De l' plej amata romanar',
C_l_a_r_i_s_s_a, J_u_l_i_a, D_e_l_p_h_i_n_a[116],
En la silento de arbar'
Solece Tatiana vagas,
En libro serĉas kaj imagas
Ŝi proprajn revojn kun fervor',
Produktojn de l' tro plena kor';
Alpropriginte kun korbato
La fremdajn sentojn de la libr',
Parkere flustras ŝi kun vibr'
Leteron al hero'-amato...
Sed tiu ĉi hero-person'
Ja estis jam ne Grandison.
XI.
Farinte gravmienon pian,
Malnov-aŭtor' kun inda dec'
Heroon ĉiam faris sian
Ekzemplo de la perfektec'.
Li faris lin laŭ sia gusto
Persekutata pro maljusto,
Kun bonanimo, sprita saĝ'
Kaj kun alloga belvizaĝ'.
En flamo de pasio ĉasta
La ĉiam brava heroet'
Oferis ĉiam sin en pret',
Kaj fine en ĉapitro lasta
Punata estis la malbon',
La bon' laŭdata per la kron'.
XII.
Kaj nun nebulas ĉiuj planoj,
Nin endormigas la moral',
Kaj la malvirt' eĉ en romanoj
Triumfas kiel ideal'.
Per trompoj de la muzo brita
Knabin' nun estas venenita,
Kaj ŝi revadas kun admir'
Jen pri la pensemul' V_a_m_p_i_r',
Jen pri M_e_l_m_o_t, vagul' inerta
Pri jud' eterna, pri K_o_r_s_a_r'
Aŭ jen pri misterul' S_b_o_g_a_r[117].
Pro B_y_r_o_n[79] per arbitro lerta
Fariĝis morna romantism'
Eĉ senespera egoism'.
XIII.
Amikoj, kiu senc' en tio?
Per vol' ĉiela, en probabl',
Min plu ne logos poezio,
Eniĝos nova min diabl',
Ignore al minac' de P_h_o_e_b_u_s[118],
Per prozo verkojn mi ekstebos;
Romanon tiam pri malnov'
Maljuna verkos mi laŭ pov'.
Ne pentojn pri krim-ago iu
Severe pentros mi en ĝi,
Sed simple nur rakontos mi
Pri unu rusa familio,
Pri dolĉaj sonĝoj de l' amlog',
Pri moroj de l' malnov-epok'.
XIV.
Priskribos simplajn mi rakontojn
De l' patr' aŭ onklo-maljunul',
De la infanoj amrenkontojn
Ĉe tiliaro en angul';
Turmentojn de ĵaluz' malĝoja,
Plorlarmojn dum disiĝo voja,
Malpacon novan kaj en fin'
Mi geedzigos lin kaj ŝin...
Mi rememoros kun inklino
Parolojn de l' sopira am',
Ĉi tiujn, kiujn iam jam
Ĉe la pied' de l' amatino
Mi havis mem sur mia lang'
Kaj kiujn lasis mi en flank'.
XV.
Ho, mia kara Tatiana!
Kun vi nun larmojn verŝas mi,
Al manoj de l' modul' tirana
Fordonis vian sorton vi.
Pereos, kara, vi; antaŭe
Vi tamen al la ĝuo rave
Aspiras nun kun blindesper',
Ekscias vi pri vivmister',
Venenon trinkas vi de l' ĝuoj,
Vin persekutas la revar':
Imagas ĉie vi en klar'
Azilojn por amrendevuoj;
Kaj ĉie restas per vizi'
Tentulo via antaŭ vi.
XVI.
Pro amsopiro Tatiana
Por distro iras al ĝarden',
Kaj en maldiligent' malsana
Ne plu ŝi volas paŝi jen.
La brust' altiĝas, flamo stranga
Aperas en la ruĝo vanga,
Spir' reteniĝas kvazaŭ bul',
Bru' en orel', bril' en okul'.
Alvenas nokto; ĉirkaŭpasas
La lun' ĉielon en deĵor'
Kaj najtingal' en paca hor'
Sonorajn sonojn jam ellasas.
