De la skribita fremda pens';
Li surbretigis librojn multe,
Legadis li, sed senrezulte:
Jen tro enue, jen sen senc',
Jen tute mankas konscienc';
Kaj chiu havas iun baron;
Malnovo velkis jen sen pov',
Jen nov' deliras je malnov'.
Samkiel iam virinaron,
Li librojn polvajn lasis jen
Kaj shirmis breton per kurten'.
XLV.
La sharghon de la mondkondichoj
Pushinte for, en lac' pro vant',
Mi amikigis lin feliche,
Char al mi plachis en konstant'
Trajtar' de lia karaktero,
Revem', originala klero
Kaj akra, tre malvarma mens'.
Nin ne dividis diferenc',
Ni sciis de l' pasioj ludon:
Nin ambau premis vivangor':
Cindrighis nia brul' de kor';
Atendis ni koleran krudon
De l' homoj kaj de la Fortun'[65]
En la maten' de nia jun'.
XLVI.
Chi kiu vivis kaj meditis,
Malshatas homojn en imag';
Chi kiu sentis, ne evitis
Fantomon de l' pasinta tag':
Lin jam ne kaptas iluzioj,
Serpento de memorvizioj
Turmentas lin kaj ankau pent'.
Chi chio ofte kun akcent'
Charmigis nian babiladon.
Per sia lang' Onegin min
Konsternis iom; sed en fin'
Mi kutimighis iun gradon
Al lia pika manier'
De galaj shercoj kaj koler'.
XLVII.
Tre ofte en somersezono,
Dum nokte lumis super Nev'[5]
Chiel' serena en helfono[66]
Kaj lunvizagh' en relief'
En akvo glata ne fluidis,
Romanojn niajn ni revidis,
Objektojn de l' antaua am'
Kaj, resentemaj lau la sam',
Spiradon de la nokta klaro
Ni ghuis ambau en sincer'!
Samkiel krazau el karcer'
Liberigit' en verdarbaro,
Per revo ni kun intensiv'
Reflugis al la juna viv'.
XLVIII.
Kun koro, plena de chagreno,
Sin apoginte je granit',
Staranta estis jen Eugeno
Lau la priskribo[67] en medit'.
Silentis chio; en malklaro
Sin intervokis gardistaro;
Kaj iam droshko sonis plu
Sur strat' M_i_l_j_ó_n_n_a_j_a[68] kun bru';
Boato plaudis per remilo
Sur la river' che borda lim':
Kaj sorchis nin el malproksim'
Kornlud' kaj kanto en trankvilo.
Sed nokte sorchas pli kun rav'
Min de T_o_r_q_u_a_t_o versoktav'[69]!
XLIX.
Ho, ondoj de Adria maro!
Ho, B_r_e_n_t_a[70]! ne, mi vidos vin,
Kaj plenan de l' inspir', en klaro
Voch' via audatingos min:
Ghi sanktas por A_p_o_l-neparo[71];
Por mi ghin faris kore kara
Fiera lir' de Albion'[72].
Mi ghuos sur la ora fon'
De la itala nokt', libera,
Kun juna venecianin'[73],
Jen muta, jen distranta min
Dum nagho en gondol' mistera;
Kun shi akiros mia bush'
P_e_t_r_a_r_c_a-lingvon[74] en amtush'.
L.
Chu venos do libero mia?
Jam tempo estas! — Che la mar'
Vagadas mi[75], melankolia,
Salutas velojn de shipar'.
Sub la ventega blov' kolera
Do kiam kuros mi libera,
Luktante kontrau ondamas'?
Jam estas tempo por forlas'
De l' elemento malfavora,
Por en la sud', en oportun',
Sub de Afriko mia[76] sun',
Sopiri pri Rusland' angora,
En kiu pro sufer' kaj am'
Mi mian koron perdis jam.
LI.
Onegin ankau celis forte
Al fremdaj landoj kiel mi;
Sed baldau estis de la sorto
Por longe disigitaj ni.
Chi tiam lia patro mortis.
Tuj al Onegin sin raportis
Avida kreditora band'.
Diverse en la samdemand'
Kondutas oni: sen inklino
Marchandi en proces', Eugen'
Heredon cedis sen chagren';
Li ne bedauris pri l' destino
Au li jam revis en spekul'
Pri mort' de l' onklo-maljunul'.
LII.
Subite lin atingis vere
De la administrist' raport',
Ke lia onklo lastafere
Lin vidi volas antau mort'.
Informon tiun chi leginte,
Eugeno chion forlasinte
Rapidis tuj en poshta char'
Kaj jam oscedis en prepar'
Pro mono ludi achan scenon,
Enui en senvola strech'
(Komencis mi chi tiel ech);
Sed, alveninte la bienon,
La onklon trovis li sur tabl'
Meteblan jam al tera sabl'.
LIII.
La tuta domo estis plena
De la amikoj de l' mortint'
Kaj amatoroj de l' solena
Enterigad' lau deca ind'.
Jen oni chion jam aranghis.
Gastar' kaj popoj'[77] drinkis, manghis
Kaj poste grave iris for
Simile krazau post labor'.
Eugen' do estas posedanto
De la vilagh', uzinoj, ter',
Arbaroj, kvankam en la ver'
Li estis malshparul' en vanto,
Sed tre kontentis li kun ghoj'
Pri sangh' en la ghisnuna voj'.
LIV.
Du tagojn al li shajnis nova
Kampar' izola en kviet',
Malvarmo en arbar' senmova,
Sonor' de milda riveret';
En tria tag' chi chio chesis,
Jam bosko, kamp' ne interesis,
Sed ech dormigis lin sen far';
Kaj jen konstatis li en klar',
Ke en kampar' enu' identis
Ech malgrau manko de kartlud',
Palacoj, baloj, bru' en tut'.
Jam la hipohhondri' atendis
Kaj nepre sekvis chiam lin,
Samkiel ombro au edzin'.
LV.
Naskighis mi por pac' labora,
Por viv' senbrua en kampar':
Lir' tie estas pli sonora,
Kreem' pli viglas sen kompar'.
En la senkulpa viv' sen ago
Mi vagas che dezerta lago
En f_a_r n_i_e_n_t_e[78] lau kutim'.
Chiumatene mi sen lim'
Por ghu' vekighas kaj libero:
Mi legas iom, dormas pli,
Ne kaptas flugan gloron mi.
Chu mi en ombro, sen afero
Pasigis ne lau tia sam'
La plej felichajn tagojn jam?
LVI.
Kampar', libero, floroj, amo!
Fidelas kore mi al vi.
Mi chiam ghojas pri malsamo
Jen che Onegin, jen che mi,
Por ke mokema min leganto
Au tre malica eldonanto
De sensacioj sen konven',
Min komparante kun Eugen',
Ne diru poste, ke senhonte
Min mem mi montris en portret'
Je B_y_r_o_n, de l' fier' poet'[79],
Ech malgrau tio, ke rakonti
Ja oni povas en poem'
Ne nur kaj nepre pri si mem.
LVII.
Mi atentigu: la poetoj
Tre shatas revi pri la am'.
Okazis iam, en sekretoj