Fininte la Liceon, Pushkin devis ekofici kaj estis akceptita en la Kolegio por eksterlandaj aferoj. Sed li preskau tute ne okupis sin pri la ofico kaj ekpraktikis sensisteman vivmanieron de la supera «mondo». Li volonte vizitadis la tiamajn «salonojn», sed pli multe li ghuadis la plezuraventurojn. Li partoprenis en la societo «Verda Lampo», kiu estis iom frivola, iom literatura kaj iom politika kaj en kiu kolektighis progresema nobela junularo, havinta rilatojn kun tiutempe multaj sekretaj organizajhoj, celantaj starigi demokratan konstitucion en Rusio. En tiu chi medio, sub influo de la nomita jam P. J. Chaadajev, A. I. Turgenev k. a. kaj ankau sub influo de legado kaj propraj meditoj, dum tiu chi periodo kombinighis la politikaj vidpunktoj de Pushkin.
Jam en la lastaj monatoj de la Licea vivo Pushkin verkis versojn kontrau la ekzistinta tiam monarkia cara reghimo, kaj tiu chi tendenco evoluis che Pushkin ankorau plu post la Liceo. Li komencis per sufiche modestaj alvokoj al la registaro apogi sin sur la legheco (en la odo «Libereco» 1817) au liberigi la servutan kamparanaron (en «Kamparo» 1818), sed iom post iom li venis logike ghis la ekstremaj revoluciaj konkludoj (en «Al Chaadajev» 1818 k.a., sed precipe en «Ponardo» 1821). Tiaspecaj versajhoj kaj epigramoj pri la caro, pri la militministro Arakchéev, pri la klerigministro princo Golicin, pri la arkimandrito Fotio kaj pri aliaj subtenantoj de la tiama registaro estis multe disvastighantaj per manskribitaj kopioj. Pri tiuj chi versoj de Pushkin oni denuncis al la caro Aleksandro I kaj li decidis puni la autoron. Estis intencite ekzili lin al Siberio, sed nur defendo de V. Jhukovskij[112] savis lin de tiu chi minaco, char Jhukovskij kiel edukinto de la tronheredanto havis kelkan influon che la kortego. Tial oni decidis nur ke Pushkin estu ekzilita for el la chefurbo kaj veturu ofici en la sudo. En tiu chi tempo Pushkin finis sian unuan grandan poemon «Ruslano kaj Ludmilo»[4].
Pushkin veturis al la urbo Ekaterinosláv (nun Dnipropetróvsk), sed grave ekmalsanis kaj estis kunprenita de la preterveturinta familio de Rajevskij al Kaukazo. La naturo de Kaukaza montaro multe impresis al Pushkin kaj tie chi li verkis sian duan grandan verkon «Kaukaza kaptito». Plue, Pushkin veturis al Krimeo kaj tie chi li verkis la trian grandan poemon «Bahhchisaraja Fontano».
El Krimeo Pushkin veturis Besarabion al la urbo Kishinév, kie li devis ofici. Tiu ofico ne estis granda shargho por Pushkin, char lia estro, bonanima maljunulo, generalo Inzov prezentis al li plenan liberecon. Pushkin multe enuis en Kishinév, sed ankau sufiche multe laboris: li verkis tie la poemojn «Fratoj-rabistoj», «Gabrielado» kaj multajn aliajn versajhojn. En Kishinév Pushkin multe interesighis ankau pri la tiutempaj politikaj okazintajhoj: ribelo de la grekoj, revolucia movado en Napolo kaj en Hispanio, morto de Napoleono[92] k. t. p. En Kishinév maturighis la politikaj kaj religiaj opinioj de Pushkin, char ghuste tie li verkis la jam pli frue cititan revolucieman versajhon «Ponardo» kaj la antireligian poemon «Gabrielado», kies autoreco faris poste multajn embarasojn al Pushkin.
En 1823 okazis ke grafo M. S. Voroncóv farighis nova guberniestro de la Nov-Rusia lando; Pushkin uzis tion kaj transiris por ofici ce li en Odeso[274]. La brua vivo en Odeso, kun ghiaj teatroj, restoracioj kaj multaj personoj venintaj el la chefurbo, komence tre plivigligis la poeton, sed tie atendis lin travivajhoj sufiche doloraj. En Odeso Pushkin travivis du amojn — al edzino de richa negocisto Amalia Riznich kaj al edzino de sia estro grafo Voroncóv; li travivis kruelajn turmentojn de jhaluzo kaj aliajn pasiajn sentojn, esprimitajn en multaj lirikaj versajhoj. Sed tio ne malhelpis al Pushkin verki en Odeso la poemon «Giganoj» kaj komenci la romanon «Eugeno Onegin» (li verkis en Odeso du chapitrojn de «Eugeno Onegin»).
La vivo de Pushkin en Odeso interrompighis sufiche abrupte. La grafo Voroncóv rilatis al Pushkin malfavore, postulante de li severan plenumadon de la oficfunkcioj kaj eble ankau tushite de la interrilatoj de Pushkin kun lia edzino. Siavice Pushkin respondis per tre pikaj epigramoj, kiuj kompreneble farighis konataj al Voroncóv. Rezulte Voroncóv sendis en Peterburgon denuncon pri Pushkin, konsilante forigi lin. Sekvis ordono ke Pushkin veturu al sia gepatra bieno Zujevo-Mihhajlóvskoe, en la gubernio de Pskov, por vivi tie sen rajto forveturi ien ajn. Pushkin devis obei kaj en augusto 1824 li venis al Mihhajlóvskoe en la bienon de sia familio.
En Mihhajlóvskoe Pushkin pasigis du jarojn en societeco de sia maljuna vartistino Arina Rodiónovna. Shi ree rakontis siajn popolfabelojn kaj Pushkin kun granda intereso literature prilaboris ilin. En Mihhajlóskoe li verkis ankau la historian dramon «Boriso Godunóv», la fabelon «Fiancho», la poemon «Grafo Nulin» kaj kvar mezajn chapitrojn de «Eugeno Onegin».
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки