En gasta halo — shtoftapetoj,
Sur mur' portretoj avaj jen,
Ornamkaheloj sur kamen'.
Nun malnovighis jam chi chio,
Ne scias mi, pro kiu kauz':
Cetere kun la sama nauz'
Eugen' rilatis al chi tio,
Lin oscedigis lau egal'
Chu moda, chu antikva hal'.
III.
En tiu chambro li ekloghis,
Pli frue kie ghia estr'
Mastrumistinon jen riprochis,
Jen premis mushojn sur fenestr'.
Tre simplis chio: kverka planko,
Kanap' lanuga, tablo, shranko,
Neniu inkmakula mank'.
Eugen' rigardis en la shrank':
Spezlibron trovis li kun aro
Botela da diversa brand',
Karafojn da pomakva frand'
Kun kalendar' de l' oka jaro;
Ja la mortinto dum labor'
Ceteron lasis en ignor'.
IV.
Soleca en bieno sia,
Nur por pasigi tempon for,
En la komenc' Eugeno nia
Ekzorgis pri la nova mor'.
Saghul' en sia lok' dezerta,
Li jugon de l' servuto certa
Anstatauigis per tribut'
Facila por plenum' en tut'.
La kamparanoj ghojis, tamen
Koleris la najbar' pri li
Pro tim' je malutil' al si;
Ridetis la alia same;
Kaj fam' ekkuris en cirkul',
Ke estas li dangher-strangul'.
V.
Komence oni lin vizitis,
Sed char tra malantaua kort'
Kutime gastojn li evitis
Per rajdo for tuj lau raport',
Ke jen sur voj' alvenas charo
De vizitanta lin najbaro,—
Do chiuj en ofendhumor'
Kun li rilatojn rompis for.
«Fushedukito, li frenezas,
Li estas framason'[83], ne pli,
Nur rughan vinon drinkas li,
Por sinjorinoj ne komplezas;
Li diras sole n_e au j_e_s.»
Jen estis chies finimpres'.
VI.
Chi tiam bienul' alia
Vilaghon sian venis mem,
Kaj inter najbararo sia
Li ankau estis klacha tem'
V_l_a_d_i_m_i_r L_e_n_s_k_i_j lau la nomo
Kaj vere Göttingen-a[84] homo,
Belulo juna en komplet',
De K_a_n_t[85] adepto kaj poet',
Venigis li el Germanio
La fruktojn de scienca ver':
Ribelajn revojn pri liber',
Spiriton flaman, strangan iom,
Entuziasmon en parol'
Kaj nigrajn harojn ghis la kol'.
VII.
Ne jam velkintan pro malvarma
Malvirto de la granda mond',
Karesis lin favoro charma
De la fraulina bela rond'.
Li tre malspertis en sincero;
Plej bela lulis lin espero,
Kaj de la nova mondobril'
Lin junan logis kun facil'.
Amuzis li per dolcha revo
La dubojn de la kornaiv'
Kaj estis celo de la viv'
Por li enigme loga devo;
Li ghin cerbumis kun supoz',
Ke ghi miraklas en kaos'.
VIII.
Li kredis, ke anim' parenca
Kun li kunighos en finfin',
Ke ghi sopiras dekomence
Fidele atendante lin.
Li kredis, ke l' amikoj vere
Defendi pretas lin sufere,
Ke man' ilia en bezon'
Ne tremos kontrau la fripon':
Ke estas sortoelektitaj
[Amikoj sanktaj de l' homar'
Kaj ke ilia solidar'
Per lumradioj senevitaj
El alta kaj eterna font'
Felichon dotos al la mond'.][86]
IX.
Indigno nobla kaj kompato,
Por chies bono pura am'
Kaj de la gloro dolcha shato
Tre frue lin agitis jam.
Kun lir' vojaghis li vivlote;
Sub la chiel' de S_c_h_i_l_l_e_r[87], G_o_e_t_h_e[88]
Pro ties flama poezi'
Ardighis en animo li;
Kaj la belarton li de Muzoj
Ne profanigis, felichul';
En kant' konservis sen makul'
Plej altajn sentojn li sen ruzoj,
Impetojn de la virga rev'
Kaj charmon en supera lev'.
X.
Li kantis amon kaj destinon
Kaj klara estis lia kant'
Samkiel pensoj de knabino,
Samkiel songho de infan',
Samkiel luno en chielo,
Diino de sekreta belo;
Li kantis pri sopir' sen lim',
Pri io kaj pri malproksim',
Pri rozoj romantik-motivaj,
Pri foraj landoj en silent',
En kiuj longe pro turment'
Vershighis liaj larmoj vivaj;
Li kantis pri la vivdomagh'
En nure dekokjara agh'.
XI.
En la dezerto, kie sole
Eugen' kompreni povis lin,
Al la najbaroj senbonvole
Rilatis li kaj sen inklin';
Li fughis for de bru' ilia.
La babilad' konversacia
Pri fojnfalchado, vinprepar',
Pri hundoj kaj pri parencar'
Neniel brilis tute certe
Per sento au per poezi',
Nek per spritec' au per raci',
Nek per la art' kunvivi lerte;
Sed de l' edzinoj fushbabil'
Ech estis malpli sen util'.
XII.
Tre bela, richa, Lenskij estis
Traktata chie je fianch';
Kutim' kampara tia restis
Kaj chiu lin kun sia branch' —
Kun la filino antausvatis;
Apenau venis li, debatis
Jam tuj la tuta societ'
Pri vivenu' sen edzinet';
Dum tetrinkad' che samovaro[89]
Al D_u_n_j_a[90] oni por kompren'
Flustretas: «Dunja, vidu jen!»
En fin' aperas jam gitaro,
Kaj shi ekpepas (mia di'!):
«Palacon venu vi al mi!»[91]
XIII.
Sed Lenskij, ne volante certe
Sin katenigi per edzigh',
Deziris kun Onegin sperta
Interkonighi kun prestigh'.
Kunighis ili: shton' kaj ondo,
Glaci' kaj flam', proz' kaj versrondo
Diferencighas ja ne pli
Ol kiom ili inter si.
Komence ili ne komunis,
Sed poste plachis kaj en fin'
En chiu tag' renkontis sin
Kaj baldau ambau chiam kunis.
Jen tiel chi amika par'
Formighis pro n_e_n_i_o_n_f_a_r'.
XIV.
Sed ni ech tion chi ne scias;
Sen antaujugha amikem'
Ni chiujn nuloj opinias
Kaj la unuoj nur nin mem;
Ni celas al Napoleonoj[92],
Dupiedulaj milionoj
Por ni nur estas instrument',
Por ni ridindas vera sent'.
Sed estis ja Eugen' pli bona;
Kaj kvankam li kun malestim'
Rilatis al la homa shim',
Regulo mankas unutona:
Li iujn traktis kun estim'
Kaj shatis senton en intim'.
XV.
Auskultis li kun bonrideto:
De Lenskij flamparola ard',
Nefirma opinikonkreto
Kaj inspirplena brulrigard',—
Chi chio por Onegin novis
Kaj li malvarman vorton provis
Haltigi chiam en la bush',
Kaj pensis li: ja estus fush'
Malhelpi al la ghoj' minuta;