Mi songhis; tiujn songhojn jam
La kor' konservis en profundo;
Muz' revivigis ilin nun do:
Kaj kantis mi pri ideal',
Pri virgulin' de monta val',
Pri kaptitinoj de Salgiro[80].
Amikoj miaj, nun de vi
Demandon ofte audas mi:
«Pri kiu revas via liro?
Al kiu inter inamas'
Vi ghin dedichis kun emfaz'?
LVIII.
«Rigardo kies, inspirante,
Jam rekompencis per kares'
Meditoplenan vian kanton?
Vi kiun benis per la vers'?»
Neniun, amikar', je dio!
Mi spertis sen agrablo ia
Frenezalarmon de la am'.
Felichas, kiu kun la flam'
De l' rimoj ligis ghin: pliigis
Sanktajhon li de l' poezi',
Sekvante post P_e_t_r_a_r_c_a[74], li
La korturmentojn trankviligis,
Atingis ankau li al glor';
Sed mi mut-stultis pro amor'.
LIX.
La amo pasis, venis Muzo
Kaj pliklarighis mia mens'.
Belsonojn serchas mi por uzo
En lig' kun sentoj kaj kun pens';
Mi skribas kaj la kor' ne ghemas:
Kaj mia plum' ne desegnemas
Forgese apud verskombin'
Piedojn, kapon de virin';
Cindr' estingita jam ne brulos,
Sopiras mi; sed mankas larm'.
Kaj baldau la antaua varm'
Plu en la kor' sin ne spegulos:
Do tiam verkos mi en fin'
Poemchapitrojn dudek kvin.
LX.
Jam pensis mi pri form' de l' plano
Kaj pri la nomo de l' hero';
Chapitr' unua de l' romano
Finita estas dume do:
Kontrolis chion mi severe;
Kontrauoj multaj estas vere,
Chu mi korektu ilin nur?
Mi pagu shuldon al cenzur',
Al jhurnalistoj por formangho
La frukton donu mi de l' rev':
Do iru al la bord' de Nev'[5]
La novnaskita verkarangho,
Tributon portu de la glor':
Insultojn, klachojn pri l' autor'!
ĈAPITRO TRIA
Elle était fille, elle était amoureuse.
M_a_l_f_i_l_â_t_r_e[106].
I.
«Ĉu vi foriras jam al ie?»
— Eŭgen', adiaŭ, iras mi.—
«Mi ne haltigas vin, sed kie
En la vesperoj estas vi?»
— En famili' de Larin.— «Bele.
Sed kiel povas vi senсele
Perdadi tie tempon for?»
— Mi povas.— «Kia stranga mor'!
Mi antaŭvidas, kio estas:
Unue — ĉu ja pravas mi? —
Tre simpla rusa famili',
Ĝi tre gastamas kaj honestas,
Dolĉaĵ' el beroj kaj babil'
Pri pluvo, lino, brutazil'...»
II.
— Ĉu estas tio ĉi malbona?
«Sed estas ja enu', karul'!»
— Pli tedas via mond' bontona;
Pli min allogas hejmangul',
Mi tie povas... — «Jen liriko!
Sed ĉesu ja, pro di', amiko.
Vi iras do: domaĝe, nu!
Sed tamen aŭdu, Lenskij; ĉu
F_i_l_l_i_d_a-n[107] vian mi ekvidu,
Objekton de la larma flu',
De rim', de plum' kaj tiel plu?
Prezentu min.» — Ĉu ŝerĉas vi do? —
«Ne.» — Bone. — «Kiam do?» — Eĉ nun.
Ni venus sen maloportun'.—
III.
«Ni iru.» —
Ili ekveturis,
Alvenis; laŭ malnov-kutim'
Gastame ĉiuj ekkonkuris
Por servi ilin super lim'.
Jen rit' konata de regalo:
Jen venas konfitaĵ-pokalo
Kaj sur tablet' aperas tuj
Kun vakcinia akvo uj'.
[Nur manĝoj regas en kamparo.
