La menso velkas sensubtene
Kaj mi pereas sen konsol'.
Mi vokas kun espero ŝata:
Vivigu kredon de la kor',
Aŭ rompu mian sonĝon for
Per — ve — riproĉo meritata!
Finata la letero!.. Ĝin
Ne lasas legi honto mia...
Sed mi al vi konfidas min,
Fidante al honoro via...
XXXII.
Nun Tatiana finon strekas;
Tremetas la leter' en man';
Oblato rozkolora sekas
Sur ŝia inflamita lang'.
Al ŝultro ŝi la kapon metis
Kaj la ĉemizo forfaletis
De ŝia bela ŝultro nun.
Sed jam radio de la lun'
Forestingiĝas. Tra vaporo
Kampar' klariĝas, riveret'.
Paŝtisto vekas per kornet'
Vilaĝon en matena horo.
Leviĝis ĉiuj jam en fru',
Por Tatiana sen influ'.
XXXIII.
Ŝi la matenon ne rimarkas,
Ŝi sidas kline sen trankvil',
Kaj la leteron ŝi ne markas
Per gravurita sigelil'.
Sed jen sen bru' per molpaŝado
Alportas teon sur la plado
F_i_l_i_p_j_e_v_n_a[126] — maljunulin':
«Jam temp', infano, levu vin:
Sed, belulino, vi jam pretas!
Ho, mia frubirdeto, vi!
Hieraŭ tiom timis mi!
Sed, dank' al dio, vi sanetas!
La noktangoro flugis for
Kaj vi aspektas kiel flor'.»
XXXIV.
— Ah, vartistinjo, servon faru.—
«Ordonu, mia karulin'.»
— Ho, ne suspektu... ne eraru...
Ja estas... ne rifuzu min.—
«Al vi mi ĵuras antaŭ dio.»
— Do sendu kun leter' ĉi tiu
Vi nepon vian tuj... al O...
Al la najbar'... instigu do,
Ke diru li neniun vorton,
Ke li neniel nomu min...—
«Al kiu tamen, karulin'?
Diveni mi ne havas forton.
Ekzistas multa najbarar',
Eĉ nombri ĝin min ĝenas bar'.»
XXXV.
— Vartinjo, vi do ne sagacas! —
«Jes, mia kara, venis blind',
Maljuna cerbo mia lacas;
Sed mi sagacis en pasint';
Jes, iam la sinjoran volon...»
— Vartinjo, ree vi la solon?
Ĉu min koncernas via kler'?
Ja temas nun pri la leter',
Ĝi por Onegin.— «Nu, laŭpove.
Vi ne koleru min, anim'.
Ja vi min scias laŭ kutim'...
Sed kial palas vi denove?»
— Ne grave, estas ĉiam sam'.
Do sendu nepon vian jam.—
XXXVI.
Sed pasis tag', atendo vana.
De l' tag' alia venis ond'.
Ombrece pala Tatiana
Atendas: kiam do respond'?
De Olga la fianĉ' aperas.
«Ĉu via kamarad' aferas?»
Lin ekdemandas la mastrin':
«Li tute jam forgesis nin.»
Sin Tatiana streĉinstigis.
— Hodiaŭ venus li en cert',—
Respondis Lenskij en avert': —
Sed eble poŝto lin haltigis.—
Kaj Tatiana klinis sin,
Riproĉis kvazaŭ iu ŝin.
XXXVII.
Vesper' proksimis; sur la tablo
Brilante siblis samovar'[89],
Sub te-kruĉeto kun afablo
Buliĝis la vapor' en klar';
Sub lerta man' de Olga bela
Al tasoj per striet' malhela
Te' aromanta fluis mem.
Knabeto servis ŝin kun krem'.
Ĉe la fenestro Tatiana
Starante kun sopir' sen pov'
Sur vitron spiris per la blov'
Kaj sur nebulo diafana
Desegnis ŝi per fingr' en ve'
Literojn karajn O kaj E.