Kaj Tatiana movas sin
Kaj diras al la vartistin':
XVII.
«Vartinjo, dormo ne influas!
Sufoko premas ĝis malpov'.»
— Vi kion, Tanjo? — «Mi enuas,
Al mi rakontu pri malnov'.»
— Pri kio, Tanjo! Mi pli frue
Konservis en memoro plue
Fabelojn multajn sen kompar'
Pri la fraŭlinoj kaj fear';
Sed nun forgesis mi en fin' ja
Eĉ kion sciis, Tanjo. Jes,
Malbona estas la forges'!
Maljun' alvenis... — «Vartistinjo,
Rakontu tamen sen kaŝem',
Ĉu iam ajn vi amis mem?»
XVIII.
— Nu, kion, Tanjo! Pri la amo
Nenion tiam aŭdis ni;
Ĉar bopatrin' pro tio sama
Inferon montrus tuj al mi.—
«Sed kiel edziniĝo via?..»
— Laŭ dia volo. V_a_n_j_a[119] mia
Pli juna estis eĉ ol mi,
Dum havis jarojn mi dek tri.
Marĉandis min dum du semajnoj
Ĉe la gepatroj svatistin',
La patro fine benis min.
Ploregis mi pro timoŝajnoj;
Min oni veis plore plej
Kaj forkondukis al preĝej'.
XIX.
Jen mi en fremda hejm' martiras...
Sed vi eĉ ne aŭskultas min...—
«Ah, vartistinjo, mi sopiras,
Min naŭzas, kara vartistin':
Mi plori, mi ploregi pretas!..»
— Infano, ja vi malsanetas;
Pardonu vin kaj savu di'!
Ĉu per la sankta akvo mi
Aspergu vin ke vi ne ardu?
Ja tuta brulas vi en flam'...—
«Mi ne malsanas... estas am'.»
— Infano mia, di' vin gardu! —
Kaj la fraŭlinon en malsan'
Krucsignis ŝi per sia man'.
XX.
«Mi amas»,— flustris je ripeto
Ŝi al la vartistin', en flam'.
— Sed vi malsanas, infaneto.—
«Ho, lasu, estas vera am'.»
Kaj intertempe luno lumis
Kaj ĝia lumo palbrilumis
Al Tatiana en malklar'
Kun diskombita kapharar',
Al la gutaro plora larma
Kaj al kun nia heroin'
Sidanta griza vartistin'
En kapotuk' kaj vesto varma; —
Kaj ĉio dormis pace nun
Sub inspiranta revojn lun'.
XXI.
Kaj malproksime for promenis
Nun Tatiana per la kor'...
Ide' al ŝi subite venis...
«Nun iru, vartistinjo, for.
Alportu plumon kun papero,
Alŝovu tablon; mi laŭ vero
Ekkuŝos baldaŭ. Iru nun.»
Jen solas ŝi. En lum' de l' lun'
Nun Tatiana skribas ame,
Kaj regas en la pens' Eŭgen',
Kaj la leter' sincera jen
Per am' senkulpa spiras flame.
Jen la leteron finis ŝi...
Por kiu, Tatiana, ĝi?
XXII.
Mi konis la fierulinojn,
Malvarmajn, purajn kiel neĝ',
Neadmoneblajn belulinojn,
Nekompreneblajn mense eĉ;
Mi miris pri la moda hirto
Kaj pri ilia stranga virto,
Kaj mi evitis ilin nur,
Legante ĉiam kun terur'
Sur frunt' ilia l' aksiomon:
E_s_p_e_r_o_n l_a_s_u p_o_r ĉ_i_a_m[120].
Por ili malfeliĉas am',
Timigi ili ŝatas homon.
Vi eble vidis sur Nev-bord'[5]
Ulinojn de simila ord'.
XXIII.
Aliajn strangulinojn vidis
En mas' da adorantoj mi,
Indiferente kiuj ridis
Pri laŭd' aŭ vokoj al pasi'.