Kaj mutas kvazau je la mok'
Al via senespera vok'?
XXXV.
Preminte korangoroplene
Pistolon sian per fingrar',
Rigardas Lenskij-n nun Eugeno.
«Nu, mortis», diris la najbar'.
Li mortis!.. Pro chi tiu diro
Eugen' ektremas kun sopiro
Kaj iras voki homojn mem.
Zareckij metas kun zorgem'
Kadavron sur glitveturilon;
Terur-trezoron tiun chi
Transportas al la hejmo li.
Chevaloj ronkas, shtalbridilon
Sapumas ili per blankshaum'
Kaj jen ekflugis ili jam.
XXXVI.
Amikoj, la poeton certe
Kompatas vi: ja dum florad'
De la esperoj, ech sensperte,
Nur jhus el la vindita stat',
Li velkis! Kie estas ardo
Kaj nobla akcelad-hazardo
De l' junaj sentoj, juna sagh'
Kun dolcho, ideal', kuragh'?
Do kie estas amdeziroj,
Aspir' al scio kaj labor',
Tim' je malvirt' kaj malhonor',
Kaj vi, intimaj revsopiroj,
De la netera viv' vizi',
Songhar' de l' sankta poezi'!
XXXVII.
Tre eble, por la glor-admir' au
Por bon' de l' mond' naskighis li;
Silentighinta lia liro
Lautigi povus kun magi'
Sonoron dum jarcentoj. Ankau
Atendis sur shtupar' de l' rangoj
Lin eble plej supera shtup'.
Au eble lia ombr', sen dub',
Kun si forportis kun enigmo
Sekreton sanktan kaj por ni
Pereis vocho de geni',
Kaj ne atingos alta himno
De l' tempoj ghin tra tomba bar',
Nek danka ben' de l' popolar'.
XXXVIII.
[Kun multe da venen-doloro,
Sen fari multe da bonfar',
Li povus per senmorta gloro
Aperi en la gazetar'.
Kun trompo au kun boninstruo,
Sub malbenad' au lauda bruo,
Minace povus pasi li
Ghis morti en la finstadi'
Che vid' de siaj glor-trofeoj
Jen lau K_u_t_u_z_o_v[188] au N_e_l_s_o_n[189],
Ekzile lau N_a_p_o_l_e_o_n[92]
Au pendigite lau R_i_l_é_e_v[190].
......................................................
......................................................][183]
XXXIX.
Sed povus esti ankau: sorton
Li ordinaran havus jam.
Lacighus la junaghaj fortoj,
Pacighus la anima flam'.
Shanghighus la poet' je multo,
Forlasus muzojn kaj kun stulto
Edzighus; en felicha stat',
Kornul', li dormus en hhalat'[99];
Ekkonus vivon li reale,
Podagron havus frue li,
Dikighus chiam pli kaj pli,
Enuus, manghus kaj finale
En lito mortus li en mez'
De familia plorfrenez'.
XL.
Sed kio estus ajn, leganto,
Ve, la poeto, junamant',
Enpensighema belrevanto
Murditas per amika man'!
Ekzistas loko: che l' bieno,
En kiu loghis l' id' de l' beno,
Kreskadas kune pinoj du:
Sub ili serpentumas flu'
De riveret' al valo strie.
Pashtisto tien venas por
Ripozi en tagmeza hor',
Rikoltistinoj cherpas tie
La akvon. Tie en silent'
Tre simpla staras monument'.
XLI.
Che ghi (dum ekkomencas fluon
Printempa pluv' al la kampar')
Pashtist', el bast' plektante shuon,
Pri Volga[191] kantas kun amar';
Kaj juna urbanin' apere,
Gastanta en kampar' somere,
Dum sole shi en firma sid'
Tra l' kampoj rajdas kun rapid',
Haltigas antau ghi chevalon,
Tirinte bridon por moment',
Kaj jen tralegas kun atent',
Turninte for chapelvualon,
Surskribon simplan — kaj larmer'
Che shi aperas kun sincer'.
XLII.
Kaj pashe plu shi rajdas sole
En meditemo kaj sen vort';
Okupas longe shin nevole
De Lenskij la fatala sort';
Kaj pensas shi: «Sed Olga kion?
Chu longe shi kor-emocion
Suferis kun turmenta plor'?
Kaj shia do fratin', chu for?
Kaj kie ankau la dandeto,
Strangul', ermit' el mondpublik',
Por modulinoj malamik',
La mortiginto de l' poeto?»
Pri li detale per rakont'
Mi reraportos en estont',
XLIII.
Sed nur ne nun. Ech kvankam kore
Heroon mian amas mi
Kaj lin nur lasas provizore,
Nun ne pensemas mi pri li.
Al prozo mia agho celas,
Ghi rimon petoleman pelas,
Kaj mi — mi ja konfesas mem —
Ghin sekvas sen diligentem'.
Makuli fluge tutfoliojn
Nun mia plum' ne emas plu;
Chu en silento, chu en bru',
Severaj zorgoj, sed aliaj,
Kaj revoj, sed malvarmaj jam,
Maltrankviligas min sen flam'.
XLIV.
Ekkonis novajn mi preferojn,
Chagreno nova kaptas min;
Sed mi ne havas plu esperojn
Kaj mi bedauras pri la fin'.
Revado! Kie via suno?
Kaj kie, rimo via, j_u_n_o?
Chu do lauvere sen opon'
Forvelkis, velkis ghia kron'?
Chu ankau do, sen elegio,
Forflugis jam en efektiv'
Printempo ech de mia viv'
(Ghis nun mi shercis nur pri tio)?
Chu do neeblas jam reven'?
Chu jam mi tridekjaros jen?
XLV.
Do mi vivmezon nun ricevas,
Konfesi tion devas mi.
Do adiaui nun ni devas,
Junagho mia gaja, vi!
Mi dankas vin por ghu-admiroj,
Por korsuferoj, por sopiroj,
Por brufestenoj sen kompar',
Por via tuta donacar';
Mi dankas vin. En maltrankvilo
Kaj en silento kun felich'
Mi ghuis vin... ghis la sufich';
Sufichas! Kun animfacilo
Novvojon mi komencas nun
Por ekripoz' en oportun'.
XLVI.
Mi retrospektu. Do, adiau,
Vi, lokoj, kie en kutim'
Maldiligente kaj pasie
Mi tagojn vivis en intim'.
Kaj vi, inspiro de l' juntagoj,
Instigu min al mensimagoj,
Vigligu min el dorminklin',
Pli ofte vizitadu min,
Ne lasu ke la kor' poeta
Krudighu kaj en plena dron'
Pereu kiel peza shton'
En morta ranto societa,
[En mezo de fierular'
Kaj stultular' sen iu far',
XLVII.
En mez' de ruzaj, hipokritaj
Infanoj de dorlot-eduk',
Krimuloj tedaj kaj malspritaj,
Jughistoj kun tendenca juk',
En mez' de vantulinoj piaj,
En mez' de sklavoj senkonsciaj,
En mez' de plej ghentila ag'
De perfidad' en chiu tag',
En mezo de rigor-postuloj
De senanima konvenec',
En mez' de teda malplenec'