Читаем Euhgeno Onegin полностью

Pri tiu chi lasta oni devas diri intercetere, ke estas konataj almenau tri pli fruaj provoj traduki ghin, ol la nun prezentata. La talenta esperanto-poeto Bela Manto (B. Mirski), mortinta en 1920, laufame tradukis ghin au eble nur komencis, sed konservighis neniu postesigno de tiu chi laboro. Ekzistas pli precizaj informoj, ke alia konata esperantisto V. Trachevskij, ankau mortinta en 1921, tradukis almenau grandan parton de «Eugeno Onegin», sed lia manuskripto estis konfiskita de la rumana «siguranca» kaj pereis tie vershajne por chiam. La tria provo, apartenanta al la plumo de G. Tichino, havis pli felichan sorton: finita kaj zorge prilaborita, ghi konservighis tute bone. Bedaurinde, du esencaj mankoj malebligis ghian eldonon kaj estis kauzoj por la nova retraduko: tiu chiurilate bona traduko estis farita ne lau la versmezuro de la originalo, kaj ankau sufiche multaj belaj lirikaj strofoj de la romano, ne rilatantaj senpere al la sujheto, estis preterlasitaj de la tradukinto.

Chiuokaze chiuj chi supre cititaj samideanoj meritas esti laude menciitaj tie chi, kiel antauintoj de la subskribinto, metintaj eble ne malpli da amo kaj peno en sian laboron super la sama genia verko.

La subskribinto fine esprimas dankon al la membroj de la Literatura sekcio de Lingva Komisiono che Sovetrespublikara Esperantista Unio — E. Mihhalskij, V. Polakov kaj N. Hohlov, kiuj trarigardis la manuskripton de «Eugeno Onegin» kaj faris kelkajn taugajn konsilojn pri la traduko.

N. N_e_k_r_a_s_o_v.

Moskvo, 25 septembro 1930.

MALLONGA BIOGRAFIO DE A. S. PUShKIN.

A_l_e_k_s_a_n_d_r_o S_e_r_g_é_j_e_v_i_ch (t. e. filo de Sergeo) P_u_sh_k_i_n naskighis la 26-an de majo 1799 en Moskvo, en nobela mezricha familio, pli kaj pli malrichighanta pro sensistema mastrumado. En la frua junagho la knabo estis multe influata de sia vartistino A_r_i_n_a R_o_d_i_ó_n_o_v_n_a, kiu estis bonega rakontistino de fabeloj; pli malfrue multe influis al la junulo lia onklo, la poeto V. L. Pushkin[166], kiu interesigis lin pri la literaturo. La gepatroj malmulte interesighis pri la filo. Al la malgranda Pushkin estis invitataj guvernistinoj kaj guvernistoj, sed li ricevis de ili nur perfektan scion de la franca lingvo, kiun li ekposedis pli bone ol la gepatran rusan. Pli multe da utilo la knabo Pushkin cherpis el sensistema legado, char li povis uzi por tio la tutan hejman bibliotekon. Estante ankorau infano, li tralegis multegajn librojn, precipe la francajn de la XVIII jarcento, kaj inter ili la verkojn de V_o_l_t_a_i_r_e[17], kiu farighis lia amata autoro, kaj ankau la erotikajn poetojn — P_a_r_n_y[123] kaj aliajn.

En 1811 la juna Pushkin estis sendita lerni al la jhus fondita Liceo en Carskoe-Seló (nun Detskoe-Seló) apud Peterburgo (nun Leningrado), kie li pasigis 6 jarojn. Ankorau antau la liceanigho Pushkin provis verki versojn (komence franclingve), sed en la Liceo tiu chi inklino multe progresis. Inter la liceanoj fondighis literatura rondeto, kiu komencis eldonadon de manskribataj gazetoj («Licea Saghulo» k. a.), en kiuj estis enskribataj la verkoj de la junaj autoroj. Pli poste kelkaj el tiuj verkoj estis sendataj al redakcioj de la «veraj» presgazetoj, kiuj volonte akceptis ilin. Pushkin baldau distingighis inter siaj kolegoj per siaj verkoj — kaj jam en 1814 en «Informilo de Europo» aperis lia unua presita poemo.

La 8-an de januaro 1815, en la publika solena ekzameno, cheestita de la plej fama tiutempa veikisto D_e_r_jh_a_v_i_n[221], Pushkin deklamis sian poemon «Rememorajhoj en Carskoe-Seló», per kiu la maljuna D_e_r_jh_a_v_i_n estis treege ravita kaj antaudiris al Pushkin brilan estontecon.

La disciplino en la Liceo ne estis tre forta, kaj la liceanoj povis sekrete aranghadi ech malgrandajn dibochvesperojn. Che la pliaghaj kursoj al la liceanoj estis prezentita ech relativa libereco. La liceanoj vizitadis la hejman teatron de grafo Tolstoj kaj amindumis liajn servut-aktorinojn. Dum tiu chi tempo la juna Pushkin travivis siajn unuajn amsuferojn.

En la fino de la Licea vivo Pushkin ekhavis interrilatojn kun la plej bonaj tiutempaj poetoj — K. N. Bátjushkov, V. A. Jhukóvskij, princo P. A. Vjázemskij[2]. Li farighis membro de literatura societo «Arzamas», en kiu grupighis chio juna kaj fresha en la rusa literaturo. Samtempe Pushkin ankau interproksimighis kun grupo da husaroj, inter kiuj estis du tre talentaj personoj P. P. Kaverin[27] kaj P. J. Chaadajev[47]; la dua el ili havis giandan influon al la juna Pushkin.

En 1817 Pushkin finis la kurson de la Liceo. Che la fina ekzameno li estis devigita tralegi poemon «Senkredeco», ordone sugestitan al li de la Licea estraro je puno pri esprimitaj de li «ateistaj» ideoj.

Pushkin ne ricevis iun superan klerecon el la Liceo. Nur pro siaj geniaj kapabloj li sukcesis cherpi ion por si el la sensistemaj liceaj lekcioj pri la plej diversaj sciencoj, prelegitaj ofte en amplekso de universitata programo. Pli poste Pushkin mem multe pligrandigis siajn sciojn per fervora legado.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия