun «Boncelanto»[121] en la man'!
Mi citu vin, poetoj miaj;
Ja ĉiuj amobjektoj viaj,
Al kiuj dolĉe kun peket'
Vi verkis versojn en sekret',
Al kiuj vi la koron ligis,
Ja ili ĉiuj kun penem'
La rusan lingvon uzis mem
Kaj ofte ĉarme ĝin kripligis;
Kaj fremdan lingvon laŭ natur'
Al si proprigis ili nur.
XXVIII.
Ne lasu dio, ke en balo
Aŭ sur peron' renkontu mi
En kufo aŭ en flava ŝalo
Saĝulon de l' akademi'!
Samkiel sen ridet' la buŝo,
Sen gramatik-erara fuŝo
Ne plaĉas rusa stil' al mi.
Tre eble nov-generaci'
De belulinoj simpatie
Laŭ la gazeta vokinstig'
Lernigos nin pri gramatik';
Uzataj estos versoj ĉie:
Sed mi... ĉu nepras mia pov'?
Fidelos mi al la malnov'.
XXIX.
La erarplena maniero
De fuŝa tia ĉi parol'
En mi ja ĉiam kun sincero
Kortremon vekos eĉ sen vol';
Mi penti tion ne kapablas,
Por mi gallismoj plaĉ-afablas,
Samkiel junaj pekoj kaj
De B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ĉ[122] versa gaj'.
Sufiĉas tamen. Min atendas
Leter' de mia belulin';
Mi donis vorton, sed mi ĝin
Rifuzi preskaŭ jam pretendas.
Mi scias: jam ne modas pli
La dolĉa plumo de P_a_r_n_y[123].
XXX.
Kantisto de sopir', festenoj[124]!
Se ĉitieus via est',
Karul', mi tedus vin sen ĝenoj
Per unu peto sen modest':
Ke metu vi sur sorĉajn kordojn
La fremdajn alilingvajn vortojn
De la pasia junulin'.
Vi kie estas? Montru vin:
Al vi mi cedas propravole...
Sed inter rokoj ie for,
Sen rev' pri laŭdoj en la kor',
Sub finna firmamento sole
Li ie promenigas sin
Kaj tute li ne aŭdas min.
XXXI.
Jen la leter' de Tatiana;
Plej sankte mi konservas ĝin,
Mi legas gin kun sent' humana
Kaj emas legi plu sen fin'.
Al ŝi instigis kiu tian
Dolĉecon kaj sinceron ŝian,
Absurdon belan de l' amor',
Frenezkonfeson de la kor'
Ĉi tiom logan, sed danĝeran?
Mi ne komprenas. Tamen jen
Traduko pala, nur kun pen'
Farita el la bildo vera,
Samkiel ludo de F_r_e_i_s_c_h_ü_t_z[125]
Per man' nesperta de novic'.
LETERO DE TATIANA AL ONEGIN.
Al vi mi skribas — kion plue?
Ĉu mi kapablas diri pli?
Mi scias, per ignor' instrue
Nun puni min ja rajtas vi.
Sed vi, havante nobl-influe
Almenaŭ guton da kompat',
Ne lasos min en tia stat'.
Komence volis mi silenti;
Vi kredu min: pri mia hont'
Vi scius el neniu font',
Se povus mi esperon senti,
Ke iufoje la destin'
Al mi permesus vidi vin,
Por aŭdi viajn nur rakontojn,
Respondi vin kaj en imag'
Mediti nokte kaj en tag',
Reatendante novrenkontojn.
Sed vi solemas laŭ la fam';
Kampar' vin tedas senkutime,
Kaj ni... ni estas sen ornam',
Sed vin ni ĝojas simplanime.
Por kio vi vizitis nin?
En la vilaĝo forgesita
Ja mi neniam konus vin,
Ne premus min turment' incita.
Dolorojn de l' sufer' spirita
Kvietigonte en finfin',
Mi edzon trovus laŭ inklino,
Fidela estus mi edzino
Kaj virtoplena bonpatrin'.
Alia vir'!.. Ho, ne, neniam
Al li la koron donus mi!
Difinis la ĉiel' al mi jam:
Mi apartenas nur al vi;
Viv' mia estis garantio
De l' nepra inter ni renkont';
Mi scias, vin alsendis dio,
Vi estas mia protektont'...
En sonĝoj vi al mi aperis,
Senvide jam mi amis vin,
Rigardo via pikis min,
Voĉ' via en anim' sinceris
Delonge... ne, ne sonĝo pli!
Apenaŭ venis vi, mi tuje
Rekonis vin kaj flam' alflue
Min kaptis, pensis mi: jen li!
Ĉu do ne vero! vi min benis:
Vi sugestiis en silent',
Dum malriĉulojn mi subtenis
Aŭ per preĝad' dolĉigi penis
Angoron de l' animturment'?
Kaj ĝuste en momento tiu
Ĉu ja ne vi do, kar-vizio,
Rapid-aperis en aer'
Kaj klinis vin al mi kun tremo?
Ĉy ja ne vi kun karesemo
Parolojn flustris de l' esper'?
Vi kiu estas: ĉu kerubo,
Ĉu tentofeo? Mian dubon
Ĉiuokaze solvu for.
Ja eble vana estas ĉio,
Trompaĵo de l' nesperta kor'!
Kaj destinitas tutalio...
Ajn io estu! Kun konfid'
Al vi mi sorton mian donas,
Mi ploras antaŭ via vid'
Kaj pri defendo vin admonas...
Imagu: estas mi en sol',
Neniu konas min komprene,