La hejma knabinar' sen ord'
Sin amasigis ĉe la pord'
Por gapi al la nov-najbaro.
Kaj laŭdis vir-amas' en kort'
Ĉevalojn per kritika vort'.][108]
IV.
Al hejmo sur la voj' ebena
Rapidas ili en reven'[109]
Kaj al konversacio jena
Ni kaŝaŭskultu sen konven'.
— Nu do, Onegin? Vi oscedas.—
«Kutimo, Lenskij».— Sed pli tedas
Al vi ĉi tio.— «Estas sam'.
Sed kampoj tre mallumas jam;
Hej! vi, A_n_d_r_j_u_ŝ_k_a[110], pli rapide!
Ho, kia stulta estas lok'!
Cetere: L_á_r_i_n_a sen mok'
Ja estas bonulin' laŭvide.
Mi timas, ke la vakcini'
Ne ĝenu en stomak' al mi.
V.
Sed kiu estas Tatiana?»
— Ŝi estas la malgajulin'
Kaj ŝi simile al Svetlana[112]
Sidigis ĉe fenestro sin.—
«Do ĉu vi amas la alian?»
— Sed kio? — «Se mi havus vian
Pasion, prenus sen hezit'
Ne ŝin mi por la vivdivid'.
Ĉar Olga, laŭ V_a_n-D_i_j_k — Madono[113],
Vizaĝon havas kvazaŭ prun'
Samkiel tiu stulta lun'
Sur tiu stulta ĉielfono.»
Vladimir sek-replikis lin
Kaj plu silentis ĝis vojfin'.
VI.
Sed de Onegin la vizito
Ĉe Lárina persone mem
Impresis ĉiujn per subito
Kaj tuj fariĝis klaĉa tem'.
Konjekto sekvis post konjekto.
Kaj oni kredis en suspekto,
Ke edzo, laŭ kuranta fam',
Por Tatiana pretas jam;
Eĉ iuj diris kun distingoj
Pri la edziĝa procedur'
Kelktempe prokrastita nur,
Ĉar ne troviĝis modaj ringoj.
Pri Lenskij laŭ malnov-decid'
Neniu emis al hezit'.
VII.
Aŭskultis Tatiana tion
Domaĝe, tamen en sekret'
Ŝi havis strangan sugestion
Pripensi tion mem en pret';
Kaj pens' eniĝis en la koro;
Ŝi enamiĝis, venis horo.
Ekĝermis tiel en la ter'
Sub la printempa sun' grener'.
Delonge ŝia kor-intimo
En la angoro kaj sopir'
Bezonis nutron en aspir';
Delonge ŝia jun-animo
Premiĝis en vizia ŝajn';
Atendis ŝi... eĉ iun ajn.
VIII.
Kaj jen jam estas. Ŝi ekvidis
Kaj diris ĝoje: estas li!
Ho ve! nun ĉio ekrapidis
En tag' kaj sonĝo pli kaj pli
Kun la ide' pri li; nun ĉio
Al ŝi kun forta emocio
Pri li insistas. Sen sukces'
Ŝin tedas vortoj de kares'
Kaj zorgopenoj de l' servantoj.
Droninte en melankoli',
La gastojn ne aŭskultas ŝi,
Koleras pro iliaj vantoj,
Pro ven' ilia sen atend'
Kaj pro ilia ĝen-pretend'.
IX.
Nun ŝi romanon dolĉan legas
Kun kiom alta atentem',
Kun kiom da soif' trinkegas
Trompaĵon ŝi de ĝia tem'!
Kreaĵoj vigle vivigitaj
Per fort' de revoj helspiritaj,
Amato de J_u_l_i_e W_o_l_m_a_r,
M_a_l_e_c A_d_e_l kaj d_e L_i_n_a_r_d[114]
Kaj W_e_r_t_e_r, suferul' ribela[115],
Kaj senkompara G_r_a_n_d_i_s_o_n[96],
Nun nin lasanta sen impon',
Ĉe nia revulino bela
Kuniĝis ĉiuj ili jen
En solpersono de Eŭgen'.
X.
Sin imagante heroino