Читаем Euhgeno Onegin полностью

La solaj distrajhoj, kiujn havis Pushkin en Mihhajlóvskoe, estis liaj oftaj vizitoj al la apuda bieno Trigórskoe[284] che la familio Osipov-Vulf kaj la vizitoj, kiujn faris al li liaj amikoj el Peterburgo. Li multe korespondis el Mihhajlóvskoe al Peterburgo, petante permeson por forveturi eksterlanden kaj promesante «gardi che si siajn pensmanierojn, chu politikajn, chu religiajn» kaj «ne spiti freneze al la starigita ordo kaj neceseco». Tiuj klopodoj restis sen sukceso, ghis okazis subite la fama «dekabrista» ribelo la 14-an de decembro 1825.

La caro Nikolao I peze subpremis tiun chi ribelon. La kvin chefaj ideaj gvidantoj de la ribelo — Rileev[190], Pestel, Muravjóv, Kahhovskij kaj Bestujhev — estis pendigitaj kaj multaj aliaj estis ekzilitaj Siberion. Realigante nelimigitan autokratecon, Nikolao I volis samtempe aspekti klerama kaj favorema. Li ordonis ke Pushkin estu prezentita al li. Al Mihhajlóvskoe venis kuriero kaj postulis ke Pushkin tuj veturu al la caro. Senprokraste li estis sidigita en la charon kaj nokte la 4-an de septembro 1826 jam estis sur la vojo al Moskvo, kie same rapidmaniere li estis venigita en la carpalacon. La caro penis konduti kun Pushkin tre «favore»: li deklaris al la poeto, ke li «pardonas» lin, permesas al li loghi kie ajn kaj liberigas de la cenzuro.

La poeto sincere ekkredis komence al la caro, sed tre baldau evidentighis, ke chiuj chi promesoj estis nur trompo. La «pardonita» Pushkin estis submetita al la konstanta observado de la polico, por chiu veturo li estis devigata peti specialan permeson kaj kiam li volis veturi eksterlanden, oni tute malpermesis tion. «Liberigite de la cenzuro», Pushkin spertis tioman trioblan cenzuron (de la caro mem, de la polica departamento kaj de la cenzura administrejo), ke li poste kvazau grandan favoron petis la permeson — presigi siajn verkojn «simple» kun permeso de cenzuristo! «Patrece zorgante» pri Pushkin, la caro komisiis lin al la chefo de ghendarmoj Benkendorf kiel al la «persono speciale konfidata». Pushkin estis devigata pri chiuj aferoj iri al tiu chi Benkendorf — por ricevi permeson pri forveturo al Moskvo, por eldoni libron, por edzighi k. t. p. Li estis devigata auskulti au legi la edifojn de Benkendorf kaj iufoje ech ofendajn malaprobojn.

En 1827 kaj 1828 Pushkin havis multajn malagrablajhojn pro kelkaj siaj versajhoj, kiuj estis konsideritaj kiel politike dangheraj. Al Pushkin minacis ekzilo al Siberio, sed li sukcesis kun granda malfacileco eviti ghin. Intertempe la populareco de Pushkin multe kreskis, liaj publikaj legadoj de siaj verkoj havis grandan sukceson, en teatroj oni aranghadis ech grandajn ovaciojn al li. En tiu chi periodo li verkis kelkajn el siaj plej bonaj lirikaj versajhoj («Vintra vojo», «Poeto», «Floro», «Rememoroj», «Antiaro» k. a.), multajn strofojn de «Eug. Onegin» kaj la grandan poemon «Poltavo».

Dum unu el siaj tiutempaj vizitoj al Moskvo Pushkin konatighis kun 16-jara belulino Natalio Goncharova. Tiu chi konatigho decidis la pluan sorton de la poeto. Goncharova faris grandan impreson al Pushkin pro sia eksterordinara beleco; en majo 1829 li faris al shi edzighoproponon, sed ricevis rifuzon. Tiu rifuzo tiom efikis al la poeto, ke li senpermese uzis okazon kaj forveturis al Kaukazo, kie li estis en la armeo de Paskevich kaj kune kun ties trupoj atingis la turkan urbon Erzerum (au Arzrum). Dum tiu militiro Pushkin ofte cheestis interpafadon kaj batalajn kunpushighojn, scivoleme restante sub kugloflugoj.

Tiu vojagho multe plivigligis la poeton, sed, reveninte en septembro de la sama jaro 1829 al Moskvo, li retrafis en la malnovan atmosferon. En aprilo 1830 li denove faris edzighoproponon al Natalio Goncharova — kaj tiuchifoje ghi estis akceptita. Komencighis la peza periodo de «fianchestado», kiu liveris al Pushkin multajn, precipe materiajn, klopodojn. Por aranghi siajn financaferojn li veturis al la familia bieno Bóldino, en la gubernio de Nijhnij-Nóvgorod, por dividi ghin kun sia fratino, forvendi iun parton kaj trovi tiamaniere la necesajn monrimedojn.

Tio okazis ghuste en la tempo, kiam furiozis hholerepidemio. Chiuloke estis aranghitaj kvarantenoj, veturado el unu gubernio al alia estis tre ghenita, kaj do Pushkin farighis kvazau malliberigita en Bóldino. Solece li estis devigita travivi tie pli ol 3 monatojn. En tiuj chi cirkonstancoj kun neatendita vervo la poeto dedichis sin al poezia verkado. Dum la autuno 1830 en Bóldino Pushkin kreis multajn rimarkindajn verkojn: la dramojn «Avara kavaliro», «Mozart kaj Saljeri», «Shtona Gasto», «Festeno dum la pesto», la oktavpoemon «Dometo en Kolomna», kvin rakontojn «Noveloj de Belkin», «Historion de la vilagho Goróhhino» kaj multajn malpli gravajn pecojn. En Bóldino estis ankau preskau tute finita la romano «Eugeno Onegin».

Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия