Simila al la vivovent',
Turnighas valso ventoblova;
Turnighas paroj per torent'.
De l' vengh' minuton aspirante,
Onegin, en sekret' ridante,
Aliras Olga-n. Kun rapid'
Li gvidas shin en chies vid',
Sur seghon poste shin sidigas,
Kun shi babilas vigle; plu
Tre baldau, post minutoj du,
Kun shi li valson redaurigas;
Miregas chiuj. Lenskij mem
Ne kredas kun ekjhaluzem'.
XLII.
Mazurko komencighis. Iam
Dum bruis la mazurka danc',
Grandega hal' skuighis tiam
Kaj krakis planko je distanc',
Sonoris ech fenestroj skue;
Nun jam ne samas: glitas flue
Ni sur parget' kun oportun'.
Sed en provinco ech ghis nun
Konservis sian belon saman
Mazurko lau la veraspekt':
Kalkanoj, saltoj kun efekt'
Restadas samaj: ilin tamen
Ne shanghis modo, la tiran',
De l' novaj rusoj la malsan'.
XLIII.
[Samkiel pelas vip' manegha
Chevalojn lau strechita kord',
Fraulinojn en la rond' siegha
Ekpelis viroj lau akord'.
De Petushkóv la hufoferoj
Kaj spronoj frapas senmodere;
Kaj de Bujánov la kalkan'
Krevigas plankon sen human';
Klakado, tondro, brufrapado:
Des pli da bru', ju pli da bat';
Nun komencighis elmontrad'
De artifikoj en dancado.
Ah, pli facile: pli je shpar'
Piedojn de l' sinjorinar'!][177]
XLIV.
Bujánov, brava kuzo mia,
Kun Tanjo kaj kun Olga jen
Aliris al heroo nia:
Kun Olga iris tuj Eugen';
Li shin kondukas delikate —
Kaj flustras, klinighinte flate,
Banalan madrigalon li,
Ech manon shian premas,— pli
Rughighas shiaj vangoj belaj.
Rigardas Lenskij kun jhaluz'
Al la Eugena lerta ruz';
Kun sentoj de l' koler' ribelaj
Atendis li ghis fin' de l' son'
Shin voki por kotilion'.
XLV.
Sed shi ne povas. Sed pro kio?
Jes, kial? Char promeson shi
Jam al Onegin donis. Dio!
Chu ghuste tion audis li?
Cu eble? Nur infan' apenau,
Sed jam koketulino plena!
Jam shi ruzemas kaj lau sam'
Perfidi shi kapablas jam!
Ne povas Lenskij eltoleri;
Kun kor' vundita kaj malben'
Li for eliras tuj kaj jen
Forrajdas. Par' de revolveroj,
Du kugloj — kaj nenio pli —
La sorton solvos nun por li.
Chapitro sesa
L_a, s_o_t_t_o i g_i_o_r_n_i n_u_b_i_l_o_s_i e b_r_e_v_i,
N_a_s_c_e u_n_a g_e_n_t_e a c_u_i l’ m_o_r_i_r n_o_n d_o_l_e.[178]
Petr.[74]
I.
Vidinte, ke Vladimir iris
For el la hal', Onegin nun
Enuon ree ekakiris,
Kontenta pri la vengha pun'.
Kaj Olga ankau eksopiris,
Al Lenskij iri shi deziris,
Kaj la kotilion' sen fin'
Inkube tede premis shin.
Sed jen ghi finis. Vespermangho.
Jam komencighis la prepar'
De la litajhoj por gastar'
Tra l' tuta domo. Dormarangho
Allogas chiujn. Pri vetur'
Al hejm' Onegin riskis nur.
II.
Pacighis chio: en salono
La peza ronkas Pustjakóv
Kun sia peza vivduono;
Gvozdin, Bujánov, Petushkóv
Kaj Flánov ne en bona farto
Ekkushis sur seghar' kun arto,
Kaj en manghej' sur planka trab'
M_o_n_s_i_e_u_r T_r_i_q_u_é en nokta chap'.
La fraulinar' che Tatiana
Kaj Olga dormas kun felich'.
Kaj sole che fenestra nich'
Sub la radio de Diana[51]
Ne dormas Tatiana nur,
Rigardas shi al nokt-obskur'.
III.
Per veno de Eugen' subita,
Per lia karesem-esprim'
Kaj per kondut' kun Olga glita
Ghis profundeco de l' anim'
Shi penetritas; ne komprenas
Shi lin ech iel; kaj chagrenas
Shin jhaluzema kormalsan'.
Samkvazau malvarmega man'
Ekpremas koron kaj teruras
De nigrabismo fundekstrem'.
«Mi falos», Tanjo diras mem:
«Sed la pere' pro li plezuras.
Ne plendas mi: por kiu cel'?
Ne helpos al felich' akcel'».—
IV.
Antauen, historio mia!
Novul' atendas nin sur lim'.
Che K_r_a_s_n_o_g_ó_r_j_e idilia,
Bien' de Lenskij, en proksim'
Nun loghas, ech kun bonspirito,
Samkiel filozof-ermito,
Z_a_r_é_c_k_i_j, iam skandalant',
Cheful' de kartludista band',
Drinkeja tribunul' ekstrema,
Sed nun simplulo estas li
Kaj fraula patr' de famili',
Fidinda bienul' pacema
Kaj ech honesta vir' sen mok':
Bonighas tiel la epok'!
V.
De l' mond' flatema iam vocho
Instigis lin al eg-audac':
Per la pistolo sen riprocho
Li povis trafi al kart-as'
Je la kvinklafta longdistanco,
Sed en milita cirkonstanco
Li distingighis en ekstaz'
En unu foj': al kot' kun shmac'
Li de l' cheval' ebrie falis
Kaj tuj la francoj kaptis lin!
Moderna R_e_g_u_l_u_s[179], li sin
Al la katenoj mem installs
Por chiutage che V_e_r_r_i[180]
Botelojn prunte trinki tri.
VI.
Li povis sprite polemiki,
Shajnighi sen inteligent',
Saghulon lerte mistifki
Chu kashe, chu en evident',
Ech kvankam liaj faroj multaj
Por li ne restis senrezultaj
Kaj iufoje en okaz'
Lin mem trafadis embaras'.
Li sciis iam gajsagaci,
Respondi kvazau malsaghul',
Silenti iam kun kalkul'
Kaj iam kun kalkul' malpaci,
Amikojn igi en koler'
Ekstari che la barier',
VII.
Au ilin al la pac' revoki
Por kuntagmangh' en reciprok',
Kaj poste ilin jam primoki
Per gaja sherco kaj mensog'.
S_e_d a_l_i_a t_e_m_p_o_r_a[181]. Bravado
(Samkiel ankau amrevado)
Forpasas kun la vigla jun',
Kaj do Zaréckij mia nun,
Kashinte sin de l' vivminacoj
Sub densa ombro de frangol',
Saghule vivas nun en sol',
Brasikon plantas lau H_o_r_a_t_i_u_s[81],
Anserojn bredas por negoc',
Instruas bubojn pri aboc'.
VIII.
Li estis tamen ne malsagha,
Kaj sen estim' al lia kor'
Eugen' lin shatis pro kuragha
De liaj rezonadoj mor'.
Li renkontadis lin kun ghojo
Kaj ankau en chi tiu fojo
Ne miris, kiam en maten'
Li lin che si ekvidis jen.
Zaréckij rompis kun rideto