XXXVIII.
Sed doloregis enanime,
Reteni larmojn mankis fort'.
Subite rajdo!.. jam proksime!
Kaj jen ĝi estas en la kort'.
Eŭgeno! «Ah!» kaj tuj eksaltas
For Tatiana kaj ne haltas
Ŝi en la korto kaj ĝarden',
Ŝi flugas, flugas for sen pen'
Rigardi posten; plej rapide
Ŝi kuris trans bedar', pontet',
Tra lag-aleo kaj bosket',
Siringojn rompis ŝi senvide
Kaj fine en izola lok'
Sur benkon jen en spirsufok'
XXXIX.
Ŝi falls...
«Tie ĉi Eŭgeno!
Ho, dio! kion pensis li!»
Konservas ŝia kor' apenaŭ
Esperon de l' koremoci';
Ŝi tremas kaj ardante spiras,
Kaj provas aŭdi: ĉu li iras?
Servistinar' en la ĝarden'
Kolektis berojn tiam jen
Kaj kantis laŭ ordono ĥore
(Ordon' farita kun la cel',
Ke berojn mastrajn for en ŝtel'
Ne manĝu buŝoj dumlabore,
Sed pri kantad' okupu sin:
Sprit' de l' kampara origin'!).
KANTO DE LA KNABINOJ.
Amikinoj, knabinar',
Belulinoj sen kompar',
Ludu vi, knabinoj, jen,
Karulinoj, dum promen'!
Rondokanton kantu vi
Laŭ intima melodi',
Kaj per kanto logu for
Vi junulon al la ĥor'.
Kiam venos li tra lim',
Logu ni lin al proksim',
Tuj diskuru ni en fin',
Per ĉerizoj ŝutu lin,
Per ĉerizoj, framboj per
Kaj per ruĝa riba ber',
Por ne plu li venu jam
Aŭdi kantojn pri la am',
Por ne vidu li sen bar'
Ludojn de la knabinar'.
XL.
Kantadas ili; sed apenaŭ
Aŭdante kanton kun sonor',
Atendas Tatiana pene,
Ke trankviliĝu ŝia kor',
Ke malpli flamu ŝiaj vangoj.
La koro tamen batas, ankaŭ
La vangoj restas en la flam'
Kaj eĉ pli hele brulas jam.
Simile papilio brilas
Kaj svingas per flugil' kun frap',
Kaptite de lerneja knab';
Lepor' simile maltrankvilas,
Vidante je subit' en klar'
Ĉasiston inter arbustar'.
XLI.
Sed fine pene ŝi ekspiris
Kaj de la benko levis sin;
Sed ĵus apenaŭ si ekiris
Sur la aleo, antaŭ ŝin
Eŭgen' ekstaris en subito
Simila al minac-spirito,
Kaj kvazaŭ bruligite jen
Ŝi haltis preskaŭ jam en sven'.
Sed sekvon de rakont' ĉi tiu
Hodiaŭ, kara kompani',
Rakonti ne kapablas mi;
Post longa parolado mia
Ripozi devas mi sen ŝajn':
Mi finos poste iam ajn.
ChAPITRO DUA
O rus!
H_o_r.
O Rusj![81]
I.
Bien', loghita de Eugeno,
Beleta estis angulet';
Kontentus tie chi kun beno
La paca ghuamik' — poet'.
Sinjora domo izolita,
Per mont' de ventoj forbarita,
Che bordo staris de river';
En malproksimo en liber'
Herbejoj floris, kampoj grenaj,
Vilaghoj staris je najbar',
Sur herboj pashtis sin brutar'
Kaj ombre spiris la ghardeno
Tre granda, vasta, densa plej,
De la Driadoj[82] rifughej'.
II.
La domo estis konstruita
Lau spec' de familikastel':
Fortika, firma, bonkvalita
Lau gusto de l' antikva bel';
Tre altaj chambroj, salonetoj,