Читаем Euhgeno Onegin полностью

Sed nun en vesto de mateno,

En largha Bolivar-chapel'[24]

Onegin sen konkreta cel'

Bulvardon venas por promeno —

Ghis fine vokos lin B_r_è_g_u_e_t[25]

Por la tagmangho jam en pret'.


XVI


Mallumas jam: glitveturilon

Eksidas li. «Veturu, hej!»

Arghentas frostoneghan brilon

Kolumo el kastora fel'.

Li venas al T_a_l_o_n[26]: kaj vere

Atendas tie lin K_a_v_e_r_i_n[27].

Tuj korko flugas al plafon',

Vin' spruchas kun shaumanta son',

Jen antau li r_o_a_s_t-b_e_e_f[28] freshsanga

Kaj trufoj lau plej bona kart'

De l' luksa franca kuirart',

Strasburga kuko plej bonranga,

Fromagh' Limburga en amas'

Kaj orkolora ananas'.


XVII


Ankorau la soifo petas

Survershi grason da kotlet'

Per vino, sed sonore jhetas

B_r_è_g_u_e_t[25] anoncon pri balet'.

De la teatro leghdonanto

Kaj malkonstanta adoranto

De l' bela aktorina kast',

De l' kulisar' honora gast',

Onegin flugis la teatron,

En kiu lau libera shat'

Aplaudas chiu e_n_t_r_e_c_h_a_t[29],

Prifajfas Fedron, Kleopatron,

Moinon[30] vokas nur kun em'

Ke oni audu pli lin mem.


XVIII


Ho, sorcha lando! Kun efiko

De l' vip' satira regis ghin

F_o_n_v_i_z_i_n[31], de l' liber' amiko,

Kaj la imitemul' K_n_j_a_jh_n_i_n[32];

Chi tie O_z_e_r_o_v[33] revidis

Popolaplaudon kaj dividis

Ghin kun S_e_m_j_ó_n_o_v_a[34], kun shi;

K_a_t_e_n_i_n[35] plantis tie chi

Genion altan de C_o_r_n_e_i_l_l_e[36];

Komediaron Sh_a_hh_o_v_s_k_ó_j[37]

Prezentis en ne unu foj',

Kaj D_i_d_e_l_o_t[38] glorighis bele:

Chi tie ankau sen domagh'

Traflugis mia juna agh'.


XIX


Diinoj miaj! Nun vi kie?

Auskultu vi al mia plend':

Chu samas vi, au la aliaj

Vin anstatauis sen pretend'?

Chu nian rusan Terpsihhoron[39]

Revidos mi en fluga ard'?

Au ne retrovos la rigard'

Konatojn sur la scen' enua?

Kaj senrevighe per lornet'

Chu mi al fremda societ'

Rigardos sen resento ghua,

Oscedos mi en shajna blind'

Kaj rememoros pri pasint'?


XX


Plenighi la teatr' komencas;

Parter', loghioj brilas jen;

Kaj paradiz' malpaciencas,

Sed jam levighas la kurten'.

En brilo, preskau diafana,

Lau sorcha archo akompana,

Chirkauumite de nimfar'

Istómina[40] nun sen kompar'

Kun eta al la planko tusho

Turnighas, sed en salta flug'

Shi jen simile al lanug'

Ekshvebas de Eola[41] busho.

Shi volvas kaj disvolvas sin

Kaj batas per pied' en klin'.


XXI


Aplaudas chiuj. Chimomente

Onegin venas tra l' parter',

Per bilornet' indiferente

Rigardas li al barier'

De nekonataj sinjorinoj;

Observis chion li kun klinoj

Al konatar' en chiu flank';

Kaj malkontente tre pri mank'

En chio, li kun granda distro

Rigardon jhetis al la scen',

Returnis sin, oscedis jen

Kaj diris: «Decas reregistro;

Min tolerigas la balet'

Ech D_i_d_e_l_o_t jam estas ted'!»[42]


XXII


Ankorau drakoj figrimacaj

Sur sceno saltas kun brusibl';

Ankorau la lakeoj lacaj

Sur peltoj dormas en vestibl',

Ankorau dauras nazpurigo,

Tusad', aplaudoj, bis-instigo;

Ankorau brilas la lantern'

En la ekstero kaj intern';

Ankorau la chevaloj batas

Per huf' en trem' pro frosta vent',

Kaj chirkau fajro en atend'

La kucherar'[43] interdebatas;

Sed for Onegin iris jam

Al hejmo por novornam'.


XXIII


Chu estas ghuste prezentebla

Izola kabinet-angul',

En kiu inter lukso mebla

Sin vestas nia modemul'?

Ja chio, kion vantacele

Londono vendas bagatele

Kaj portas trans la Balta mar'

Al ni por sebo kaj lignar',

Kaj chio, kion en Parizo

Malsata gusto kun util'

Inventas por amuza stil',

Por lukso kaj por modkaprico,

Chi chio estis che l' alkov'

De l' dekokjara filozof'.


XXIV


Sukcen' sur pip' Konstantinopla,

sur tablo — bronzo, porcelan',

Kaj la plezur' de l' sento nobla —

Parfum' en vitra diafan';

Kombiloj, segiletoj shtalaj,

Tondiloj kurbaj kaj normalaj,

Kaj tridek specoj de brosar'

Por ungo, dento kaj por har'.

R_o_u_s_s_e_a_u[44] (ni diru preterpase)

Ne eldivenis, kial G_r_i_m_m[45]

Dum lia veno sen estim'

Purigis ungojn siajn lase[46];

La defendanto de l' liber'

Ne justis do pri la afer'.


XXV


Ja oni povas sagha esti

Kaj zorgi pri la unga pur':

Chu la epokon vanprotesti?

La mor' devigas lau natur'.

Ch_a_d_a_j_e_v[47] — bis, Eugeno mia

Pro timo je mallaudo ia,

Pri vestoj estis verpedant'

Kaj kion nun ni nomas — dand'.

Tri horojn sidis li almenau

Che spegular' atente plej,

Kaj iris li el la vestej'

Smilie je Venus'[48] serena,

Vestita sin en vira vest'

Kaj direktanta sin al fest'.


XXVI


Scivolon vian okupinte

Per lastamoda tualet',

Priskribi dece ghin kaj inde

Al vi mi povus tuj en pret';

Kuragha estus tio certe,

Kaj mi priskribi povas lerte,

Sed p_a_n_t_a_l_o_n_o, f_r_a_k', j_a_k_e_t'

En rusa mankas dialekt';

Kaj vidas mi kaj pardonpetas,

Ke ech sen tiu chi babil'

Malricha mia lingva stil'

Per fremdaj vortoj abundetas,

Ech kvankam helpis min en kon'

L' Akademia leksikon'[49].


XXVII


Nun taskon havas ni alian:

Ni do rapidu al la bal',

Al kiu jam kaleshon sian

Onegin turnis lau egal'.

Jen, dum domar' sen lum' trankvilas,

En longa vic' tra dorma strat'

Lanternoj de kaleshoj brilas

Kaj per agrabla briletad'

Sur negho hele disradias;

En lampiona ilumin'

Tre luksa domo montras sin;

En la fenestroj ombroj strias,

Profiloj glitas en malklar'

De l' sinjorinoj kaj dandar'.


XXVIII


Heroo nia ech ne haltis

Kaj kiel sago tra la pord'

Marmorajn shtupojn li transsaltis,

Glatigis harojn por bonord',

Eniris. Halo estas plena;

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия