Atendas nin por longa daur'!
XV.
«Chu estas io pli malplacha,
Ol famili', en kies mez'
Edzin' pro sia edzo acha
Sopiras sole kun korpez';
Dum tiu, sen afabla vorto
(Kaj malkontente pri la sorto),
Konscias pri l' edzinvalor',
Sed estas en kolerhumor'.
Simila estas mi! Chu tian
Vi serchis viron por anim',
Dum kun tioma simpl-intim'
Vi skribis korleteron vian?
Chu do vivloton tian chi
Difinis la destin' al vi?
XVI.
«La viv' ne estas returnata;
Ne aliighos mi en nov'.
Mi amas vin per amo frata
Kaj eble kun pli forta pov'.
Vi min konsentu sen obstino:
Ankorau shanghos junulino
Facilajn revojn en kapet',
Foliojn same junarbet'
Printempe shanghas chiufoje.
Difinis tion la natur'.
Vi ree amos; tamen nur...
Vi lernu regi vin heroe;
Ne chiu agus kiel mi;
Pro malspertec' domaghus vi».
XVII.
Predikis tiel chi Eugeno.
De larmoj retenante sin,
Sen kontraudir', kun spir' apenau
Auskultis Tatiana lin.
Prezentis manon li. Humile
(Lau la esprim': m_a_sh_i_n_s_i_m_i_l_e)
Shi sin apogis en silent',
Klininte kapon je konsent';
Ekiris hejmen ili pare
Kaj kune restis ghis alven',
Kaj tio estis lau konven':
Morlibereco en kamparo
Posedas rajtojn de kondut'
Samkiel Moskvo sen diskut'.
XVIII.
Konsentas vi, legant', vershajne,
Ke en honesta manier'
Onegin tenis sin kun Tanjo.
Ne en unua foj' lau ver'
Li montris sian noblanimon,
Ech malgrau ke al li estimon
Pro ghi ne donis la soci':
Chu malamikoj, chu lau sci'
Amikoj (jen analogio)
Lin kalumniis sen bontakt'.
La malamikoj estas fakt',
Sed de l' amikoj savu dio!
Ha ve, amikoj tiuj, jes!
Mi citis ilin sen forges'.
XIX.
Chu kial? Simple. Endormigas
Malplenajn, nigrajn revojn mi.
Mi nur e_n_k_r_a_m_p_e atentigas,
Ke ne ekzistas kalumni'
Naskita de mensogulacho
Kun plenaprob' de l' monda klacho,
Nek plej malsagha falsa fam',
Nek krud-insulta epigram' —
Ne ripetitaj kelkcentoble
De via kora amiket'
En plej bonmora societ'
Sen malbonvol' kaj kvazau noble.
Cetere li kun bon-intenc'
Per am' vin amas... de l' parenc'!
XX.
Hm, hm! Do chu bonfarte spiras,
Leganto, via parencar'?
Permesu: eble vi deziras
De mi ekscii en plenklar',
P_a_r_e_n_c_o_j kiel sin atestas?
Parencoj jenaspecaj estas:
Ni devas ilin kun kares'
Respekti, ami sen forges'
Kaj dum Kristnaska fest-tagaro
Gratuli lau kutima rit'
Per posht' au per personvizit',
Por plue dum la tuta jaro
Ne pensu ili jam pri vi...
Do longe ilin gardu di'!
XXI.
Pli al la am' de l' belulinoj
Ol de l'parenc' au de l' amik'
Mi fidas: en diverskombinoj
Vi ghin posedas kun efik'.
Jes, certe. Sed la modplezuro,
Sed arbitreco de l' naturo,
Sed opinio de la mond'...
Kaj la belsekso estas ond'.
Nun devas esti senshancela
Respekto de l' edzin' kun dec'
Al opini' de sia edz';
Sed via edzinet' fidela
Subite enamighas jam:
Satano shercas per la am'.
XXII.
Do kiun ami? Kiun kredi?
Kaj kiu ne perfidus nin?
Kaj kiu ne kapablas tedi,
Plenaprobante nin ghis fin'?
De kiu ni nur zorgon scias
Kaj kiu nin ne kalumnias?
Por kiu nia ech malbon'
Ne estas kauzo por opon'?
Serchanto de fantom' en vanto,
Ne perdu penojn en serchem'
Kaj amu sole do vin mem,
Shatata mia vi leganto!
Objekto inda: kredas mi,
Nenio komplezemas pli.
XXIII.
Do kio sekvis post chi tio?
Ve, tre facilas por diven'!
De l' am' turmenta emocio
En la junkoro kun chagren'
Ne chesis je frenezo vana;
He, malfelicha Tatiana
Ech pliflamighis je pasi';
Ne trovas dormon shi al si;
Saneco, flor' de l' viv' radia,
Rideto, chasta korkviet'
Forighis kvazau soneret'
Kaj velkas Tanjo juna nia:
Simile nubo kovras for
La fruan lumon de l' auror'.
XXIV.
Ve, velkas Tatiana mute;
Shi plipalighas en silent'!
Neniu intereso tute
Agitas shin ech por moment'.
La kapojn grave balancante,
Najbaroj flustras jam konstante:
Shin urghas edzinigi jam!
Sufichas tamen. Por ornam'
Al la imago nun necesas
De la felicha amo bild'.
Sed sendezire min kun mild'
Bedauro en la kor' impresas;
Pardonu: amas mi kun ve'
Ja mian T_a_t_i_a_n_a-n tre!
XXV.
Ravate pli kaj pli per charmoj
De l' juna Olga — belulin',
Vladimir per la kor' plej varme
Al shi fordonis plene sin.
Jen ili sidas kun amumo
En shia chambro en mallumo;
Jen man-en-mane en gharden'
Promenas ili en maten';
Kaj kion do? Pro am' — ebria,
En gheno de subtila prud',
Li nur kuraghas al eklud'
Per malvolvita buklo shia
Au al ekkis' de shia vest',
Nur lau permeso kun modest'.
XXVI.
Al Olga li kelkfoje legas
La paghojn de moralroman'.
En kiu la autor' pli regas
Naturon, ol C_h_a_t_e_a_u_b_r_i_a_n_d[19];
Sed intertempe du-tri paghojn
(Malsprit-absurdajn elpensajhojn,
Dangherajn por fraulina kor')
Li rugha preterlasas for.
Izolighinte malproksime,
Jen ili super shak-tabul'
Penseme sidas en angul'.
Kaj Lenskij prenas plej sentime,
Estante en distrita stat',
La propran turon per soldat'.
XXVII.
Se hejmen venas li, ech tie
Pri Olga okupighas li
Kaj pentras sur albumfolioj
Ornamojn belajn pli kaj pli:
Kampar-vidajhojn pentras li do,
Tomb-urnon, templon de Ciprido[134],
Jen kolombeton sur la lir'
Per plum' kaj farboj por admlr',
Jen sur memoroskribaj paghoj
Post la alies skribparaf'
Li metas verson de amrav',
Restajhon mutan de revajhoj,
Postsignon de momenta pens'
Dum jaroj saman en intens'.
XXVIII.
Tre ofte vidis vi sendube
Albumon de provinc-fraulin',
Trastrekis kiun supre-sube