Chevalon li imitas, sed
Jam fingron li frostigis; ridas
Li kun dolor', kaj la patrin'
Avertas tra fenestro lin.
III.
Sed eble bildoj tiaspecaj
Al vi ne plachas, ho, legant':
Ja ili estas sennoblecaj;
En ili mankas elegant'.
Benita per inspir' facile,
Unuan neghon luksastile
Kim chiuj ghojoj en komplet'
Alia pentris ja poet'[152].
Li certe logus vin, mi diras,
Pentrante flame en versar'
Sekret-promenojn en glitchar';
Sed mi konkuri ne deziras
Almenau dume lin, nek vin,
Poeto de l' Finnlandanin'[153]!
IV.
La rusan vintron Tatiana
(Rusin' estante en anim',
Ech sen kompren' lau mor' infana)
Profunde amis super lim'.
Shi prujnon shatis kaj trankvilon
Dum frosta tag' kaj rozobrilon
De l' neghoj en aurora klar',
Kaj la vesperojn de l' novjar'.
Malnova tradici' solenis
En la bieno: pri la sort'
Servistinar' de l' tuta kort'
Por la fraulinoj sorchdivenis
Kun chiujara antaudir'
Je la fiancho-oficir'.
V.
Kaj kredis Tatiana artojn
De la popola superstich'
Kaj strangajn songhojn, kaj ludkartojn,
Kaj lunsorchadon pri felich'.
La signoj shin malkvietigis;
Objektoj chiuj shin instigis
Pri io pensi kun mister',
Shi antausentis en sincer'.
Se kato sur la forno sidis
Kaj murmurante lavis sin:
Do tio estis certa sign'
Pri ven' de gastoj. Se shi vidis
La duonlunon en chiel'
De shi maldekstre sen 'akcel',—
VI.
Shi tremis, palighante plie.
Se stel' falanta kun rapid'
Sur la chlelo flugis strie
Kaj diserighis,— dum la vid'
Tuj Tanjo kun ekscita koro,
Dum flugis tiu stel' ankorau,
Pri sia flustris kordezir'.
Se ekrenkontis shi dum ir'
Monahhon nigran eksubite,
Au se lepor' en iu foj'
Trakuris antau shi sur voj',
Shi konsternighis kaj hezite
Kun antausento kaj chagren'
Atendis malfelichon jen.
VII.
Sed iun charmon kun admiro
Shi ghuis ech en la terur':
Kun la inklin' al kontraudiro
Nin kreis tiel la natur'.
Novjaro venis. Ghoj' sen baro!
Divenas sorton knabinaro,
Por kiu sen bedaura tim'
De l' tuta vivo malproksim'
Antauas hele kaj serene;
Divenas ech grizulinar'
Che tomb' en okulvitra par',
Perdinte chion senrevene;
Sed tutegale: la esper'
Allogas ilin per malver'.
VIII.
Rigardas Tanjo scivolame
Dronigon de fandita vaks';
Misteran ion strangorname
Al shi rakontas ghia mas'[154];
El plad' per akvo plenigita
Prenatas ringoj intermite;
Kaj ringon shi el tiu kvant'
Ricevas dum sekvanta kant':
«L_a r_i_ch_a_j k_a_m_p_a_r_a_n_o_j o_r_o_n
A_l s_i sh_o_v_e_l_a_s t_i_e ch_i;
P_o_r k_i_u n_u_n e_k_k_a_n_t_a_s n_i,
R_i_c_e_v_o_s t_i_u b_o_n_o_n, g_l_o_r_o_n!»
De l' kant' malgajas melodi';
K_a_t_i_n fraulinojn logas pli[155].
IX.
La nokto frostas; klare bluas
La firmamento; en konkord'
Stelaro en silento fluas...
Jen Tatiana al la kort'
Eliras en facilkostumo;
Spegulon kontrau la lunlumo
Shi tenas, sed en tiu nun
Nur tremas la malgaja lun'...
Jen... negh' ekkrakas... ies iro;
Al la iranto la fraulin'
Rapidas kaj shalmvoche lin
Demandas: «V_i_a_n n_o_m_o_n d_i_r_u!»[156]
Rigardas li kaj je l' propon'
Respondas jene: Agaton'.
X.
Char volis Tanjo sorchon fari
Lau manier' efika plej,
Ordonis tablon shi prepari
Por du personoj en banej';
Sed jen ektimis Tatiana...
Kaj — pro ekpenso pri Svetlana[112] —
Ektimis ankau mi... sen pov'
Kun Tanjo sorchi lau malnov'.
Do senvestighis Tatiana
Kaj sin kushigis en la lit'.
Supere shvebas Lel-spirit'[157]
Kaj sub kusen' lanugolana
Ripozas shia spegulet'.
Nun Tanjo dormas en kviet'.
XI.
Kaj songhon Tatiana miras.
Shi songhas, kvazau shi en sol'
Sur vasta negha kampo iras,
Kovrita per mallum-tavol';
Jen antau shi en neghamasoj
Brushaumas per la ondomasoj
Bolanta kaj de vintra vent'
Ne kunforghita flutorent';
Du stangoj per glaci' gluitaj,
Tremanta, pereiga pont'
Jen kushas trans la flua ond':
Kaj antau tiu vojo glita
Kun dub' pri ghia tauga uz'
Shi kvazau haltis en konfuz'.
XII.
Kaj vee plendas Tatiana
Pri la torento kun sopir'
Sen vid' al iu, kiu manon
Al shi etendus por transir'.
Sed neghamaso ektuberis,
Kaj kiu do el ghi aperis?
Grandega vila virurseg';
Ek-ah-is Tanjo, sed kun blek'
Manegon li al shi ektiris
Kun akraj ungoj; en humil'
Per man' tremanta kun facil'
Shi ghin apogis kaj transiris
Timeme trans la brua flu',
Sed shin la urso sekvis plu.
XIII.
Kun tim' rigardi posten, provas
Shi irrapidi pli kaj pli;
Sed tamen shi neniel povas
Forkuri ien ajn de li.
Ronkante la ursego ghena
Postiras; jen arbar' solena
Trankvilas en la morna bel':
Branchar' de pino sen shancel'
Sub neghaj buloj pendas peze;
Tra nudaj suproj de tili',
Tremol', betulo lunradi'
Briletas; inter arboj meze
Kovrita estas tuta voj'
Per profundega neghtavol'.
XIV.
Enkuras Tanjo la arbaron;
La urso sekvas; ghis genu'
Profundas negho; shiajn harojn
Kaj kolon gratas branch' en sku',
Shirante ringojn el oreloj;
Jen en la neghaj shutfuneloj
Ekdronas la malseka shu';
Jen shi la tukon perdas plu;
Shi timas levi ghin, char trudas
Post shi la urso kun rikan',
Kaj ech per la tremanta man'
Robrandon ghi leveti prudas;
Shi kuras kaj li sekvas shin;
Kaj fortoj lasas shin en fin'.
XV.
Shi falis; kaj la urso lerte
Ekkaptas shin kaj portas jen;
Sensenta kushas shi inerte
Sen movo en profunda sven';
Li portas shin tra la arbaro;
Subite kabanach' sen baro
Tra dens' aperas en obskur';
Ghin negh' chirkauas krazau mur',
Nur fenestreto lumas hele,