Nur en decembro 1830 Pushkin ricevis la eblon reveni al Moskvo kaj en februaro 1831 li edzighis. Kvin tagojn post la edzigho Pushkin estis jam en Moskva granda teatro kune kun sia edzino che maskobalo: tiel komencighis la vivo de Pushkin en la supera «mondo».
De post la unuaj tagoj la familia vivo de Pushkin evidentighis esti tute ne felicha. La juna, eksterordinare bela edzino deziris brili en la supera societo, sed shi ne interesighis pri la spiritaj bezonoj de la edzo. La parencoj de l' edzino ekvidis en Pushkin naturan fonton por enspezoj, konsiderante lin kiel favoraton de la caro. La gepatroj kaj gefratoj de Pushkin mem postulis monhelpojn. Pushkin prunteprenadis grandajn monsumojn kaj liaj shuldoj chiam kreskis.
Malgrau chio Pushkin ne interrompis siajn literaturajn laborojn. Li verkis malpli da lirikaj versoj, sed ekokupis sin prefere pri pli ampleksaj intencoj. En 1833 li kreis unu el siaj plej gravaj verkoj — la novelon en versoj «Kupra Rajdanto». Tamen pli multe li ekatentis la prozon: li verkis la novelon «Dubrovskij» kaj ekinteresighis speciale pri historiaj temoj. Por tiu celo li ricevis oficon kun la rajto okupighi en la shtatarhhivoj. Projektinte komence verki la historion de la caro Petro I[205], li okaze ekhavis richajn materialojn pri la ribelo de Pugachov en la jaroj 1773 — 1776. Fervore li komencis labori super ili kaj en autuno 1833 li entreprenis grandan vojaghon por rigardi la arenon de la ribelagoj de Pugachov. Li vizitis la urbojn Kazanj, Simbirsk, Orenburg, Ural-steparon. Rezulte de tiu vojagho Pushkin verkis duvoluman historian esploron «Historio de la Pugachóva ribelo» kaj modelan proz-romanon «La Kapitanfilino».
En la lastaj jaroj de sia vivo Pushkin multe laboris kiel jhurnalisto. En 1836 li entreprenis eldonadon de propra literatura revuo «Sovremennik» (Samtempulo), sed ghi malsukcesis — kaj tiu chi fakto ankorau pligrandigis la pezajn cirkonstancojn, kiuj unu post la alia maldolchigis la vivon de la poeto.
Tamen la «lasta guto», kiu «superplenigis la kalikon» kaj venigis al la fatala fino — estis en la vivo de Pushkin la ofendita sento de l' edzo.
La edzino de Pushkin ne havis veran amon al sia edzo kaj shia konduto en la «mondo» havigis multajn motivojn por diversaj klachoj. Tiuj urbaj klachoj kunigis la nomon de la edzino de Pushkin kun la nomo de G_e_o_r_g_e D_a_n_t_è_s, brilanta oficiro, adoptita filo de nederlanda ambasadoro en Peterburgo barono H_e_e_c_k_e_r_e_n. Char Pushkin havis multajn personajn malamikojn, kiuj parte malamis la poeton pro liaj galaj epigramoj, tiuj malamikoj uzis la okazon por liveri al li kiel eble plej multe da malagrablajhoj. Pushkin komencis ricevadi ofendajn anonimajn leterojn, en kiuj ekzemple li estis nomata kiel «historiografo de la ordeno de kornoportantoj» k. t. p. La ekscitita Pushkin elvokis Dantès al duelo. En novembro 1836 la amikoj de Pushkin sukcesis evitigi tiun chi duelon, sed malgrau edzigho de Dantès kun fratino de la edzino de Pushkin, farita por solvi la konflikton, la situacio rekomplikighis. La 27-an de januaro 1837 okazis la duelo de Pushkin kun Dantès, en kiu Pushkin estis mortige vundlta. En kruelaj suferoj la poeto vivis dum du tagnoktoj kaj la 29-an de januaro 1837, je la 2 h. 45 m. posttagmeze, li mortis, chirkauita de siaj amikoj. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la librobretoj; li diris: «Adiau, amikoj!»
(La biografio estas kompilita precipe lau la enkonduka artikolo por la plena verkaro de A. S. Pushkin, redaktita de Valerij Brjusov).
Pétri de vanité il avait encore plus de cette espèce d’orgueil qui fait avouer avec la même indifférence les bonnes comme les mauvaises actions, suite d’un sentiment de supériorité, peut-être imaginaire.
T_i_r_é d’ u_n_e l_e_t_t_r_e p_a_r_t_i_c_u_l_i_è_r_e.
(Penetrita de vanteco, li havis ankorau pli da tiu speco de fiero, kiu konfesigis kun la sama indiferento la bonajn kiel la malbonajn agojn, sekve de sento de supereco eble imagita.
T_i_r_i_t_e e_l p_r_i_v_a_t_a l_e_t_e_r_o.)
AL PETRO ALEKSANDROVICh PLETNJOV[1]
Sen la intenco mondon tenti,
Nur kun la shat' al amikec',
Dezirus mi al vi prezenti
Donacon indan lau la dec'
Al via bela bonanimo
Plenplena de la sankta rev'
Kaj de la poezi-intimo,
Supera simplo, nobla dev';
Do tamen kun favor' sen limo
Akceptu donon de la muz',
Chapitrojn gajajn, jen amarajn,
Jen idealajn, jen vulgarajn,
Senzorgan frukton de l' amuz',
De la maldorm' en nokta denso,
De la inspira penlabor',
Observojn de malvarma menso
Kaj notojn de malghoja kor'.
ChAPITRO UNUA
Rapidas vivi li kaj ghuas kun rapid'.
Pr. Vjazemskij[2].
I
«Nu, mia onklo agas sprite,
Tuj kiam ekmalsanis li,
Li min servigis senevite,
Elpensi li ne povas pli;
Ekzemplo estas tre instrua,
Sed, dio, kia trud' enua
Nun flegi lin en chiu hor'
Sed eblo pashon fari for!
Ho, kia fia hont-malico
Mortanton agrabligi jen,
Jen zorgi flate pri kusen',
Kaj pri medikament' lau vico
Kun pens' sekreta sen afabl':
Ho, kiam prenos vin diabl'!»
II
Chi tiel pensis juna dando
Dum veturad' en poshta char',
Lau Zeusa[3] volo heredanto
De sia tuta parencar'.
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки