Amikoj karaj de Ruslano[4]!
Hero' de tiu chi romano
Senantaudire tie chi
Nun prezentighu antau vi:
Onegin, mia bonamiko,
Naskighis che la Nev-a[5] rand',
Samkie eble vi, legant',
Loghante brilis kun efiko!
Min ankau tie lulis sort',
Sed malutilas min la nord'.
III
Bonoficante noblafare
Per shuldoj vivis lia patr'
Kja pro tri baloj chiujare
Li bankrotighis super kadr'.
La sort' Eugenon gardis ame:
Antaue vartis lin M_a_d_a_m_e,
M_o_n_s_i_e_u_r[7] shin anstatauis for.
La knabo estis beltrezor'.
M_o_n_s_i_e_u_r l'_A_b_b_é, mizera franco,
Lin ne turmentis per scienc',
Instruis iel sen tendenc',
Ne tedis per morala ranco,
Riprochis iom por konven'
Kaj akompanis dum promen'.
IV
Kaj kiam la fraulagho brava
Alvenis fine al Eugen',
La tempo de sopiro rava,
M_o_n_s_i_e_u_r pelita estis jen.
Onegin estas nun libera;
Kombita lau la modo vera,
Vestita dande[8] kun orman',
La mondon li ekvidis jam.
Li povis france tre perfekte
Babili lau diversa spec',
Mazurkon dancis kun lertec'
Kaj riverencis belefekte:
La mondo ne bezonis pli
Kaj trovis, ke tre charmas li.
V
Ni chiuj lernis poiome
Pri io ajn kaj iel ajn.
Do per eduko aksiome
Ekbrili povas ni sen shajn'.
Onegin estis lau deklaro
De pretendema jughantaro
Instruitulo, sed pedant'.
Talenton havis li en vant'
De babilad' kun tono prava
Pritrakti chion kaj sen ghen'
Kun la kompetentul-miel'
Silenti dum diskuto grava
Kaj sinjorinojn kun aklam'
Ridigi tuj per epigram'.
VI
La mod' latinon jam fordonis,
Sed, verdirante pri Eugen',
Latinon li iome konis
Por nura epigram-kompren',
Por diri jen pri Juvenalo[9],
En leterfino meti «v_a_l_e»[10]
Kaj li memoris ankau plu
El Eneido[11] versojn du.
Tro multe fosi li ne vervis
En la kronologia polv'
De l' tera evolu-disvolv':
Sed tre atente li konservis
En sia kapo sen erar'
Provizon de anekdotar'.
VII
Ne posedante ech apenau
Pasion de la versa kre',
Li ne kapablis malgrau peno
Distingi jambon de hhore'[12],
Li estis ekonomiisto,
Insultis chiel kun insisto
Li pri Homer' [13] kaj Teokrit'[14]
Sed legis li Adamon Smith[15]
Kaj povis jughi lau deduktoj
Pri plirichigho de la shtat',
Kaj kial restas la bonstat'
Sen or', se estas krudproduktoj.
La patro ne komprenis lin:
Kauciis terojn li sen fin'.
VIII
Pri pluaj de Eugeno konoj
Rakonti mankas temp' al mi;
Sed kion konis li plej bone,
En kio estis li geni',
Kja kio en junagho kara
Por li restadis senkompara
Sufero, ghuo kaj labor'
Dum tuta tago en angor',
Ghi estis la scienco ami,
Pri kiu N_a_s_o[16] en poem'
Laudkantis kaj pro kio mem
Finigi devis plej senfame
Brilintan sian vivon li
En stepoj for de Itali'[17].
IX
[Che ni turmentoj koraj fruas —
Chi tiu charma trompa van',
Nin ne natur' pri am' instraus,
Sed S_t_a_ë_l au plu C_h_a_t_e_a_u_b_r_i_a_n_d[19].
La vivon scii ni avidas,
Ni en romanoj ghin ekvidas;
Ekscias ni kun superflu',
Sed kun neniu fakta ghu'.
Antauirante la naturon,
Ni malutilas al felich',
Kaj tro malfrue sen sufich'
La jun' postsekvas amplezuron.
Onegin provis tion mem
Kun granda sperto ghis ekstrem'.][20]
X
Li frue povis hipokriti,
Jhaluzi, logi per esper',
Malkonvinkigi, kredagiti,
Lamenti kvazau en sincer',
Fiera shajni, antentema,
Jen kun indiferent' ekstrema!
Jen kiom dolcha plensilent',
Jen kiom flama elokvent',
En korleteroj stil' facila!
Spirante je unika am',
Li sin forgesi povus jam!
Rigardo lia estis brila,
Agora, sed en iu foj'
Prudente larma en malghoj'!
XI
Li povis sin shajnigi nova,
Mirigi onin per shercad',
Timigi per sufer' bontrova,
Amuzi per agrabla flat',
Minuton kapti de korsento
Kaj venki per pasia tento
La antaujughon de l' virgagh',
Senvol-kareson al vizagh'
Atendi, peti dolchan ghuon,
Auskulti batojn de la kor',
Shin persekuti, hor' post hor',
Kaj jen atingi rendevuon
Kaj poste en izol' che si
Instrui shin pri la pasi'!
XII
Li frue lerte jam petolis
Kun spertulinoj de l' ammor',
Kaj kiam li ekstermi volis
Rivalojn iujn siajn for,
Ho, kiom pike li intrigis!
Ho, kiajn retojn li pretigis!
Sed vi, edzaro kun solid',
Kun li amikis en konfid':
Karesis lin jen edzo ruza,
Dischiplo bona de F_a_u_b_l_a_s[21],
Jen maljunulo en okaz'
Au jen kornoportant' amuza,
Kontenta chiam pri l' edzin,
Shatanta manghon kaj mem sin.
XIII
Tre lerte povis li altiri
Rigardon pian de vidvin'
Kaj rughaghante (ekkonspiri)
Kun shi lau trafa celkombin',
(Per shajna senlertec') allogi
.............................................
Per falsa fiedec' kun art'
Kaj per senkulpa juna ard'.
Li sciis pri platona amo
Diskuti por prepar' de min'
(Pupludi kun malsaghulin')
Kaj per subita epigramo
Eksplodkonsterni kaj en fin'
.............................................][22]
XIV
[Chi tiel dorlotito lerta
Gardanto de grenejo, kat'
Shtelrampas jen al mus' malsperta,
Jen sternas kushe sin en plat',
Jen ekripozas, sin ne trudas,
Jen volvas sin, jen voston ludas,
Akrigas ungojn kun venen'
Kaj tuj la muson kaptas jen.
Chi tiel same lup' malsata
Eliras iam el arbar'
Kaj vagas chirkau la shafar'
Kun hundoj sen atent' pashtata.
Dorm' regas. Tiam la bandit'
Shafidon kaptas en subit'.][23]
XV
Okazis ofte, en mateno
Leterojn legis li en lit'.
Chu la invitoj? Jes, almenau
Al tri vesperoj la invit'.
Jen balo, jen infana festo.
Do kie preferindas esto?
Unue kien? Lau vok'
Sukcesu li en chiu lok'.
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки