Muziko lacas jam apenau;
Mazurkon oni dancas nun;
Chirkaue — bru', maloportun';
Sonoras spron' kavalirgarda
Kaj piedeto de fraulin'
Facile flugas, sekvas ghin
Kun flamo tentaspir' rigarda
Kaj dum blekad' de violon'
De modedzin' jhaluzadmon'.
XXIX
En tagoj de l' dezir' kaj ghojo
Pro bal' mi estis en eksces':
Char mankas pli konvena vojo
Por korespondo kaj konfes'.
Ho, vi, geedzoj respektindaj!
Por ke vi ne farighu blindaj,
Jen miaj servoj kaj avert':
Utilos ili ja en cert'.
Vi ankau, patrinetoj gravaj,
Filinojn gardu de l' dangher':
Lornetojn tenu kun sever'!
Se ne... do di' vin tiam savu!
Mi tial skribas tion chi,
Char longe jam ne pekas mi.
XXX
Ve, por amuzoj dum la balo
Mi perdis multe da vivjun'!
Sed se ne falus la moralo,
La balojn amus mi ghis nun.
Mi amas la frezenan junon,
La brilon, gajon, denson, kunon,
Ornamojn de l' sinjorinar',
Iliajn piedetojn, char
Tra l' land' vi dube trovos charmajn
De l' inpiedoj parojn tri.
Ha, longe ne forgesis mi
Du piedetojn!... Jam malvarma,
Mi ilin memoradas plu
Kun kordoloro kaj enu'.
XXXI
Do chu forgesos mi nenie
Vin ech en plej dezerta land'?
Ha, piedetoj! Nun vi kie?
Nun kie pashas via pland'?
Luldorlotitaj oriente,
Sur norda negho evidente
Ne lasis postesignojn vi:
Vi shatis tushi kun graci'
Al mol' tapisha vian iron.
Chu antaulonge per vi nur
Mi forgesadis kun plezur'
L' ekzilon[55] kaj al glor' aspiron?
La junfelicho flugis for —
Nur restas signo en la kor'!
XXXII
Bust' de Diano[51], vang' de Floro[52]
Belegas, kara amikar'!
Sed la pied' de Terpsihhoro[39]
Min pli allogas sen kompar'.
Ghi, promesante al rigardo
Donacon de plej alta ardo,
Instigas per kondicha bel'
Al plej deziregata cel'.
Mi amas, amikin' Elvina[53],
Ghin sub la longa tablotuk',
Printempe sur herbej' en flug',
Che la kamen' en vintr' senfina,
Sur speguleca halparget',
Che maro sur la roka bed'.
XXXIII
Mi vidis maron maltrankvilan:
Ho, mi eviis al ondar'
Kurinta brue por humie
Che shia fali piedpar'!
Mi kun la ondoj volis same
Piedojn tiujn kisi ame!
Ne, mi neniam volis plu
Kun same turmentarda ghu'
Kisadi lipojn de Armidoj[54]
En mia jun' kun bola sang',
Au rozojn de flamanta vang',
Au brustojn kun volupt-avidoj;
Ne, same min neniam jam
Torturis de l' pasioj flam'!
XXXIV
Alia tempo jam revenas:
En miaj revoj iam ajn
Selpiedingojn mi retenas
Kun la pled' en charma shajn';
Imago ree min agitas,
Denove shia tush' ekscitas
La sangon en velkinta kor',
Denove amo kaj angor'...
Sed la fierulinojn brile
Sufichas laudi jam per lir':
Por la pasio kaj inspir'
Ja tute ne valoras ili;
Rigard' ilia, dir kaj far'
Samtrompas kiel piedpar'.
XXXV.
Nun do Onegin! Doundorma
Al lit' veturas li de l' bal:
Jam Peterburgo diversforma
Vekighas kun tambursignal'.
Jen iras jam la kolportisto,
Al bors' rapidas la droshkisto,
Virin' kun kruc' — el Ohhta-rand'[55].
Kraketas negho sub la pland'.
Vekighas matenbru' agrabla,
Senshirmas jam fenestra lum',
El tub' kolone flugas fum',
Kaj la panist', german' afabla,
Kun blanka kuf', por daura las'
Malfermis sian W_a_s_i_s_t_d_a_s[56].
XXXVI.
Sed, lacighinte de l' balbruo,
Anstatau nokto en tag-uz',
Ripozas en la dormoghuo
L' infan' de l' lukso kaj amuz'.
Tuj, jhus vekighas li apenau,
Viv' lia pretas ghis mateno
Kun unutona oportun'
Kaj sama morgau kiel nun.
Sed chu Eugen' felicha estis
En junflorado kaj liber',
En mez' de venkoj kaj prosper',
Dum chiutage li ghufestis?
Chu inter festoj li en van'
Sen zorgo estis kaj en san'?
XXXVII.
Ne: frue liaj sentoj cedis;
Jam lin ne logis mondobru';
La belulinoj ankau tedis
Okupi liajn pensojn plu;
Perfidoj amaj lin lacigis;
Jam amikeco lin ne ligis,
Char ja ne chiam povis li
Survershi per champano pli
B_e_e_f-s_t_e_a_k_s'on[57] kaj Strasburgan bulon[58]
Kaj shuti spriton en humor',
Dum lin turmentis kapdolor':
Kaj kvankam estis li bravulo,
Sed plumbo, sabro en finfin'
Jam plu ne interesis lin.
XXXVIII.
Malsano, kies kauz' apenau
Trovita estas tie chi,
Simila al la angla s_p_l_e_n_o
Au rusa la h_i_p_o_hh_o_n_d_r_i'
Lin ekposedis jam sufiche;
Sin memmortigi li, feliche,
Ne volis provi kun naiv',
Sed malvarmighis li por viv'.
Li, kiel C_h_i_l_d-H_a_r_o_l_d[42], izola
Pasadis iam tra salon';
Nek mondchikanoj, nek boston'[59],
Nek logrigard', ekspir' frivola,
Nenio logis lin al flam',
Nenion li atendis jam.
XXXIX, XL, XLI.
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..[60]
XLII.
De l' granda mond' kapriculinoj!
Unue li forlasis vin.
Kaj vere, lau la nundifinoj
Bontono tedas pro rutin'.
Kaj ech se sinjorin' okaze
Pri S_a_y[61] kaj pri B_e_n_t_h_a_m[62] emfaze
Diskutas, tamen sen util'
Absurdas tiu chi babil'.
Kaj ili estas tiom chastaj
Kun multa sagho kaj majest',
Piemaj dece en modest',
Tre singardemaj kaj elastaj
Kaj tiom altaj por la vir',
Ke moderighas tuj aspir'[63].
XLIII.
Kaj ankau vin, junbelulinoj,
Vin, kiujn en malfrua hor'
Sur Peterburgaj shtonpavimoj
Rapidaj droshkoj portas for,
Vin ankau lasis for Eugeno.
Nun apostat' de l' ghufesteno,
Li hejme en verkema pret'
Ekprenis plumon kun osced':
Sed tiu chi labor' peniga
Nauzigis lin; el lia pen'
Nenio rezultighis jen,
Kaj li ne trafis al intriga
Rond', kiun ne prijughas mi,
Char mia estas ghi medi'[64].
XLIV.
Kaj ree, en nenionfaro,
Kun malplenec' en kor' kaj mens',
Eksidls li por akaparo